El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

Historia Turnopunkto -- Antaŭ kaj post Zunyi-konferenco

| 2014-02-18
Bookmark and Share

    Zunyi situanta norde de la provinco Guizhou en la sudokcidenta Ĉinio fariĝis fame konata urbo, pro tio ke ĝi strikte ligiĝis kun la historio de la ĉina revolucio.

 

    En januaro de 1935, la Komunista Partio de Ĉinio okazigis tie plivastigitan konferencon de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Partio kun granda historia signifo. Tiu konferenco estis la plej granda historia turnopunkto por la Komunista Partio de Ĉinio. Ĝi frakasis la kriman regadon de la "maldekstrema" oportunismo de la renegata kliko de Wang Ming en la Partio dum la kriza momento de la ĉina revolucio kaj definitive starigis la gvidan pozicion de nia granda gvidanto Prezidanto Mao en la tuta Partio. De tiam, sub la direktado de la ĉiamvenka Maozedongpenso, la ĉina revolucio marŝas senĉese de venko al pli granda venko.

 

    La brilaj venkoj de la milita linio de Prezidanto Mao

 

    Antaŭ kaj post Zunyi-konferenco, Ĉinio estis en la periodo de la Dua Enlanda Revolucia Milito arde disvolviĝanta.

 

    Aŭtune de 1927, Prezidanto Mao persone gvidis la aŭtunrikoltan leviĝon en la limregiono de Hunan kaj Jiangxi, starigis la Ĉinan Laboristan-Kamparanan Ruĝan Armeon kaj la unuan kamparan revolucian bazon de nia lando en Jinggang-montaro, Jiangxi. De tiam, estis elhakita la revolucia vojo de mobilizo de amasoj en la kamparo por fari geriladon, disvolvi agraran revolucion, starigi kamparajn bazojn, sieĝi urbojn per kamparoj kaj fine kapti la urbojn, sub la gvido de proletara partio. Laŭ tiu ĉi brila vojo, la popola revolucia milito de Ĉinio disvolviĝis rapide. Tiu revolucia situacio kaŭzis ekstreman teruron al imperiismo kaj ĝia lakeo — Ĉiang Kajŝek-a reakciularo, kiu ĉiamaniere provis estingi la revoluciajn flamojn. De 1930 la lasta faris plurajn grandaskalajn ĉirkaŭekstermojn kontraŭ la revolucia bazo. Disvolviĝis senprecedence intensaj bataloj inter ĉirkaŭekstermoj kaj kontraŭ-ĉirkaŭekstermoj.

 

    Por gvidi la revolucian militon al venko, la Komunista Partio de Ĉinio "bezonas ne nur ĝustan marksisman politikan linion sed ankaŭ ĝustan marksisman militan linion". F. Engels diris: "La emancipo de la proletaro havos sian specifan esprimon ankaŭ en militaj aferoj kaj kreos sian specifan novan militan metodon." En la gvidado de revoluciaj militoj de la ĉina popolo, Prezidanto Mao ne nur difinis ĝustan politikan linion, sed ankaŭ genie kreis tute novan proletaran militan linion kaj kompleton da strategioj kaj taktikoj de popola milito, kaj per tio gajnis brilajn venkojn unu post alia en la kontraŭ-ĉirkaŭekstermoj.

 

    Vintre de 1930, Ĉiang Kajŝek ekspedis 100,000 militistojn kaj lanĉis la unuan grandaskalan ĉirkaŭekstermon kontraŭ la centra revolucia bazo en Jiangxi. Tiam la unua fronta armeo de la Ruĝa Armeo havis nur 40,000 homojn. Prezidanto Mao opiniis ke la Ruĝa Armeo ne devas fari mortan batalon kontraŭ la malamiko kaj nepre persisti en gerila milito kaj gerileca movada milito por plene disvolvi la potencon de popola milito, sub la kondiĉo ke la malamiko estas forta dum ni estas malfortaj. Laŭ la strategiaj dispozicioj de Prezidanto Mao, la Ruĝa Armeo praktikis la principon "profunden enlogi la malamikon" kaj transmoviĝis al la meza parto de la centra bazo de Jiangxi. Rezulte, enirinte en la bazon, la malamiko tuj dronis jam en la maro de popola milito. Unu divizio de la malamiko estis komplete ekstermita de la Ruĝa Armeo, kaj ankaŭ ĝia fronta ĉefkomandanto estis kaptita. La aliaj kolonoj de la malamiko ĥaose retiriĝis unu post alia kaj la Ruĝa Armeo gajnis du venkojn en kvin tagoj. Estis frakasita la unua ĉirkaŭekstermo de la reakciularo.

 


Kamarado Mao Zedong (en 1935) 

    En aprilo de 1931, Ĉiang Kajŝek lanĉis la duan ĉirkaŭekstermon per 200,000 militistoj. Sub la gvido de Prezidanto Mao, la Ruĝa Armeo aplikis la principon bati unue malfortan parton de la malamiko kaj poste ekstermi la aliajn partojn ĉiun aparte, tiel ke la Ruĝa Armeo unue ekstermis la plej malfortan kolonon de la malamiko, kaj en la sekvintaj 15 tagoj marŝis 700 liojn de suda Jiangxi ĝis okcidenta Fujian, faris 5 batalojn ĉiujn finitajn kun venko kaj plensukcese frakasis la ĉirkaŭekstermon.

 

    La reakciularo ne volontis akcepti sian malvenkon. En julio de 1931, Ĉiang Kajŝek mem elpaŝis kiel la ĉefkomandanto kun 300,000 militistoj kaj nombro da militaj konsilistoj el Germanio, Japanio kaj Britio, kaj tiel lanĉis la trian ĉirkaŭekstermon en pli granda skalo. Alfronte tian situacion, Prezidanto Mao decidis alpreni operacian principon "eviti la ĉefajn fortojn de la malamiko kaj bati ĝiajn malfortajn partojn" kaj rapide movis al la suda Jiangxi la ĉefan forton de la Ruĝa Armeo, kiu disvastigis tiam la revolucian bazon en la okcidenta Fujian. Kiam la ĉefaj fortoj de la malamiko serĉis batalojn kun tiuj de la Ruĝa Armeo, densigante siajn trupojn por fari grandan sieĝon, la Ruĝa Armeo lerte evitis la malamikajn ĉeffortojn, rekte atakis ties postfronton kaj samtempe logis la malamikon al batalo per malgrandaj trupoj ŝajnigantaj sin kiel la ĉefaj fortoj. Kiam la malamiko tion rimarkis, la ĉefaj fortoj de la Ruĝa Armeo jam ripozis duonmonaton. Pro malsato, laciĝo kaj deprimiĝo, la malamika armeo vole nevole devis retiriĝi. La Ruĝa Armeo persekutis ĝin en venko, kaj la solide batita Ĉiang Kajŝek devis forkuri konfuzite al sia nesto.

 

    Venkinte la trian ĉirkaŭekstermon, la Ruĝa Armeo ne nur reprenis sian antaŭan bazon, sed ankaŭ multe disvolvis sian forton. En mallonga tempo, la Ruĝa Armeo en la tuta lando kreskis ĝis 300,000 personoj kaj la kamparaj bazoj disvastiĝis al pli ol 10 provincoj. En novembro de 1931, fondiĝis en Ruijin, Jiangxi, la Centra Laborista-Kamparana Demokratia Registaro kun Prezidanto Mao kiel la ĉefo. La situacio de la ĉina revolucio estis senprecedence bonega.

 

    La plej baza kaŭzo de tio ke la Ruĝa Armeo povis disvolviĝi de malgrandeco al grandeco, de malforteco al forteco kaj venki la potencan malamikon, kuŝis en tio ke la Ĉina Laborista-Kamparana Ruĝa Armeo estis nova popola armeo, fondita laŭ la armeokonstrua penso de Prezidanto Mao kaj servanta al la popolo tutkore kaj tutanime sub la absoluta gvido de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj praktikis la strategion kaj taktikon de popola milito. Ĝuste kiel la granda instruanto Lenin diris: "Organizi la amasojn de la proletaro kaj la laborantan popolon ĉiam estas multe pli profunda kaj konstanta karaktero de revolucio kaj ĉiam estas kondiĉo de ĝia venko." La Ruĝa Armeo starigis rilaton kun la popola amaso kiel tiu inter fiŝo kaj akvo kaj trovis ĝian amon kaj subtenon. Dank' al tio, dum batalado la Ruĝa Armeo povis sukcese ataki kaj defendi kaj ĉiam estis nevenkebla.

 

    Kamarado Mao Zedong majstre resumis la strategion kaj taktikon de popola milito kiel jene: Vi batalas laŭ via maniero kaj ni laŭ la nia; ni batalas, kiam ni povas venki, kaj fortiriĝas, kiam venko ne eblas. En la longdaŭra revolucia milito de nia lando, nia popolo venkis la en- kaj eksterlandajn malamikojn ĝuste dank' al tiu granda strategia kaj taktika penso.

 

    La batalo inter la du linioj kaj Zunyi-konferenco

 

   Prezidanto Mao diris: "La historio diras al ni, ke ĝusta politika kaj milita linio naskiĝas kaj disvolviĝas ne spontanee kaj trankvile, sed en batalado."

 

    En januaro de 1931, ĝuste kiam la revolucia milito de la ĉina popolo venke marŝis antaŭen, Wang Ming kaj lia bando uzurpis per intriga rimedo la centran gvidantecon de la Partio, sub la ŝildo de "reprezentantoj de la internacio". Ilia "maldekstrema" oportunisma linio konformis al la bezono de la klasaj malamikoj. Tio kaŭzis ke la Komunista Partio de Ĉinio alfrontis novan pli gravan batalon, post sia venko super la dekstrema oportunismo de Chen Duxiu kaj la "maldekstrema" oportunismo de Qu Qiubai kaj Li Lisan.

 

    Wang Ming kaj similaj plenforte oponis kontraŭ la politiko de Prezidanto Mao pri revolucia unuecfronto kaj pledis por faligi ĉiujn aliajn, staris kontraŭ la revolucia vojo de sieĝo de urboj per kamparo kaj erare postulis atakon kontraŭ grandaj urboj per la Ruĝa Armeo. En militaj aferoj, li mekanike aplikis la spertojn de pasintaj kaj fremdlandaj militoj kaj neis la proletaran militan linion de Prezidanto Mao, kaŭzante rapidan malboniĝon al la milita situacio. Dank' al la influo de la revolucia linio de Prezidanto Mao profunde radikiĝinta en la Ruĝa Armeo, tiu rifuzis la "maldekstreman" linion de Wang Ming, batalis ankoraŭ laŭ la militaj principoj de Prezidanto Mao kaj venke frakasis la kvaran ĉirkaŭekstermon fare de la malamiko. Dum la kvina ĉirkaŭekstermo, ĉar la provizora centra komitato de la Partio regata de la renegata kliko de Wang Ming jam translokiĝis de Ŝanhajo al la centra revolucia bazo en Jiangxi, ili ekskluzivis la gvidon de Prezidanto Mao per malicaj rimedoj kaj devige efektivigis sian eraran linion en la Ruĝa Armeo kaj ĝiaj diversaj laboroj. En la armeokonstrua principo, tiu renegata kliko reduktis la tri taskojn de la Ruĝa Armeo al sola batalado. En milita problemo, ĝi neis la fakton, ke la malamiko estas forta dum ni malfortaj, kaj postulis aplikon de pozicia batalo kaj de "regula batalo", apogante sin sole sur la ĉefaj fortoj; ĝi postulis fari rapiddecidan militon strategie, kaj longdaŭran militon operacie, "atakon sur ĉiuj frontoj" kaj "frapadon per du pugnoj", ĝi oponis kontaŭ la principo enlogi profunden la malamikon, kalumniante necesan transmoviĝon kiel t.n. "retiriĝan forkurismon", kaj postulis fiksiĝon de militfronto kaj absolute koncentritan komandon. Unuvorte, ĝi neis geriladon kaj gerilecan movadmiliton kaj tiel neis popolan militon en tuto.

 

    En oktobro de 1933, la reakciularo ekspedis milionon da militistoj por lanĉi la kvinan ĉirkaŭekstermon. Komandante blinde, la renegata kliko de Wang Ming dekomence efektivigis aventurismon en ofensivo, elmetis la eraran principon "kontraŭbatali la malamikon ekster la teritorio", kaj sendis ĉefan forton de la Ruĝa Armeo por ataki la fortikigitajn poziciojn en la regiono de Kuomintango. Post la fiasko de la ofensivo, ĝi teruriĝis de la malamiko kaj klopodis savi sin per konservativismo, dividante la trupojn por pasive defendi ĉiujn enirejojn kaj fari pozician batalon kontraŭ la malamiko, kaj tiel metis la Ruĝan Armeon en pasivan pozicion.

 

    Tiutempe, la japana imperiismo jam invadis nian nordorientan teritorion, kaj nia lando kaj nacio estis en kriza momento de vivo aŭ morto. Neante la realan staton, ke la kontraŭdiro inter la nacioj jam fariĝis la ĉefa kontraŭdiro kaj diversaj socitavoloj en la lando havis ĝeneralan postulon de rezisto kontraŭ la japana imperiismo, Wang Ming kaj similaj rifuzis unuiĝi kun la 19a-voja armeo de Kuomintango kaj rigardis ĝin kiel la "plej danĝeran malamikon", malgraŭ ke la lasta reprezentis la forton de la ĉina nacia burĝaro, pledis por rezisti kontraŭ la japana imperiismo kaj oponis kontraŭ Ĉiang Kajŝek. Kiam la kuomintangaj trupoj de Ĉiang Kajŝek atakis la 19a-vojan armeon, Wang Ming persistis en sia milita konservativisrmo kaj ne ekspedis trupojn por helpi la lastan, tiel ke Ĉiang povis koncentri sian tutan forton por ataki la centran bazon post subpremo al la 19a-voja armeo. La brava Ruĝa Armeo faris unu-jaran sangan batalon, kaj ĝi kvankam akiris iujn venkojn en apartaj bataloj, tamen, neniam sukcesis rompi la ĉirkaŭekstermon pro la eraro de la gvida linio. Rezulte de tio, ju pli longe batalis la Ruĝa Armeo, des pli malmultiĝis ĝiaj personoj kaj malgrandiĝis ĝia bazo. En la fino ĝi ne povis ne evakui la centran revolucian bazon kaj komencis la grandskalan strategian transmoviĝon — la Longan Marŝon.

 

    En la komenca periodo de la Longa Marŝo, la renegata kliko de Wang Ming praktikis dekstreman forkurismon, kio kaŭzis pezan perdon al la Ruĝa Armeo en trarompo de la sieĝo, tiel ke reduktiĝis ties personaro de 100,000 al 30,000. Tiutempe, Ĉiang Kajŝek koncentris centmilojn da militistoj en la okcidenta parto de Hunan-provinco, kiuj pretis ĉirkaŭekstermi nian armeon. Se la Ruĝa Armeo ne rezignus la antaŭe fiksitan operacian projekton, ĝi devus sub ekstreme malfavoraj kondiĉoj fari decidan batalon kun la malamika armeo supera en forto kaj tiel riskus kompletan pereon.

 

    En tiu kriza momento de revolucio, nia granda gvidanto Prezidanto Mao kune kun komandantoj kaj batalantoj de la Ruĝa Armeo faris firman batalon kontraŭ Wang Ming kaj similaj. Laŭ la dispozicioj de Prezidanto Mao, la Ruĝa Armeo tuj ŝanĝis sian vojlinion, fore de la danĝera regiono, kaj marŝis en Guizhou-provincon, kie mankis fortaj trupoj de la malamiko.

 

    En januaro de 1935, la Ruĝa Armeo okupis la urbon Zunyi, sub la gvido de Prezidanto Mao la partia centro kunvokis plivastigitan konferencon de la Politika Buroo de la Centra Komitato. La konferenco koncentris sian forton por korekti la militajn kaj organizajn erarojn, kiuj havis decidan signifon siatempe, kaj ĝisfunde kritikis la "maldekstreman" oportunismon kaj la militan linion de Wang Ming. Ĝi denove konfirmis la ĝustecon de la milita principo de Prezidanto Mao "Kiam la malamiko antaŭeniras, ni retiriĝas; kiam ĝi kampadas, ni ĝin ĝenas; kiam ĝi lacas, ni ekatakas; kiam ĝi retiriĝas, ni persekutas", reorganizis la centran sekretariaron kaj la centran revolucian komisionon de militaj aferoj de la Partio, eksigis la renegaton Wang Ming el la gvida ofico kaj formis novan gvidantaron de la Partio kun Prezidanto Mao kiel la ĉefo, unuigante la tutan partion kaj la Ruĝan Armeon kaj turnante la linion de la Partio sur la ĝustan trakon de Marksismo kaj Leninismo. De tiam "la Partio surpaŝis la vojon ĝisfunde bolŝevikecan". Zunyi-konferenco certigis la gvidan pozicion de la granda gvidanto Prezidanto Mao en la tuta Partio kaj en la kriza momento savis la Partion, la Ruĝan Armeon kaj la revolucion el danĝero.

 

    La lumo de Zunyi-konferenco

 

   Zunyi-konferenco portis al la Ruĝa Armeo novajn esperon kaj kuraĝon. Sub la saĝa gvido de Prezidanto Mao, ĝi aperis sur la batalkampo kun tute nova spirito kaj reakiris la aktivecon en la milito. Laŭ la militaj principoj de Prezidanto Mao kaj per elastaj strategio kaj taktiko, ĝi rebatis la persekutantajn malamikajn trupojn en nombro de centmiloj, metante ilin en embarason.

 

    Post Zunyi-konferenco, la Ruĝa Armeo tuj turniĝis okcidenten kaj sin preparis por transpasi Jangzi-riveron. Ĉiang Kajŝek haste sendis trupojn tien por bari la transiron. Sed la Ruĝa Armeo subite sin direktis orienten, postlasante la malamikon kaj refoje konkeris Zunyi kaj la pasejon Loŭŝanguan. Post intensaj bataloj ĝi ekstermis 20 malamikajn regimentojn postsekvantajn. Tio estis la unua granda venko de la Ruĝa Armeo ekde la Longa Marŝo.

 


La domo de Zunyi-konferenco 

    Post ripozo, reordigo kaj plenigo, la Ruĝa Armeo denove iris okcidenten, Ĉiang Kajŝek konjektis, ke ĝi volas ree transpasi Jangzi-riveron, kaj haste kolektis siajn trupojn por defendi la pramejojn laŭ la rivero. Sed la Ruĝa Armeo subite returnis kaj transpasis la riveron Wujiang en sudo, sin ŝajnigante ataki Guiyang. Kiam Ĉiang Kajŝek movis siajn trupojn el Yunnan-provinco por helpi Guiyang, la Ruĝa Armeo ĉirkaŭiris Guiyang kaj iris sudokcidenten en Yunnan, sin puŝante al la urbo Kunming. La malamiko en Yunnan haste kolektis ĉiujn siajn trupojn en la provinco por defendi la urbon. Sed la Ruĝa Armeo faris nur falsan atakon ĉe Kunming, kaj rapide antaŭenmarŝis al la rivero Ginŝa en nordokcidento kaj postlasis la centmilojn da malamikaj militistoj je granda distanco. Kiam la malamiko alrapidis en granda nombro, la Ruĝa Armeo jam iris for trans la rivero Ginŝa, tute liberiĝinta de la persekutado, kaj tiel akiris decidan sukceson en la Longa Marŝo.

 


Heredante la gloran tradicion de la Ruĝa Armeo peneme lukti en malfaciloj, la komandantoj kaj batalantoj de iu trupo de ĈPLA garnizonanta en Zunyi ĉiuj ellernis la arton plekti sandalojn. 

    Transpasinte la riveron, la unua fronta armeo de la Ruĝa Armeo daŭre marŝis norden kaj transpasis la naturan danĝeran pasejon, riveron Dadu, la ĉiam neĝkovratan montaron Giagin kaj renkontiĝis kun la kvara fronta armeo en la okcidenta parto de Sichuan-provinco je junio de 1935.

 

    Post la renkontiĝo, la Partio kunvokis konferencon de la Politika Buroo, kiu analizis la ĉiaman pliserioziĝon de la nacia kriza situacio pro la pliintensa agresado de la japana imperiismo al Ĉinio, kaj decidis ke la Ruĝa Armeo daŭrigu sian marŝon al nordo por rezisti kontraŭ la japana imperiismo.

 

    La Ruĝa Armeo trapaŝis la vastan marĉan herbejon kaj la naturan danĝeran pasejon Lazikoŭ, venkinte sennombrajn malfacilojn kaj danĝerojn. En oktobro de 1935 ĝi venke alvenis al norda Shaanxi-provinco. Post unu jaro, ankaŭ la dua kaj kvara frontaj armeoj venke venis tien kaj renkontiĝis kun la unua fronta armeo de la Ruĝa Armeo.

 

    De tiam la ĉina revolucio eniris novan etapon. Sub la gvido de Prezidanto Mao, prenante la nord-shaanxi-an bazlokon kiel la centron, la ĉina popolo sin preparis por renkonti la altan tajdon de la nacia revolucia movado de la tuta lando kontraŭ la japana agreso.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments