El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Hongong-a Maratono Standard Chartered en la jaro 2014 kun partopreno de 73 mil homoj

| 2014-02-18
Bookmark and Share


 Gajnintoj de la unuaj tri lokoj de la maratono 

 


Wang Kun (meze) kaj aliaj premio-gajnintoj en la vira konkurso de la Duona Maratono  

 

    La 16-an de februaro en Hongkongo finiĝis la Hongong-a Maratono Standard Chartered en la jaro 2014 kun partopreno de 73 mil homoj. La nombro de partoprenantoj en la ĉi-jara maratono multiĝis je unu mil kompare kun tiu en la jaro 2013.

 

    La Hongong-a Maratono Standard Chartered estas mallongigo de la Hongkong-a Internacia Maratono Standard Chartered. Ĝi estas la plej granda maratono en Hongkongo kaj ekde la jaro 1997 ĝi estas okazigita sub la aŭspicioj de la banko Standard Chartered.

 

    Multaj partoprenantoj gajnis bonajn rezultojn en la ĉi-foja maratono dank' al la malvarmeta vetero. La ĉampionecon de la vira grupo kaj tiu de la virina ambaŭ estis gajnitaj de konkursantoj el Etiopio. Interalie Feyera Gemeda ĉampioniĝis en la vira konkurso per la rezulto de 2'15''05 kaj Rogele Rehima Kedir en la virina konkurso per 2'34''53. Krome la unuaj tri lokoj en la virina konkurso estis gajnitaj de konkursantoj el Etiopio.

 

    La ĉampioneco de la vira grupo de la Duona Maratono estis gajnita de Wang Kun, kiu estas studento el la ĉeftero de Ĉinio lernanta en Makao, per la rezulto de 1'09''08. La ĉampioneco de la virina grupo de la Duona Maratono estis gajnita de itala Jane Richards per 1'26''05.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments