El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina ŝtatoficisto eksplikis ĉinan proponon pri la nuklea problemo de Irano

| 2014-02-21
Bookmark and Share


Li Baodong intervjuata 

 


 En la kunvenejo de la dialogo inter la ses landoj kaj Irano  

 

    La 18-an de februaro okazis en Vieno, ĉefurbo de Aŭstrio, dialogo pri la nuklea problemo de Irano inter ses landoj (Usono, Britio, Francio, Rusio, Ĉinio kaj Germanio) kaj Irano. En la dialogo Li Baodong, vicestro de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke la sukcesa praktiko de la unuaperioda interkonsiliĝa traktado pri la nuklea problemo de Irano pruvis, ke dialogo kaj traktado estas ĝusta vojo por solvi la nuklean problemon de Irano kaj la dialogo inter ses landoj kaj Irano estas efika sistemo por solvi la problemon.

 

    Li Baodong diris, ke la ĉiuflanka interkonsento pri la nuklea problemo de Irano estos historia interkonsento kaj estos provota de la historio. Irano devas ĉiuflanke solvi la zorgon de la internacia socio al sia plano pri nukleo, plenumi la devon difinitan de la "Regularo pri Nedisvastigo de Nukleaj Armiloj". Samtempe oni devas garantii disvolvadon de Irano kaj la postulon de ĝia popolo en vivado. La ses landoj devas plene respekti la rajton de Irano en paca utiligo de nuklea energio kaj iom post iom forigi unuflankan kaj multflankan sankcion kontraŭ ĝi.

 

    Li Baodong diris, ke la nuna pozitiva tendenco de la paca traktado estas malfacile akirita kaj ĝi estas ankaŭ tre malforta. Ĉinio oponas kontraŭ ĉiu ajn flanko, kiu rompos la traktadan etoson per kontraŭeco kaj premdono.

 

    La ĉi-foja dialogo inter la ses landoj kaj Irano estas la refoja dialogo post ke la dialogo okazinta en la jarfino de la pasinta jaro akiris iom da progreso.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments