Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Amuza Vivo> Moderna Vivo

Kamiono el glacio kuris je 20 kilometroj pohore

| 2014-02-17
Bookmark and Share


Escepte de la normala ĉasio, la kamiono estas tute farita el glacio. 

 


Ankaŭ la numerplato estas el glacio. 

 

    Lastatempe iu kanada pil-kompanio faris kamionon el glacio por provi la kontraŭ-frostan povon de la baterio produktita de la kompanio. La glaci-skulptista grupo veninta el Ontario, Kanado, faris la kamionon per glaciaj pecoj kun totala pezo de 5 mil kilogramoj sur normala ĉasio. Eĉ la numerplato de la veturilo kaj aliaj ornamaĵoj estis faritaj el glacio. Ĝiaj farintoj veturigis la kamionon je 1.5 kilometroj kun la rapideco de 20 kilometroj pohore, dezirante krei novan Guinness-rekordon.

 

    La kompanio celas provi kiom da tempo la baterio por aŭtoj povas funkcii en ekscese malvarma vetero.

 

    Tamen, fari glacian kamionon ne estas facila afero. Ĝia ŝtala framo devas subteni aldonitan pezon kaj la ventumilo devas esti speciale projektita kontraŭ eventuala degelo de glacio de la kamiono pro la elblovitaj varmo kaj gaso.

 

    En sia debuto la glacia kamiono kaptis la okulojn de multaj homoj, kiuj konkure provis stiri la aŭton. Sekve la kamiono restis surloke atendante sian degelon, kaj por tio necesis preskaŭ 40 horoj.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments