Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Vivo de Ĉinoj

Ĉinaj novedzinoj el Mongolio (III)

| 2014-02-17
Bookmark and Share

de LIU ZHENNI

 

    Tuya: defendo kaj forlaso de popolaj moroj

 


Tuya, Wang Xuebing kaj Adler. 

 

    Tuya kaj Zhang Xuebing havas ĉarman filon. Lia nomo Adler kun la signifoj de "reĝo" kaj "heroo" en la mongola lingvo estas nomita de lia patrin-flanka onklo, kiu esperas, ke li fariĝos heroo kiel Genghis Khan. Zhang Xuebing donis al la filo ĉinlingvan nomon Zhang Hongyu kun la espero ke li havos aspiron grandan kiel la universo. 

 

    Adler grimpas supren kaj malsupren sur la ŝtuparo de manĝoĉambro al dormoĉambro. Post lia naskiĝo oni neniam razis al li la kapon kaj pro tio liaj flavaj kaj maldikaj haroj longas ĝis la loboj de oreloj.

 

    Laŭ la moroj de Jining en la Interna Mongolio de Ĉinio, la hejmloko de Zhang Xuebing, oni devas forrazi la harojn de novnaskito unu monaton post lia aŭ ŝia naskiĝo. Tamen Tuya ne konsentas pri tio. Ŝi diris: "En Mongolio oni razas la kapon de knaboj post ilia tri-jariĝo." Ŝi klarigis, ke laŭ la moroj de Mongolio, kiam knaboj kreskis ĝis neparaj jariĝoj, kiaj tri, kvin, iliaj gepatroj petas pliaĝulon forrazi iliajn harojn en bonŝanca tago. "Okaze de la unua razado oni aranĝas ceremonion por deziri al la knabo fariĝi vera viro," diris Tuya.

 

    Post kelkfojaj disputoj Zhang Xuebing finfine respektis la moron de Mongolio. En la venonta monato Adler fariĝos tri-jara. Tiam Tuya portos lin al Ulan-Batoro kaj petos alt-virtan lamaon razi lian kapon.

 

    Zhang Xuebing obeis la decidon de Tuya en la afero de har-razado, sed iafoje Tuya ne devas ne forlasi morojn de sia lando. Antaŭ nelonge Adler protestis kontraŭ ŝi: "Mi devas porti pantalonon, alie aliaj amiketoj mokos min pro mia nuda postaĵo."

 


 Tuya kaj ŝia filo ludas hejme. 

 

    En Mongolio estas tre malvarma kaj pro tio la gepatroj tre atentas korpo-ekzercadon de siaj infanoj por elteni la malvarmecon kaj plifortigi la imunecon. Kiam Adler ludas hejme, Tuya ne vestas lin. En Mongolio, kiam pluvas, knaboj nude ludas ekstere. Tamen por la "digno" de la filo Tuya vestas al li kuloton. 

 


Tuya kaj ŝia filo en parko 

 

    En edukado de la filo Tuya ĉerpis avantaĝojn de la ĉina kaj mongola kulturoj. Ŝi decidis sendi lin al ĉinlingva infanĝardeno en lia aĝo de tri jaroj por lerni la ĉinan lingvon. "Nur tiel li ne sentos sin soleca, kiam li ludas kune kun aliaj geknaboj," diris Tuya. 

 

    Ankaŭ Tuya havas multe da ĉagrenoj. Kvankam ŝi vivis en Ĉinio jam pli ol du jarojn, tamen ŝi ankoraŭ ne povas flue paroli la ĉinan lingvon. Ŝi ne laboras kaj restas hejme. Ŝi iam faris decidon lerni la ĉinan lingvon kaj aĉetis rilatan lernolibron kun CD. Sed ŝi ne persistis pro la "malfacila lernebleco de la lingvo".

 

    Tuya sopiras al la tempo ludanta korbopilkon kune kun siaj amikoj en sportejo de Ulan-Batoro de Mongolio. Tiam ŝi kun la staturo en alteco je 1.75 metroj ĉiam povis allogi la rigardojn de amasoj. Tamen en Erenhot ŝi ne povas trovi sportejon nek kunludantojn.

 


Tuya lavas al la filo vizaĝon.  

 

    Ŝi sopiras ankaŭ la laktoteon preparitan de la patrino. En Ĉinio ŝi iam provis prepari ĝin, sed ŝi ĉiam sentis, ke ĝi ne estas tiel bongusta kiel tiu farita de la patrino. Ĉiu-tage ŝi telefonas al siaj gepatroj, kiuj estas je 720 kilometroj for de ŝi, kaj parolas kun ili kaj siaj pli aĝaj frato kaj fratino pli ol duonhoron. Kvankam ŝi havas hejmon en Ĉinio, tamen ŝi ankoraŭ tre zorgas pri sia hejmloko.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments