El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Konsciigo en la praktiko: la 23-a internacia librofoiro de Havano

| 2014-02-19
Bookmark and Share

    La unua Seminario por Aktivuloj pri Informado "Librofoiro 2014", alimaniere, SAILFO 2014, okazis la 5-an de februaro en la sidejo de Kuba Esperanto-Asocio kun la celo trejni aktivulojn kiuj deĵoros en la stando de KEA dum la Havana Internacia Librofoiro ekde la 13-a kaj ĝis la 23-a de februaro 2014.

 

    La seminario, kies temo estis La arto moderne pledi por Esperanto havis aliajn subtemojn: kiel efike prezenti, informi kaj varbi por Esperanto kaj la la praktika uzo de reklamiloj.

 

    La seminarion gvidis Maritza Gutiérrez González, kaj ĝin ĉeestis pli ol 20 havananoj; oni prezentis aŭdvidan materialon kiu konsistis el televida intervjuo farita al KEA-estraranoj ĉe loka televidkanalo por havi ĝeneralan bildon pri tipaj demandoj kutime alfrontataj de la esperantistoj ĉe publikaj sin prezentoj.

 

    Ekestis eta debato kaj sperto-interŝanĝo, klarigoj pri eblaj misinformoj en la ĉiutaga laboro pledi por Esperanto, aktualigo pri la informa agado kongrue al la nunaj konceptoj starigitaj en la strategia laborplano de UEA, i.a.

 

    La partoprenantoj ricevis dosieron en cifereca versio de gravaj materialoj kaj dokumentoj kiel la Manifesto de Prago, Gvidlinioj pri informa agado, tekstoj de Claude Piron kaj aliaj pri KEA kaj Esperanto en Kubo.

 

    Temis pri la unua tiuspeca seminario lige al la publika laboro de KEA en la librofoiro, -unu el la plej grandaj kulturaj eventoj ĉiujare okazantaj en Havano-, kiu poste itineras tra aliaj grandaj urboj kiel Santiago de Cuba, kie ankaŭ deĵoros esperantistoj.

 

    Laŭ oficialaj statistikoj, la librofoiron vizitas tradicie pli ol 100 mil kubanoj kaj eksterlandanoj dum 10 tagoj en Havano. KEA ekspozicios kiel eble plej reprezentan librostokon kaj kolektos eblajn interesiĝontojn por Fulma kurso la 3-an de marto en la havana sidejo; aldone, oni distribuos reklamilojn kun bazaj informoj kaj kontaktadresoj por aliĝo al novaj kursoj ofertotaj de la asocio.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

(el disvastigo

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments