El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fotovoltaaj produktaĵoj de Ĉinio neniam vundis la saman industrion de Usono

| 2014-02-20
Bookmark and Share


Ĉinaj laboristoj de fotovoltaa entrepreno en produktado de pil-platoj  

 

    La 14-an de februaro (laŭ la loka tempo) la Internacia Negoca Komitato de Usono faris la unuan decidon pri tio, ke la fotovoltaaj produktaĵoj inportitaj el Ĉinio damaĝis la saman enlandan industrion de Usono, kaj oni daŭrigos la Anti-dumpingan kaj Anti-subvencian enketadojn. La respondeculo de la Buroo pri Egala Komercado de Importo kaj Eksporto sub la Ministerio de Komerco de Ĉinio faris refutan parolon, ke la fotovoltaaj produktaĵoj de Ĉinio neniam vundis la saman industrion de Usono, cetere ili alportis grandajn interesojn kaj dungiĝ-ŝancojn por la koncernaj industrioj de Usono.

 

    En novembro de 2011 Usono faris enketojn Anti-dumpingan kaj Anti-subvencian al la fotovoltaaj produktaĵoj de Ĉinio kaj decidis decembre de 2012 preni de ili doganon je 29.18% ĝis 254.66%. En la pasinta monato Usono denove faris tiajn enketojn. La ĉina respondeculo diris, ke Usono celas ĉiuflanke limigi la importadon de tiaj produktaĵoj.

 

    Laŭ konigo, la ĉinaj fotovoltaaj produktaĵoj eksportitaj al Usono fakte ne estas grandnombraj, en la jaro 2012 ilia valorsumo atingis nur 210 milionojn da usonaj dolaroj kaj okupis nur 0.4% en la totala sumo de la ambaŭflanka komerc-valoro inter Ĉinio kaj Usono.

 

    La Ministerio de Komerco de Ĉinio diris, ke ĝuste pro la alta dogano ĉinaj entreprenoj ne povas eksporti al Usono siajn fotovoltaajn produktaĵojn. Ankaŭ alilandaj mediatoj raportis, ke dum la rilata tempo de la jaro 2012 ĝis la jaro 2013 la fotovoltaaj produktaĵoj de Ĉinio al Usono abrupte malmultiĝis ĝis du trionoj. Oni opinias, ke la ĉi-foja enketo de Usono kaŭzos pli fortan influon, eĉ altiĝos la prezo de sunenergia tabulo en Usono.

 

    La Ministerio de Komerco de Ĉinio diris, ke ekde majo de 2013, Ĉinio kaj Usono jam faris multfojan intertraktadon por solvi la konfliktojn en fotovoltaa kampo, sed ĝuste en la intertrakta periodo Usono komencis la duafojan enketon, tio certe plifortigos la komercan kontraŭecon kaj ĝenos la intertraktojn.

 

    La respondeculo emfazis, ke Ĉinio repetas ke Usono agu laŭ la leĝoj kaj reguloj, traktu la kazojn juĝe kaj atente kaj ne misuzu komercajn rimedojn. Solvi la problemojn per intertrakto kaj interparolo estas la ĉiama pozicio en kiu persistas Ĉinio, la pordo de intertraktado ĉiam estas malfermita al Usono. Ĉinio esperas, ke la usona flanko sincere dialogos kun la ĉina flanko kaj taŭge solvos la konfliktojn por realigi la kungajnon kaj reciprok-profiton en tiu ĉi kampo inter la du landoj.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments