El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Esperanto-radioreklamo -- 1 002 foje, en 26 radiostacioj

| 2014-02-19
Bookmark and Share


Esperanto-radioreklamo -- 1 002 foje en 26 radiostacioj, Hungario  

 

    De la 1-a ĝis la 14-a de februaro de 2014, aŭdiĝis 1 002-foje 11-sekunda radioreklamo pri Esperanto en programoj de 26 radiostacioj en Hungario!

 

    La suma elsendotempo (1002 * 11 sek) estas 183 minutoj, kiu signifas do iom pli ol 3 horojn...

 

    Elektadon de radiostacioj ni faris tiel, ke ili atingu tiujn homojn, kiuj vivas ekster Budapeŝto, ĉefe en malgrandaj urbetoj, kaj eble malmulte interretumas, sed interesiĝas pri la socia, komunuma vivo de sia urbeto.

 

    La reklamo pri Esperanto estas aŭskultebla kiel la dua materialo en la suba reklambloko: http://www.eszperanto.hu/zip/radioreklam-blokk.mp3.

 

    Traduko de la reklama teksto estas la sekva:

 

    "Por havi lingvoekzamenon, aŭ por via universitata akcepta ekzameno plej rapide oni povas lerni la lingvon Esperanto. Elprovu la interretan kurson! -- www.esperanto.hu -- esperanto.hu!"

 

    La reklamon realigis nia "Esperanto-Centro Eventoj", kiu fakte estas kunlabora forumo de kelkaj E-formacioj: Fondaĵo "Eszperantó Alapítvány", societo "Eventoj" (alinome Kultura Esperanto-Asocio), kaj mia entrepreno "Lingvo-Studio", L. S. -- kiu ĝuste nun en februaro festas sian 30-an naskiĝdaton (fondita en la jaro 1984).

 

    Laŭ nia scio tiom longa, kaj tiom ampleksa radia reklama kampanjo por Esperanto ankoraŭ ne okazis en Hungario, kaj ankaŭ ne en internacia Esperantujo -- do ni estas nun iom fieraj :

 

    Antaŭ kelkaj jaroj la konata japana esperantisto-mecenato Etsuo Miyoshi subvenciis aperigon de tutpaĝaj Esperanto-reklamoj en kelkaj grandaj eŭropaj gazetoj. Nia ĵusa radioreklamo multe diferencas de tiu modelo: unuflanke nia kampanjo estas multe pli malgranda, duaflanke pro la kresko de la kvanto de la kursaj aliĝoj la kosto de la reklamado revenis ene de kelkaj tagoj...

 

    Eble ne estas vaste konate, ekde la jaro 2003 (do jam de 11 jaroj) ni funkciigas propran, unikan, pagan (!) interretan kurson por hungaroj. NE TEMAS pri la Lernu-kurso, ni mem konstruis propran kurso-sistemon de nulo ĝis B2, sen financado fare de ESF aŭ de alia asocio...

 

    Malgraŭ tio ke ĝi estas paga kurso, malgraŭ la paralela konkurenco de la senpaga Lernu-eblo, ĝis nun aliĝis pli ol 4 000 (!) hungaroj al nia interaktiva reta kurso, inter ili pluraj el la nunaj aktivuloj de la internacia Esperanto-movado (aktivuloj ĉe Muzaiko, Tejo-Tutmonde, Biblioteko OIK-Fajszy, skoltoj-hu, ktp.)

 

(László Szilvási, L.S. fonto: Ret-Info)

Redaktoro : Wang Lihua

 

    - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -  

    Tute freŝa aktualigo: ĵus mi interkonsentis kun la reklama firmao plilongigi la radioreklaman kampanjon je ankoraŭ 1 semajno!

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments