El Popola Ĉinio>头条新闻>

Lien Chan vizitos Pekinon

| 2014-02-18
Bookmark and Share


S-ro Lien Chan, honora prezidanto de Kuomintango de Ĉinio  

 

    S-ro Lien Chan, honora prezidanto de Kuomintango de Ĉinio kaj ĝenerala direktoro de la Fondaĵo por Dubordaj Paco kaj Disvolvo, faros viziton en Pekino kun la grupo de diversrondaj taiwan-anoj. La tuta vojaĝo daŭros de la 17-a de februaro ĝis la 20-a de la sama monato. Lien Chan diris, ke li renkontiĝos kun Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), por interŝanĝi la opiniojn pri kune zorgataj aferoj de la du bordoj de la Taiwan-a Markolo.

 

    Laŭ la raportoj de la taiwan-aj mediatoj, Lien Chan multfoje diris, ke li volas fari ion helpantan al la popolanoj de la du bordoj kaj esperas bonan kreskan medion por la posteuloj.

 

    Lien Chan opinias, ke la nunaj aferoj de la du bordoj de la Taiwan-a Markolo estas fakte la problemo kaŭzita de la antaŭa generacio. "Estas plej bone ke nia genaracio solvu ilin" kaj ne lasu la malfacilojn al la sekva genaracio. Por tio, li volas plenforte klopodi kaj sin ŝarĝi.

 

    Laŭ konigo, en la ĉi-foja vojaĝo en Pekino Lien Chan, akompanata de sia edzino, ne nur vizitos siajn amikojn sed ankaŭ revizitos al la Pekina Universitato por ricevi la honoran profesorecon atribuita de la universitato en la jaro 2005. En tiu ĉi periodo li renkontiĝos kun Xi Jinping.

 

    La membroj de la grupo kiu sekvos Lien Chan fari la viziton inkludas la senditojn de taiwan-aj partioj, la popolvolajn reprezentantojn kaj la reprezentantojn de la rondoj de religio, eduko, virino, mediato, junulo, praloĝanto, emerita ĝeneralo, sindikano kaj aliaj. Ili interŝanĝos siajn opiniojn kun la estroj de koncernaj departementoj de la ĉeftera registaro kaj partoprenos en neregistarajn kunvenojn por montri la popolajn esperojn kaj proponojn el diversaj rondoj pri futura interŝanĝado de la du bordoj.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments