El Popola Ĉinio>头条新闻>

Francio esperas establi pli striktajn ekonomiajn rilatojn kun Ĉinio

| 2014-02-19
Bookmark and Share


Parolas François Hollande, prezidento de Francio. 

 

    La 17an de februaro en la Palaco Elizeo, Parizo, franca prezidento François Hollande diris en la akcepto por la luna novjaro de Ĉinio kaj aliaj aziaj landoj, ke Francio volas starigi pli striktajn ekonomiajn rilatojn kun Ĉinio kaj plu malfermi sian merkaton.

 

    Hollande diris, ke antaŭ 50 jaroj generalo Charles de Gaulle faris gravan decidon establi diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, kaj tiel Francio fariĝis la unua okcidenta lando, kiu starigis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio. Pro tiu historia ago en la sekvaj 50 jaroj la du landoj tenis bonajn rilatojn. Li diris, ke Ĉinio estas granda lando kun grandaj civilizacio kaj kulturo, kaj ĝi estas ankaŭ grava ekonomio.

 

    Hollande diris, ke en la 27a de januaro en la Granda Palaco, Parizo okazis "ĉina nokto" por komenci la celebradon de la 50a datreveno de establo de diplomatiaj rilatoj inter Francio kaj Ĉinio. En la kuranta jaro la du landoj faros pli ol 300 aktivaĵojn por festi la datrevenon.

 

    Hollande diris ke la franca registaro strebas por revizii vizan kaj aliajn politikojn por faciligi viziton de fremdlandaj entreprenistoj, erudiciuloj kaj lernantoj. Li bonvenigas ĉinajn turistojn viziti Francion.

 

    Ĉirkaŭ 500 azidevenuloj ĉefe ĉinoj ĉeestis en la akcepto.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments