El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

Xi-an-a Evento

| 2014-02-20
Bookmark and Share

    Post kiam la japanaj agresantoj okupis la Nordorienton de Ĉinio kaj starigis marionetan regpotencon de Manĉurio, ili daŭrigis novan agreson al aliaj regionoj de Ĉinio. En printempo de 1933 la japana armeo transpasis la Grandan Muron kaj estis alproksimiĝanta al la nuna Pekino kaj Tianjin. En 1935, sub la instigo de japanaj agresantoj, ĉinaj naciperfiduloj starigis en Tongxian-gubernio (en la nuna antaŭurbo de Pekino ) marionetan reĝimon de orienta Hebei-provinco. Sed malgraŭ ke la ĉina nacio frontis pereon, la Nanjing-a Registaro de Kuomintango persistis en kontraŭkomunisma enlanda milito, faris nenian reziston kontraŭ la agresantoj kaj preparis establi marionetan reĝimon "Komitato de Politikaj Aferoj de Hebei kaj Chahaer" kontentigante la pretendon de Japanio. Antaŭ la nacia krizo, studentoj de Beijing faris indignan proteston kontraŭ la perfidaj agoj de la registaro de Kuomintango.

 

    La 9-an de decembro, pli ol 6.000 studentoj rompis la multtavolajn blokadojn de reakciaj trupoj kaj policanoj kaj torentis al la sidejo de la loka registaro de Kuomintango kaj prezentis kontraŭjapanajn patriotajn postulojn. Sed ilia peticio estis rifuzita kaj tio multe indignigis ilin. Ili komencis grandiozan protestan manifestacion. Kontraŭ la senarmaj studentoj, la militistoj kaj policanoj de Kuomintango uzis bastonojn, glavojn kaj fajroestingajn akvokolonojn. En frosta vento la studentoj batalis tutan tagon kontraŭ la subpremantoj. Multaj el la manifestaciantoj estis arestitaj aŭ vunditaj. En la sekvanta tago la tuta studentaro de la urbo ĉesis iri al lecionoj.

 

    La 16-a de decembro estis la tago de fondiĝo de la marioneta reĝimo "Komitato de Politikaj Aferoj de Hebei kaj Chahaer". 15,000 studentoj kaj urbanoj de Beijing refoje faris manifestacion. La sloganoj "For la aŭtonomecon de norda Ĉinio!" "Defendu nordan Ĉinion!" "For la japanan imperiismon!" skuis la antikvan urbon.

 

    La bravaj patriotaj agoj de la studentoj de Beijing vekis fortan resonon ĉe la tuta popolo. Ankaŭ studentoj de Hangzhou, Guangzhou, Nanjing, Tianjin, Shanghai, Wuhan, Changsha k. a. lokoj manifestaciis sinsekve. Ankaŭ diverslokaj laboristoj okazigis mitingon por subteni la patriotajn agojn de studentoj. Famuloj de diversaj socitavoloj fondis nacisavan ligon kaj postulis, ke la registaro de Kuomintango ĉesigu la enlandan militon kaj rezistu kontraŭ la japana agreso. La studenta movado de la 9-a de decembro vekis la tutan popolon, kaj tiel puŝis la kontraŭjapanan nacisavan movadon al nova tajdo.

 

    Sub la influo de la komunista partio de Ĉinio

 

    Antaŭ la Evento de la 18-a de Septembro la komandoro de la Nord-orienta Armeo Zhang Xueliang (filo de militaristo Zhang Zuolin bombomortigita de japanaj trupoj) plenumis la nerezistan politikon de Ĉiang Kajŝek. Li retiris siajn trupojn de la Nordoriento al la Nordo kaj poste liaj trupoj estis senditaj de Ĉiang Kajŝek al la Nordokcidento por ataki la Ruĝan Armeon. En oktobro de 1935, post longa militiro, la centra korpuso de la Ruĝa Armeo atingis la nordon de Shaanxi-provinco. Tiam Zhang Xueliang funkciis kiel aganta ĉefkomandoro de la "Nordokcidenta Kontraŭbandita Ĉefstabo". Liaj trupoj kun cent mil militistoj ĉirkaŭsieĝis la bazlokojn de la Ruĝa Armeo, sed post tri monatoj triono de liaj trupoj estis ekstermita de la Ruĝa Armeo. Yang Hucheng tiam estis ĉefo de la Nordokcidenta Armeo, ĉefkomandanto de la 17-avoja Korpuso de Kuomintango, estro de la Xi-an-a Paciga Oficejo kaj prezidanto de la registaro de Shaanxi-provinco. En la komenco de 1935 Yang Hucheng havis kelkajn batalojn kontraŭ la Ruĝa Armeo kaj fiaskis senescepte. Pro la senĉesa malvenko kaj edifado de la politiko pri "kuna rezisto kontraŭ la japana agreso", elmetita de la Ruĝa Armeo, Zhang kaj Yang samtempe ekserĉis novan elirejon kaj komencis la "kunan reziston" kune kun la Komunista Partio de Ĉinio.

 

    Kiam la Nordorienta Armeo venis de sia hejmloko al la Nordokcidento, la oficiroj kaj soldatoj profunde kordoloris de la perdo de hejmlokoj, kaj estis forte malkontentaj je la politikoj de Ĉiang Kajŝek, kiu estis fervora por enlanda milito kaj pasiva por rezisto kontraŭ ekstera agreso. Influate de la popola patriota movado kaj la bonaj kondutoj de la Ruĝa Armeo, la oficiroj kaj soldatoj de la Nordorienta Armeo montris pli kaj pli klaran subtenon al la ĝusta propono pri "kuna rezisto" de la Komunista Partio de Ĉinio. Kaj tia inklino de la oficiroj kaj soldatoj infektis Zhang Xueliang. En aprilo de 1936, laŭ la peto de Zhang, la Ĉina Kompartio sendis Zhou Enlai tien por intertrakti. Tio puŝis lin al decido pri kuna rezisto kontraŭ la japana agreso. En aŭgusto de la sama jaro, la Centra Komitato de la Kompartio sendis la ĉefstabestron de la Ruĝa Armeo Ye Jianying al Xi-an por helpi Zhang kaj Yang en reordigo de iliaj trupoj. Dank' al tio, la Ruĝa Armeo, la Nordorienta Armeo kaj la 17-avoja Korpuso alianciĝis en Nordokcidento surbaze de la Nacia Kontraŭjapana Unuecfronto.

 

    La evento de la 12-a de decembro

 

    La subteno de Zhang kaj Yang al la "kuna rezistado" proponita de KPĈ incitis al Ĉiang Kajŝek la galon. La 4-an de decembro de 1936, Ĉiang Kajŝek flugis al Xi-an por trakti la gravan okazaĵon. Samtempe kun tio Ĉiang Kajŝek sekrete ordonis, ke liaj trupoj kun centmiloj da militistoj moviĝu al la Nordokcidento, kaj kunvokis siajn altrangajn komandorojn en Xi-an. La atmosfero en la Nordokcidento estis streĉa kaj milito estis tuj eksplodonta.

 

    Ĉiang Kajŝek ordonis, ke Zhang kaj Yang movu siajn trupojn al Shaan-xi kaj Gansu por ataki la Ruĝan Armeon; alie iliaj trupoj estos translokitaj al provincoj Fujian kaj Anhui. Zhang kaj Yang decidis persvadi Ĉiang Kajŝek, ke li ŝanĝu siajn politikojn; alie ili faros perfortan admonon por devigi Ĉiang Kajŝek rezisti al la agreso.

 

    La 7-an de decembro, Zhang Xueliang faris kun larmoj al Ĉiang Kajŝek fervoran kaj kortuŝan admonadon, sed li rikoltis nenion. Ĉiang Kajŝek montris plenan apation, dirante, ke li neniam ŝanĝos sian politikon ekstermi komunistojn. Trovinte ties obstinecon, Zhang kaj Yang sekrete aranĝis perfortan admonon.

 

    En la frua mateno de la 12-a de decembro, militistoj senditaj de Zhang kaj Yang sieĝis la provizoran leĝejon de Ĉiang Kajŝek. La gvardio de Ĉiang Kajŝek faris reziston kaj estis komplete ekstermita. Ĉiang Kajŝek sole fuĝis en montan herbejon kaj estis kaptita de soldatoj de Yang post traserĉado. Ankaŭ dekkelkaj altrangaj komandoroj de Ĉiang Kajŝek en Xi-an estis malliberigitaj. Tiun tagon Zhang kaj Yang telegrafis al la tuta lando kun 8 proponoj, ekz. reorganizi la Nanjing-an Registaron, ĉesigi ĉian enlandan militon, tuj kunvoki nacisavan konferencon por rezisti kontraŭ Japanio, ktp.

 

    La konsilo de KPĈ pri liberigo de Ĉiang Kajŝek

 

    La kaptiĝo de Ĉiang Kajŝek skuis la mondon kaj la Nanjing-a Registaro falis en plenan konfuziĝon. La projapana sekto estrata de He Yingqin, milita kaj politika ministro, insistis en milita puno de Zhang kaj Yang, kun la celo mortigi Ĉiang Kajŝek, kaj tiel li povus anstataŭi Ĉiang. Sed la probrita-prousona sekto reprezentata de Song Meiling, la edzino de Ĉiang Kajŝek kaj ŝia frato T.V. Song deziris pacan solvon por savi Ĉiang. Ili oponis precipe bombardon de Xi-an. Kaj tiel estiĝis akra konflikto inter la du sektoj.

 

    En la sama tago de la evento Zhang kaj Yang telegrafis al la Centra Komitato de KPĈ, ke ĝi sendu delegacion por interkonsiliĝi pri la nacisava afero kaj la okazaĵo. La Centra Komitato de KPĈ konsciis, ke Ĉiang Kajŝek tenas plej altan povon super la armitaj fortoj kaj la registaro de la lando, kaj mortigo de Ĉiang estigos novan enlandan militon, kaj tio estas la plej dezirata de la japanaj agresantoj. Se oni liberigos Ĉiang kun la premiso ke li konsentos rezisti kontraŭ Japanio, la nacia kontraŭjapana unuecfronto povos esti pligrandigita kaj unuanima kontraŭjapana situacio sen enlanda milito povos aperi pli frue. Kun la konsidero de paca solvo la Kompartio sendis tien la delegacion estratan de Zhou Enlai. La delegacio atingis Xi-an je la 16-a de decembro.

 

    En la 22-a de decembro la reprezentantoj de la Nanjing-a registaro T.V. Song kaj Song Meiling atingis Xi-an. Post dutaga intertraktado la tri flankoj venis al interkonsento. Ĉiang Kajŝek vole nevole konsentis armisticon, kunan reziston kontraŭ Japanio kaj liberigon de politikaj malliberuloj kaj ordonis, ke la Kuomintangaj trupoj okupiĝantaj pri la enlanda milito retiriĝu el la provincoj Shaanxi kaj Gansu. Vespere de la sama tago Zhou Enlai interparolis kun Ĉiang Kajŝek. Ĉiang certigis siajn konsentojn kaj proponis plian intertraktadon en Nanjing. La 25-an Ĉiang estis liberigita, kaj tio markis pacan solvon de la Xi-an-a Evento. La saman tagon Ĉiang reflugis al Nanjing en akompano de Zhang. Sed la perfidema Ĉiang Kajŝek tuj malliberigis Zhang post lia atingo de Nanjing, kaj poste murdis generalon Yang Hucheng.

 

    La duafoja kunlaboro inter Kuomintango kaj KPĈ

 

    Post la Xi-an-a Evento, en la nomo de KPĈ Zhou Enlai havis intertraktadon kun la Nanjing-a Registaro de Kuomintango kaj senĉese vojaĝis inter Xi-an, Nanjing kaj Yan-an por ĉesigi la enlandan militon kaj efektivigi kunan reziston kontraŭ Japanio. En februaro de 1937 Kuomintango okazigis sian trian sesion de la Kvina Centra Komitato por reguligi siajn politikojn en la rilatoj kun KPĈ kaj Japanio. En la 10-a de februaro la Centra Komitato de KPĈ telegrafis al la sesio elmetante 5 postulojn, kiaj "ĉesigi ĉian enlandan militon. koncentri ĉiujn fortojn de la lando por rezisti al la deekstera agreso", kaj samtempe faris al Kuomintango 4 garantiojn, ekz., "forlasi en la tutlanda sfero la politikon de arma ribelo celantan renversi la Kuomintangan Registaron". La tria sesio de Kuomintango akceptis la proponojn de KPĈ, kaj tiel aperis la politika situacio de la duafoja kunlaboro inter Kuomintango kaj KPĈ, kio malfermis la vojon al la tutpopola rezisto kontraŭ la japana agreso.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Xie Ruifeng

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments