El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kraŝis nepala aviadilo

| 2014-02-18
Bookmark and Share


Oni atendas informojn ekster aerodroma atendejo. 

 


Aviadilo "ĝemela lutro"  

 

    La 16an de februaro en Katmanduo, Nepalo, ĉina raportisto informiĝis en gazetara konferenco de la Nepala Aviada Kompanio, ke konfirmite kraŝis malgranda aviadilo de la kompanio kun 18 personoj.

 

    Ram Hari Shama, proparolanto de la kompanio, diris, ke la aviadilo "ĝemela lutro" lastfoje kontaktiĝis kun la flughaveno Bhairawaha je 13:30, kiam la kapitano raportis al la flughaveno, ke la aviadilo deviis de sia celloko. Poste la aviadilo perdis kontaktiĝon kun la flughaveno en montara regiono, norda Nepalo.

 

    Mahesh Moktan, ĉefo pri funkciiga ĉefo de la flughaveno Pokhara, diris, ke je la 12a horo la aviadilo ekflugis de la flughaveno Pokhara, Katmanduo al Jumla.

 

    Jumla estas je 380 km. for de Katmanduo, kaj troviĝas en malproksima montara regiono en norda Nepalo. La flughaveno diris, ke en la aviadilo estis tri aviadistoj kaj 15 pasaĝeroj, inkluzive de unu infano kaj unu fremdlanda turisto. Estis neniu ĉino en la aviadilo. Tri helikopteroj ekflugis por serĉado.

 

    Oficisto el la kompanio opiniis, ke malbona vetero estas la ĉefa kaŭzo de la kraŝo. Pluvis en la lastaj du tagoj.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments