El Popola Ĉinio>头条新闻>

La ŝipo Xuelong radipe veturas al Zhongshan-stacio

| 2014-02-17
Bookmark and Share


La ŝipo Xuelong veturas en la maro Weddell. 

 

    La 15-an de februaro en Antarktio venis vintro. Post plenumo de la sinteza esplorado pri oceano en la marareo de antarktia duoninsulo la 30-a ĉina ekspedicio al Antarktio radipe ekveturis al Zhongshan-stacio per la ŝipo Xuelong.

 

    Wang Jianzhong, estro de la ŝipo Xuelong, konigis, ke por atingi Zhongshan-stacion la ŝipo Xuelong devas veturi 3 600 marmejlojn laŭ la plej mallonga navigada linio. Dum la tuta somero de la kuranta jaro multaj marareoj en la Golfo Prydz estis kovritaj de flosanta glacio. Pro tio la ŝipo Xuelong devas transporti la membrojn de la ekspedicio en Zhongshan-stacio el la Golfo Prydz antaŭ veno de la vera vintro.

 

    Antarktio troviĝas en la suda ekstremo de la terglobo kaj tie estas nur du sezonoj en ĉiu jaro -- somero kaj vintro. La vintro estas inter la 15-a de februaro kaj la 14-a de decembro, kaj la somero -- la 15-a de decembro kaj la venonta 14-a de februaro.

 

    La somero en Antarktio estas la plej bona tempo por scienca esplorado. Kiam venas la somero en Antarktio multaj landoj sendas sian ekspedicion tien por fari sciencan esploradon, provizadon de materialoj, konservon kaj riparadon de instalaĵoj kaj konstruadon de inĝenierado. Dum vintro rilataj homoj devas daŭre resti en sia scienc-esplora stacio por fari regulan observadon kaj esploradon.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments