El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

Sagaca transpaso de Ginŝa-rivero (II)

| 2014-02-14
Bookmark and Share

    La trupo tuj kolektiĝis sur la strato. Ĉiuj esprimis ke ili povas persiste daŭrigi la marŝadon. Sed pro terura malsato, ĉiuj fariĝis senfortaj. Natura estis la malsatego, ĉar ni ja marŝis pli ol cent kilometrojn kaj manĝis nur malmulte da malvarma manĝaĵo. Sed ni ne havis tempon por prepari manĝaĵon, kaj verŝajne tie ne estis restoracio, do ni povis nur pene elteni la malsaton. Eklevinte la kapon dum irado mi subite rimarkis ŝildon ĉe la pordo de iu domo, kaj povis neklare vidi ke ĝi estis vendejo de farunaj frandaĵoj. Mi puŝmalfermis la pordon, eniris en la malluman domon kaj vokis plurfoje la mastron, sed neniu respondis. Eble aŭdinte la pafojn la dommastro forfuĝis pro timo. Bruliginte la olean lampon mi trovis, ke sur la bretaro estas nemalmulte da loke faritaj farunaj dolĉaĵoj. Mi pensis, ke ni devas mem fari la vendadon. Ni kolektis la biskvitojn kaj bombonojn, entute pli ol 15 kg. kaj la pli ol 100 membroj de nia kompanio ricevis po ĉ. 15 g. Iuj el ni tuj ĝin enstomakigis per kelkaj glutoj kaj diris viŝinte la buŝon: "Aj! Tro malmulte, mi eĉ ne konis la guston!" "Ne estu tro avidema. Se vi ne estus en la avangarda kompanio, ĉu vi povus manĝi tian bongustaĵon?"

 

    Fininte la "manĝon", la proviantisto kalkulis la koston, pakis arĝentajn monerojn, skribis noton sur paperslipo, zorge ilin metis en tirkeston de la kontista tablo kaj post blovestingo de la lampo, fermis la pordon kaj la trupo ekmarŝis.

 

    Elirinte el la urbeto, ni suriris montvojon etendiĝantan en la maldekstran valon. Ni iris ĉ. 8 kilometrojn laŭ tiu ŝtona vojo, vidis en fronto relative ebenan lokon kaj decidis tranokti tie. Ĉiu subplotono sendis kelkajn homojn por kolekti brullignon, boligi akvon kaj prepari manĝaĵon, kaj ĉiuj aliaj dolĉe endormiĝis tenante la pafilon en la sino.

 

    En horo, mi ne sciis kiam, mi vekiĝis forte skuite de iu mano. Malferminta la okulojn mi vidis, ke la vicbatalionestro venis al ni. Li diris haste: "Kompaniestro Hiaŭ, tuj leviĝu kaj antaŭen marŝu plu!" Mi surpriziĝis, kaj tuj leviĝinte demandis: "Ĉu io okazis?" Montrante al la silueto de malproksima montego li diris: "Se vi iros 20 kilometrojn laŭ tiu ĉi vojo, vi atingos la supron de la monto. Se la malamikoj okupas tiun lokon, ili forte minacus nin de la alta pozicio. La regimentestro ordonis, ke ni nepre okupu tiun lokon antaŭ la elkrepuskiĝo por pli vastigi la okupatan areon kaj pli firme teni la pramejon." Mi demandis dubeme: "Unu tago sufiĉas por ke nia regimento kaj la estroj de la centraj organoj transpasu la riveron, kial do firme tenadi la pramejon?" La vicbatalionestro ekridetis kaj diris: "Tamen ne tiel simple estas; nun miloj kaj miloj da homoj de la ĉefforto transpasos la riveron ĉi tie." "Kio?" mi demandis. "Ĉu ĉiuj de la Unua kaj Tria Armegrupoj transpasos ĉi tie?" "Jes! Jes!" kapbalancadis la vicbatalionestro. Ho, nun mi komprenas, ke la estroj haste kunvenis antaŭ nia ekmarŝo, kaj Vicprezidanto Zhou maldormis tutnokte kaj pridemandis la staton de nia kompanio ja ne nur pro aktivado de la Centra Taĉmento, sed pro aktivado de la tuta armeo. Tiu penso ekscitis min kaj samtempe mi sentis la pezecon de la tasko sur la avangarda kompanio de la tuta armeo. Mi tuj kunvenigis la plotonestrojn kaj ordonis, ke oni rapide manĝu kaj pretiĝu por ekmarŝo.

 


Taja maljuna ŝipisto (la kvara de dekstre), kiu remis ŝipon por la Ruĝa Armeo, rakontas al gejunuloj kiel sagace la Ruĝa Armeo transpasis Ginŝa-riveron siatempe. 

 

    Vekite el la dormo kaj informiĝinte ke ni devas tuj ekiri, iuj el ni iom malĝojiĝis. Sed post kiam la politika direktanto klarigis la signifon de la okupo de la montpinto kaj firma teno de la pramejo, ĉiuj tuj entuziasmiĝis. Iu laŭte diris: "Ni marŝu persiste 20 kilometrojn kaj tranoktu sur la montosupro!" Tiam ĉiuj ekkriis kune: "Ni okupu la montosupron por ŝirmi la transpasantajn trupojn!" "Ni sturmu la montosupron kaj garantiu sekuran transpason de la tuta armeo!" Kaj poste ĉiuj urĝigis la kuiristojn rapide pretigi la manĝaĵon, por ke ili povu frue ekmarŝi post manĝado. Kaj tiam la laco kaj malsato tute malaperis.

 

    Je la tagiĝo, ĉiuj atingis la montosupron ĝustatempe, kvankam jam tre tre lacaj. Rigardante malproksimen de sur la montosupro, ni vidis ke sennombraj montetoj staras sube kaj inter ili serpentumas la vojeto kondukanta al Hujli. Ni decidis okupi la du montetojn ambaŭflanke de la vojeto en malproksimo kiel poziciojn por regi la unikan vojon de Hujli al la pramejo.

 

    Nia trupo plue marŝis antaŭen al la montetoj. Subite la avangarda subplotono alarmis pri apero de malamiko. 20 minutojn post malgranda batalo, alvenis grandaj trupoj de la malamiko.

 

    Vere saĝa estis la komando de la supera instanco. Kiel grandan perdon ni devus suferi, se ni tranoktus hieraŭ en la valo.

 

    Ne konante la situacion, la malamikoj ne kuraĝis ataki nin, kaj ankaŭ ni ne faris atakon. Tiamaniere la du flankoj staradis unu kontraŭ la alia. Ĉirkaŭ la kvara horo posttagmeze, la kvara kompanio kaj la mitrala kompanio de la speciala bataliono venis al ni. Fronte de la kolono iris kelkaj homoj. Ni alproksimiĝis al ili kaj vidis, ke ili estas Regimentestro Ĉen Geng kaj Politika Komisaro Song Ĵenkjong. La estroj evidente tre ĝojis kaj nin vidinte tuj diris: "Vere bravaj vi estas!" Raportante al la estroj pri la malamikoj, mi akompanis ilin fari inspektadon al la pozicio.

 

    Post kelkaj minutoj, la regimentestro kunvokis nin kaj la kadrojn de la kvara kompanio kaj la mitrala kompanio por disdoni taskojn. Li ordonis nian kompanion fari ofensivon de sur la dekstra montpinto kontraŭ la malamikoj dekstre de la vojo; la kvara kompanio faru ofensivon de sur la maldekstra montpinto kontraŭ la malamikoj maldekstre de la vojo; la mitrala kompanio ŝirmu la atakantojn per siaj kvar maŝinpafiloj sur la du montpintoj; post venko super la malamikoj, ĉiuj ilin persekutadu ĝis ricevo de ordono pri ĉesigo.

 

    Sub la unueca komando de la regimentestro, la mitraloj komencis pafi. Kiam aŭdiĝis sturma klarionado, nia tuta kompanio tuj kuris antaŭen. Kurante ni pafadis al la malamikoj, kaj baldaŭ devigis ilin retiriĝi. La teruritaj malamikaj soldatoj diskuris panike ĉie en la montaro. Ni kuris ĉ. dek kilometrojn en unu spiro. Iuj el la malamikoj estis mortigitaj; aliaj, kiuj ne povis kuri rapide, kuŝiĝis ŝajnigante sin mortintoj; triaj falis en hasta kurado de sur krutaĵo kaj mortis. Kiam ni atingis monton post iu vilaĝo, ni ricevis de rajdanta kuriero ordonon de la regimentestro: "Ĉesu persekuti kaj tranoktu ĉeloke en batalpreteco."

 

    La trupo estis kondukita sur la montodeklivon post la vilaĝo por tranokti. Vere jam tute elĉerpiĝis niaj fortoj. Sidiĝinte ni jam ne povis nin levi kaj eĉ neniu el ni plendis pro malsato kaj soifo.

 

    Je la vesperiĝo, subite ĉiuj ekkriis kaj kuris malsupren. Mi ekrigardis kaj vidis, ke iu trupo preterpasas la monton kaj ĝia antaŭiranta parto jam proksimiĝas al la vilaĝo ĉe la montpiedo kaj senfina kolono ĝin sekvas. Ĉar niaj kamaradoj antaŭe jam informiĝis, ke la trupoj de la Tria Armegrupo preterpasos, tial ili leviĝis el dormo kaj kriadis por saluti kaj bonvenigi la preterpasantojn, tute ne zorgante, ĉu la lastaj povis klare aŭdi la konfuzajn kriojn aŭ ne. La laco pro la longa persekutado denove estis tute forgesita.

 

    En la sekvanta tago, la estroj de la Centra Komitato kaj la laborantoj de la centra oficejo ĉiuj jam transpasis la riveron kaj loĝis en la vilaĝo kiun ni trapasis en persekutado. Ankaŭ nia tuta regimento jam sekure atingis tiun lokon. Mi informiĝis de poste-veninto, ke la Unua Armegrupo ne povis transpasi la riveron ĉe la pramejo Longgiedu pro tio, ke tro larĝa estas la rivero en tiu loko kaj eble okazos ĝenado de malamikaj aeroplanoj, kaj la Tria Armegrupo ne povis transpasi ĉe la pramejo Fongmendu pro tio, ke la fluo en tiu loko estas tro rapida, kaj ambaŭ ili transpasis la riveron ĉe la pramejo Giaŭĉedu. Post tio la Tria Armegrupo ekmarŝis al Hujli laŭ vojo en la maldekstra flanko.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments