El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina filmo ricevis premion Ora Urso en Berlino

| 2014-02-17
Bookmark and Share


Liao Fan premiita per la Plej Bona Aktoro  

    Vespere de la 15a de februaro fermiĝis la 64a Berlina Film-Festivalo. La ĉina filmo Nigra Karbo, Maldika Glacio akiris la premion Ora Urso por la Plej Bona Filmo, kaj ĉina aktoro Liao Fan -- la premion Arĝenta Urso por la Plej Bona Aktoro pro sia elstara ludo en la filmo. Estis la kvina fojo, ke ĉina filmo ricevis tiun premion Ora Urso, kaj estis la unua fojo, ke ĉina aktoro estis kronita en tiu film-festivalo.

 

    La filmo rakontas la amon inter malsukcesa policano kaj lavistino. Ĝia reĝisoro Diao Yi'nan diris, ke origine la filmo estis arta filmo, kaj post 8-jara cizelado li trovis la plej bonan kombinadon de komerco kaj arto.

 

    Antaŭ tio kvar filmoj ricevis la premion, t. e. Geedziĝa Banketo filmita de Ang Lee, Faristino de Sezama Oleo de Xie Fei, Ruĝa Sorgo de Zhang Yimou kaj Geedziĝo de Tuya de Wang Quan'an.

 

    Sciinte pri sia gajno de la premio, Liao Fan estis tre emociita. Li diris: "Atinginte Berlinon, mi diris al mia patrino en Pekino, ke mi ne revenu al la hejmo, se mi ne gajnos la premion. Hieraŭ estis la ĉina Lanterna Festo, Valentena Tago kaj ankaŭ mia 40-a naskiĝdatreveno. Mi pensas, ke tio estas la plej bona donaco por mi."

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments