El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio esprimas seriozan zorgon pri japana posedado de armil-gradaj nukleaj materialoj

| 2014-02-19
Bookmark and Share


Hua Chunying respondas demandon de raportisto. 

 

    La 17-an de februaro Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en la regula gazetara konferenco, ke Ĉinio esprimas seriozan zorgon pri la afero ke Japanio posedas armil-gradajn nukleajn materialojn, kaj esperas, ke ĝi faros klarigon pri neredono de la materialoj al la rilata lando.

 

    Laŭ raporto, en la Vaŝingtona Pintkunveno pri Nuklea Sekureco okazinta en la jaro 2010 la usona registaro postulis Japanion redoni 331 kilogramojn da armil-grada plutonio provizita de si al Japanio dum la malvarma milito. Nun la armil-grada plutonio estas konservata de la japana organizo por ekspluato de atomenergio. La pezo de la plutonio sufiĉas por produkti 40-50 nukleajn armilojn. Sub foj-foja postulado de Usono Japanio estis devigita kompromisi. Usono esperas, ke la du landoj atingos rilatan interkonsenton antaŭ la pintkunveno pri nuklea sekureco okazonta en Nederlando en la venonta marto. Laŭ alia raporto, Japanio havas ankaŭ 44 tunojn da reaktor-grada plutonio.

 

    Hua Chunying diris, ke Ĉinio opinias, ke kiel kontraktinta lando de la "Interkonsento pri Nedisvastigo de Nukleaj Armiloj", Japanio devas strikte observi la intenacian devon pri nedisvastigo de nukleaj armiloj kaj pri nuklea sekureco. "La Gvida Regularo pri Administrado de Plutonio" publikigita de la Internacia Atom-energia Agentejo postulas, ke diversaj landoj devas fari sian plej grandan eblon por ekvilibro de nukleaj materialoj en provizado kaj postulado.

 

    Hua Chunying diris, ke dum tre longa tempo Japanio ne redonis al rilata lando armil-gradajn nukleajn materialojn konservitajn de si mem. Tio kaŭzis zorgon de la internacia socio. Ankaŭ Ĉinio zorgas pri tio kaj esperas, ke Japanio faros klarigon pri la afero.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments