El Popola Ĉinio>Por Via Sano>

Shao Lingfang, ĉina kuracisto pri ezofaga kancero

| 2014-02-20
Bookmark and Share

    Sub operacia lampo la toraka kavo de la malsanulo estis malfermita per skalpelo. Montriĝis en ĝi la ezofago kaj aorto kiel du paralelaj tuboj. Pro kancero la supra parto 7 centimetrojn longa de la ezofago estis jam truita kaj strikte algluiĝis al la aorto. La skalpelo jen kaj jen brilis inter la ezofago kaj la aorto kaj oni per ĝi zorge apartigis la patologian ŝanĝiĝintaĵon de sur la aorto kaj detranĉis ĝin. Poste oni devis kunkudri la ezofagon kun la stomako. Ordinare tio bezonis unu horon, tamen la ĥirurgo uzis anastomozilon kaj baldaŭ finis la operacion. Tia malfacila operacio bezonis sume nur du horojn kaj 35 minutojn kaj malpli ol 100 mililitrojn da sango la paciento perdis.

 

    La malsanulo nomiĝis Zhao Shuxun. Lia kancero estis en malfrua stadio. La operaciinto estis Shao Lingfang, ĥirurgo de la Tumora Hospitalo de Henan-provinco.

 

    Tiu ĉi estis nur unu el la operacioj de ezofaga kancero faritaj de li. Li laboris en Linxian-gubernio 13 jarojn, dum kiuj li faris pli ol 2,000 tiajn operaciojn (inkluzive de malmultaj sub lia direktado). 44 pocentoj de la oporaciitoj vivis ne malpli ol kvin jarojn, el 200 operaciitaj malsanuloj de frua stadio estis postvivantaj 90.3 pocentoj, kies 80 pocentoj hodiaŭ ankoraŭ bone vivas kaj partoprenas en fizika laboro. Iuj membroj de la Kontraŭkancera Esplora Centro de la Unuiĝintaj Nacioj, la Reĝa Societo de Britio kaj kancer-esplora grupo de Usono, kaj elstaraj personoj de medicinaj rondoj de Francio, Germanio kaj Italio rigardis liajn operaciojn en Linxian-gubernio aŭ aŭskultis lian prelegon, li estis laŭdita de ĉiuj.

 

    La ezofaga kancero estas unu el la oftaj malignaj tumoroj en Ĉinio. Ekde 1958, en Henan, Shanxi (Ŝanhi), Shandong kaj Hebei ĝenerala kontrolado pri ezofaga kancero estis farita. Oni konstatis, ke en la nomitaj lokoj la pocentoj konsistigitaj de la malsanuloj de ezofaga kancero kaj tiuj de la mortintoj pro ĝi estis kompare multaj. En Linxian-gubernio de Henan-provinco la proporcio de tiaj malsanuloj altis je 0.13 pocento. La ŝtato starigis tie specialajn instituciojn por preventi kaj kontroli kanceron kaj sendis specialistojn al la lokoj, kie multaj homoj suferis de ezofaga kancero, por ke ili kune kun la amasoj eltrovu vojon por preventi kaj kontroli kanceron. En 1965 Shao Lingfang estis sendita al la Linxian-a Hospitalo de Henan-provinco.

 

    Li aĝas 59 jarojn. En sia juneco li diligente lernis. Komence li studis pulmajn malsanojn kaj servis kiel ĉcfkuracisto en la Unia Hospitalo kaj Fuwai-hospitalo en Beijing (Pekino). En la fino de la kvindekaj jaroj li akiris distingindajn sukcesojn en operaciado kaj kuracado de pulmaj malsanoj. Post kiam li venis al Linxian-gubernio, li komencis okupiĝi pri ezofaga kancero.

 

    Por redukti hemoragion kaj eviti infekton pro operacio, li decidis plibonigi metodon de operacio kaj traktadojn antaŭ kaj post ĝi. Laŭ la patologiaj ŝanĝoj de ezofaga kancero li pluapaŝe studis la fundamentajn teoriojn de biologio kaj anatomio por trovi el la densaj angioj lokon, kie oni povas fari operacion kun plej malmulta sangoperdo kaj plej bona efiko. Por mallongigi la tempon de operacio li ekzercis siajn manojn por ke ili ambaŭ povu kaj tranĉi kaj kunkudri. En 1972 li inventis anastomozilon por ezofaga kancero, kaj tiel estis meĥanizita la plej malfacila kunkudro de la ezofago kaj la stomako. Ĉar antaŭe la kunkudrado estis farita per mano, estis malfacile kunkudri firme kaj strikte, kaj malsanuloj operaciitaj ofte suferis de inflamo kaj komplikaĵo pro manĝaĵo elfluinta en la torakan kavon kaj sekve mortis. Tio estas ŝlosilo de sukceso en la operacio. Dank' al apliko de anastomozilo, manĝaĵo ne plu ellasiĝas kaj komplikaĵoj malmultiĝis rimarkinde.

 

    Dum la projektado kaj provado de anastomozilo li legis grandan kvanton da materialo kaj pene laboris. Li veturis al Beijing kun la blua desegnaĵo kaj modelo de anastomozilo kaj ricevis subtenon kaj helpon de koncernaj veteranaj specialistoj. Laboristoj de la fabriko de operaciaj instrumentoj promesis helpi lin en provfarado. Dum la provfarado li multfoje veturis al Beijing kaj konsiliĝis kun laborantoj de la entreprenanta fabriko. Reveninte de Beijing, li faris eksperimentojn sur bestoj. Dank' al tiu ĉi sukceso kaj pluapaŝa plibonigo de la operacia metodo pli kaj pli multiĝis la vivipovaj pocentoj de la operaciitaj pacientoj. Antaŭe por unu operacio la hemoragia kvanto ĝenerale estis ĉ. 800 mililitroj, sed nun nur ĉ. 100; antaŭe unu operacio bezonis 5-6 horojn, sed nun nur du horojn kaj iom pli; antaŭe necesis transfuzi al la malsanulo 1,200 mililitrojn da sango, sed nun nur 300 kaj iafoje eĉ neniom; kaj antaŭe la pago por kuracado de unu kazo estis 300 juan-oj, sed nun ĉ. 100.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments