El Popola Ĉinio>头条新闻>

Franca stangsaltisto kreis novan rekordon en Ukrajno

| 2014-02-17
Bookmark and Share


Renaud Lavillenie kreis novan mondan rekordon.  

 

    La 16-an de februaro Renaud Lavillenie, 27-jara franca stangsaltisto, kreis novan rekordon en la ĉambra matĉo okazinta en la urbo Donetsk de Ukrajno. Li ĉampioniĝis per la rekordo de la alteco je 6.16 metroj kiu rompis la mondan rekordon de 6.15 metroj kreita antaŭ 21 jaroj fare de Sergey Nazarovich Bubka, fama ukrajna stangsaltisto kaj nuna prezidanto de la Ukrajna Olimpika Komitato. Estas amuze, ke la rekordo de Bubka estis same kreita en ĉi tiu konkurloko la 21-an de februaro 1993.

 

    En la matĉo Renaud Lavillenie sukcese saltis je la alteco de 5.91 metroj kaj provis la altecon je 6.01 metroj, kion li transsaltis en la tria fojo. Sed, vizaĝante la proksiman ĉampionecon li petis defii la altecon de 6.16 metroj kiu estas pli alta ol la antaŭa rekordo je unu centimetro, fine li sukcesis en la unua fojo kaj kreis novan mondan rekordon.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments