El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis en Xinjiang 7.3-grada tertremo

| 2014-02-14
Bookmark and Share


Skemo pri la gubernio Yutian plagita de 7.3-grada tertremo 

 


Armitaj policanoj de Hetian al la loko trafita de la tertremo  

 

    Je la 17-a horo kaj 19 minutoj de la 12-a de februaro okazis 7.3-grada tertremo en la gubernio Yutian de la regiono Hetian de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio.

 

    Laŭ statistiko de la kompartia komitato de la gubernio Yutian, ĝis la 23-a horo de la 12-a de februaro la tertremo kaŭzis disfalon de 67 domoj, fendiĝon de muroj de 1 017 familioj, disfalon de 3 517 brutejoj, morton de 185 brutoj, detruiĝon de 6 pontoj kaj tiun de kelkaj vojoj. Ĝis la 20-a horo de la 12-a de februaro okazis en Yutian 143 postskuoj de la tertremo kaj la plej granda estas 5.7-grada.

 

    Je la 17-a horo kaj 30 minutoj, 10 minutojn post okazo de la tertremo, la Xinjiang-a Sismologia Buroo lanĉis urĝan planon kaj sendis pli ol 20 fakulojn al Yutian. Je la 19-a horo kaj 50 minutoj la Xinjiang-a Milit-regiono sendis du helikopterojn al la loko trafita de la tertremo. Je la 21-a horo la Suda Aerkompanio de Ĉinio aranĝis pasaĝer-aviadilon por transporti aliajn pli ol 20 homojn al Yutian, inter kiuj estas laborantoj de la Xinjiang-a Oficejo por Trakti Urĝajn Aferojn, tiuj de elektropova kompanio kaj ĵurnalistoj.

 

    Nuntempe la loka registaro pozitive aranĝas savadon.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments