El Popola Ĉinio>头条新闻>

Renkontiĝis Xi Jinping kaj Lien Chan

| 2014-02-20
Bookmark and Share


Xi Jinping (dekstre) kaj Lien Chan 

 

    Posttagmeze de la 18a de februaro en la ŝtata gastdomo Diaoyutai en Pekino Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, renkontiĝis kun Lien Chan, honora prezidanto de Kuomintango kaj liaj sekvantoj el diversaj rondoj de Taiwan.

 

    Xi esperis, ke la du flankoj de la du bordoj de la Taiwan-a Markolo estos en unu familio kaj sekvos la tendencon kaj kune akceli pacan disvolvadon de la dubordaj rilatoj por profitigi la dubordajn popolojn kaj realigi la ĉinan revon de la granda rejuniĝo de la ĉina nacio.

 

    Xi rimarkigis, ke pro historia kaj reala kaŭzo la dubordaj rilatoj havas plurajn ankoraŭ nesolveblajn problemojn, tamen la dubordaj ĉinoj estas en unu familio kaj havas komunan sangon, komunan kulturon kaj komunan perspektivon, kaj tio estas grava forto por puŝi reciprokan kompreniĝon kaj man-en-manan antaŭeniron.

 

    Lien Chan diris, ke en la jaro 2005 Kuomintango kaj KPĈ komencis repacigan dialogon, kaj la du bordoj ekiris al paco kaj disvolviĝo, kio alportis al la dubordaj ĉinoj senprecedencan ĝojigan situacion. Tio estas neinversigebla kaj ĝusta vojo. La dubordaj kulturoj apartenas al la ĉina kulturo, kaj la dubordaj ĉinoj apartenas al la ĉina nacio, tial ili devas esti intimaj membroj de la sama familio. La du bordoj devas esti pragmataj por ke Taiwan ludu pozitivan rolon en la paco kaj disvolvado de la du bordoj kaj en la rejunigo de la ĉina nacio.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments