Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Vivo de Ĉinoj

La han-nacia "filo" en la familio de Kuli Jiken

| 2014-02-18
Bookmark and Share

de LI SHUYA

 

    Ne vidiĝinte unu kun la alia dum 2 monatoj, 75-jara Kuli Jiken telefonis al sia han-nacia "filo" Huo Yiqing: "Venu tuj, kaj lasu al mi kisi vin." Dum la renkontiĝo, la pliaĝulo kisas la frunton de la junaĝulo por montri amon, tio estas kutimo de la kazaĥoj.

 


Huo Yiqing (la unua de maldekstre en la antaŭa vico) kaj familianoj de Kuli Jiken (foto de Chen Jian)  

 

    Kuli Jiken estas kazaĥo, dum Huo Yiqing -- han-o. Ili havas nenian sangan rilaton inter si. Sed Kuli Jiken diris: "Li ne estas la de mi naskita filo, sed la de mi plej amata filo."

 

    Frateco

 

    Kuli Jiken vivas en la vilaĝo Tiere Kete de la gubernio Fuyun de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio. Al la loko mankas akvo, kaj malfacilas la trafiko. Ĝi estas malriĉa vilaĝo en la aŭtonoma regiono.

 

    Kuli Jiken kaj ŝia edzo havis tri filojn kaj kvin filinojn. Dum multaj jaroj la familio vivis la vivon duon-nomadan, neriĉan sed pacan.

 


Kuli Jiken diris: "Huo Yiqing estas unu el la membroj de nia familio" (foto de Xu Xun)

 

    Tamen, en la jaro 2004, la edzo de Kuli Jiken kaj ilia unua filo forpasisen unu monato respektive pro hepata kancero kaj pulma kancero. La aliaj infanoj estis ankoraŭ tre junaj, kaj kelkaj vizitis la lernejon. Do, ŝajne la ĉielo falus subite por tiu ĉi kazaĥa familio.

 

    Feliĉe, ilia unua filo Ye 'er Xiati havis bonan amikon han-an Huo Yiqing. Ye 'er Xiati servis en la arta trupo de la gubernio Fuyun kiel ludanto de hobojo. Li estis introvertita, modesta kaj honesta. Huo Yiqing funkciis kiel estro de la trupo kaj ĝia koregrafo. Serena kaj gaja, li havas multajn amikojn.

 

    Amikiĝinte unu kun la alia, Ye 'er Xiati kaj Huo Yiqing informiĝis ke ankaŭ iliaj patroj estis bonaj amikoj. En la gubernio Fuyun, pli ol 65% da loĝantoj estas kazaĥoj. Kvankam la patro de Huo Yiqing estis han-o, tamen scipovis flue paroli en la kazaĥa lingvo kaj havis similajn vivkutimojn de kazaĥoj. Influite de sia patro, Huo Yiqing havas pli multe da kazaĥaj amikoj ol la han-aj.

 

    Tiutempe, Pali Da, la edzino de Ye 'er Xiati, faris triskipan laboron en fabriko de cemento, kaj pro okupiteco ŝi ofte ne havis tempon por zorgi pri la familio tage. Kaj Ye 'er Xiati ne sciis prepari manĝaĵojn, kaj Huo Yiqing, kiu loĝis en la sama domo de la arta trupo, ofte venis al lia hejmo por helpi lin en kuirado. La du filoj de Ye 'er Xiati multe laŭdis la kulinaran arton de Huo Yiqing: "Onĉjo, viaj preparitaj manĝaĵoj ege bongustas, precipe la nudeloj."

 

    En la jaro 2003, kuracisto diagnozis, ke Ye 'er Xiati, kiu neniam fumis, suferas de pulma kancero. Informiĝinte pri tio lia patro tuj falis de sveno, kaj estis sendita en hospitalon, kie per ekzamenoj konfirmiĝis lia akuta hepata kancero. En tiuj tagoj, Huo Yiqing ĉiam zorgis Ye 'er Xiati kaj donis helpadon al lia familio.

 

    Rememorante tiujn pasintaĵojn, la edzino de Ye 'er Xiati ne povis reteni siajn larmojn: "En la pasinteco, ni havis bonajn vivkondiĉojn kaj vivis la feliĉan vivon. Ni havis du filojn kaj sumon da deponaĵoj. Tamen, en palpebruma daŭro, la edzo forpasis, la mono estis elspezita, kaj la familio suferis ankaŭ de la ŝuldo je 60 mil juanoj. Tiam, nia unua filo iris tuj baldaŭ al supera lernejo. Kiel ni pasigu niajn tagojn per mia salajro je 700 juanoj ĉiumonate?"

 

    Kuli Jiken, la maljuna patrino de Ye 'er Xiati, multe ploris pro la forpaso de la filo. Ŝi ankoraŭ bone memoras, ke Huo Yiqing konsolis ŝin: "Onjo, vi ne ploru plu, mi estu via Ye 'er Xiati en la estonteco."

 

    La "filo" de han-nacio

 

    Post la forpaso de Ye 'er Xiati, Huo Yiqing ofte venas al Tiere Kete por zorgi Kuli Jiken kaj aliajn ŝiajn familianojn. Iom post iom, la tuta familio kutimiĝis konsulti Huo Yiqing je ĉiaj ajn aferoj grandaj kaj malgrandaj, kiaj elektado de fakultato en universitato por infanoj, geedziĝa afero de la gefratoj, eĉ ĉiutagaj bagateloj ekz., herbo-hakado kaj karbo-aĉetado.

 


Huo Yiqing dorsportas infanon de la frato de Ye 'er Xiati (foto de Chen Jian)  

 

    "Frato, kiel fari?" ofte demandas la junaj gefratoj al Huoyi Qing. Aŭdinte tion, Pali Da, kiel ilia pliaĝa bofratino, estas iom "ĵaluza". "Vi forprenis mian pozicion en la familio," diris ŝi al Huo Yiqing, kompreneble en ŝerco. Fakte, la dankemo de Pali Da por Huoyi Qing estas pli profunda ol aliaj membroj de la familio.

 

    Post la forpaso de Ye 'er Xiati, preskaŭ ĉiuj vestoj de iliaj du filoj estis donacitaj de Huoyi Qing. Por pagi la ŝuldon je 60 mil juanoj kaj kulturi la du filojn al superaj lernejoj, Pali Da antaŭtempe emeritiĝis el la fabriko de cemento kaj deziris entrepreni kamparan restoracion, pri tio konsentis Huo Yiqing la unua. Kun la helpo de Huoyi Qing kaj aliaj membroj de la familio de la edzo, la kampara restoracio de Pali Da estis sukcese malfermita. Huo Yiqing ofte venigis siajn amikojn al ŝia restoracio, kaj kies komerco iras pli kaj pli prospere. Hodiaŭ, Pali Da jam pagis la ŝuldon de la familio, kaj la du filoj diplomiĝis jam el superaj lernejoj.

 

    "Finfine mi estas malstreĉita. Mi kiel virino ne kapablis plenumi ĉi tion, sen helpo de aliaj. Dank' al helpado de Huo Yiqing mi povas vivi kiel ordinara virino kun la dorso rekte starigita, mi vere ne scias kiel danki lin, kaj nur povas preĝi al Dio, ke li estu feliĉa," diris Pali Da kun larmoj en la okuloj.

 


Huo Yiqing kaj familianoj de Kuli Jiken (foto de Xu Xun)  

 

    Huo Yiqing helpis ankaŭ la trian fraton kaj ties edzinon de Ye 'er Xiati en entrepreno de vest-vendejo en guberni-urbo, kaj la enspezoj multe pliiĝis kompare kun tiuj el la portempaj laboroj en konstruejoj kiujn ili faris antaŭe.

 

    Antaŭ tri jaroj, la tuta familio de Kuli Jiken transloĝiĝis el la kaduka adob-domo en novan domon el brikoj. "Dank' al tiu ĉi frato, nun la vivkondiĉoj de la familio multe pliboniĝis," diris la plej juna filo de Kuli Jiken.

 

    Dum pli ol dek jaroj, Huo Yiqing pasigis ĉiujn tradiciajn festojn de la kazaĥa nacio en la familio de Kuli Jiken. Dum la Printempa Festo kaj aliaj festoj de han-oj, Huo Yiqing bonvenigis la tutan familion de Kuli Jiken al sia propra hejmo, por ke ili pasigu la festojn kune kun liaj familianoj.

 

    Estas amo, sed ne sindonemo

 

    Je la unua renkontiĝo Huo Yiqing montris al ni siajn kapablojn en bela kantado kaj gracia dancado je profesia nivelo kaj tipa nacia stilo. Sed bedaŭrinde, li estas tre maldika, kaj ne tre bone fartas. Ĉar la ezofago ricevis kirurgian operacion, li povis manĝi nur tre malgrandajn pecojn de nutraĵoj. Li neniam fumis nek drinkis.

 

    Huo Yiqing studis pri koregrafio kaj edukado en la Xinjiang-a Instituto pri Artoj, kaj laboris kiel direktoro de la gubernia arta trupo. Poste, pro la malbonfarto, li anticipe emeritiĝis kaj faris iom da vest-komerco. Li havas sufiĉe bonajn ekonomiajn kondiĉojn. La longtempaj zorgo de la patrino kaj helpo al la familio de Kuli Jiken elspezis multe da liaj energio kaj posedaĵo. Kvankam li iam havis korinklinan amikinon, tamen ili fine ne sukcesis en geedziĝo.

 


Pali Da kaj ŝia bofratino en kuirado kaj Huo Yiqing en zorgo pri infano (foto de Chen Jian)  

 

    Li diris, ke tio, kion li faris, ne rilatas kun bonaĵo, am-ofero kaj aliaj similaj vortoj. "Mi ne povas klarigi la kialon, eble tio ja estas la sorto inter homoj." Ĉio ŝajne estas natura. Kun la tempopaso li kaj la tuta familio de Kuli Jiken fariĝas pli kaj pli intimaj.

 

    La tuta vilaĝo Tiere Kete scias ke Kuli Jiken havas bonan "filon" de han-nacio.

 


Huo Yiqing kaj Pali Da en kolekto de maizo (foto de Xu Xun)  

 

    Biege Jiang, la plej juna filo de Ye 'er Xiati, diris, ke de la infaneco ili ludis kune kun la onklo Huo Yiqing kaj ĝuis lian amon. En la koro de Biege Jiang, la onklo estas kaj pliaĝulo kaj granda frato respektata kaj bonkora. Biege Jiang neniam forgesis ke en iu vintro neĝego falis en la gubernio Fuyun, kaj dike sterniĝis sur la tero. Informiĝinte ke la du fratoj deziras iri al la avino, Huo Yiqing speciale venigis al ili ĉevalon kaj sledon. Per la lastaj ili triope veturis al la avino Kuli Jiken. "Tiutage, ni estis aparte ĝojaj, pro tio ke estis la unua fojo por la onklo Huo Yiqing veturi per tia ĉaro, kaj li ridis kiel infano."

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments