Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Esperantujo> E-novaĵoj

La Universitato de Viktorio (Brita Kolumbio, Kanado) gastigos NASK-2014

| 2014-02-19
Bookmark and Share

    La unuan fojon en sia 45-jara historio, NASK–la fama Nord-Amerika Somera Kursaro– okazos ekster Usono. La bela tereno de la Universitato de Viktorio (Brita Kolumbio, Kanado) en la pitoreska Gordon Head fariĝos hejmo por la mallonga intensa kursaro de Esperanto. Nur 20 minutojn de la urbocentro de Viktorio, kun flughaveno kaj pramhaveno, promendistance de la parko Gyro kaj la akvo, la Universitato de Viktorio estas ideala loko por la kursaro.

 


La Universitato de Viktorio birdoperspektive 

 

    Alvenu la 29-an de junio kaj foriru la 8-an de julio por ok tagoj da lernado, amuziĝo kaj esplorado de la bonegaj muzeoj, historiaj konstruaĵoj, variaj restoracioj kaj vendejoj – kaj ĉio ĉi ene de mallonga busveturo de la universitata tereno!

 

    Internacia kursaro en belega Viktorio

 

    "Tiuj kiuj ĉeestas NASK unuafoje tuj rimarkas, ke la etoso estas tre speciala. La kursaro kutime okazas en belega loko, kaj ĉi-jare en Viktorio tute ne estos escepto – ĝi estas rave bela", rimarkis Grant Goodall, prezidanto de ESF (Esperantic Studies Foundation*), kiu subvencias kaj organizas NASK.

 

    Pro la elektita loko, la organizantoj esperas ke NASK estos eĉ pli internacia ol kutime: "Venos studantoj el Azio, Norda kaj Suda Amerikoj, Eŭropo, kaj verŝajne Afriko, por lerni de profesoroj el tri kontinentoj", diris Derek Roff, ESF-estrarano. "Renoma verkisto kaj movada aktivulo István Ertl el Hungario/Eŭropo instruos en la supera nivelo. Usui Hiroyuki el Japanio/Ĉinio/Azio, nun redaktoro de la Esperanto-Sekcio de El Popola Ĉinio, progresigos la progresantan kurson, kaj Ĵenja Bondelid el Usono/Nordameriko, iama studanto ĉe NASK kaj specialisto pri instruado, dancado kaj teatro, instruos la post-bazan nivelon".

 


El NASK-2013: Sceno de la lernado 

 

    "Se vi jam faris kurson por komencantoj, vi estos preta por la postbaza grupo ĉe NASK. Se vi ne jam faris tian kurson, restas tempo! Ekzemple, vi povas iri al www.lernu.net kaj fari la kurson por komencantoj, Ana Pana", rekomendas Lee Miller, NASK-kunorganizanto.

 

    Riĉa amuza programo

 

    Kompreneble, aldone al la studado, la partoprenantoj ĝuos riĉan amuzan programon: ekskursoj, ludoj, filmoj kaj... ĉiam multe da babilado: ja malsimile al grandaj renkontiĝoj kiel la UK, en NASK oni vere konatiĝas kun la aliaj kaj interŝanĝas ideojn kaj perspektivojn. Hoss Firooznia, respondeca pri eksterstudaj aktivaĵoj, instigas la lernantojn gvidi mallongajn programojn pri temo el la propra fako aŭ sperto: "En 2013, ekzemple, lernantoj gvidis dancekzercon, instruis go-ludon, montris memfaritajn filmojn, parolis pri budhismo... kaj multe pli."

 


El NASK-2013: Oni gimnastikas... 

 


 ...kaj ludas go-ludon. 

 

    Kotizo, loĝado kaj post-NASK-aj aranĝoj

 

    La kotizo, kiu inkluzivas kursojn, loĝadon kaj matenmanĝojn estas 475 usonaj dolaroj (ĝis 1-a de aprilo) kaj 525 usonaj dolaroj post la 1-a de aprilo. Oni rekomendas kunporti ĉ. 200 usonajn dolarojn por tagmanĝoj kaj vespermanĝoj, kiujn oni povas aĉeti sur la universitata tereno aŭ en apudaj malgrandaj restoracioj. Iom da stipendioj estas haveblaj por plentempaj studentoj, instruistoj kaj loĝantoj de Latin-Ameriko.

 

    NASK-studentoj loĝos en unu- kaj dulitaj ĉambroj kun komuna duŝejo sur ĉiu etaĝo, en la konstruaĵo apud klasejo (kie okazos ankaŭ la amuza programo) kaj manĝejo. La loĝejo havas komfortan komunan ĉambron, lavejon, kaj ĉiu ĉambro havas ligon al interreto.

 


El NASK-2013: Saluton el la buŝo de ŝarko! 

 

    Krome, por tiuj kiuj deziras resti kelkajn pliajn tagojn en bela Viktorio post NASK, estos kelkaj ebloj daŭre ĝui Esperantan etoson: estas planata post-NASK-a ekskurso/amuzprogramo, plus komuna UEA-ESF-seminario, kaj la komuna du-landa kongreso de Esperanto-USA kaj la Kanada Esperanto-Asocio (KEA) okazos de la 11-a ĝis la 14-a de julio en apuda urbo Sidney. (Se vi ŝatus resti por la kongreso, bv. aranĝi detalojn kun Esperanto-USA: e-usa@esperanto-usa.org, www.esperanto-usa.org.)

 

    Pliaj informoj: http://nask.esperantic.org

 

    Bv. kontakti Ellen M. Eddy, la administranton, pri ĉiuj demandoj: eddyellen@aol.com

 

   Intervjuo kun Derek Roff: http://youtu.be/3Mddb4_jeB0 (?)

 

    Noto:

 

    *=Akademia fondaĵo, kiu esploras la fenomenon de Esperanto kaj la rilatajn demandojn: lingvopolitiko, lingva justeco, komunikado ktp

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments