El Popola Ĉinio>头条新闻>

Plej belaj libroj de Ĉinio estis honorita en Leipzig, Germanio

| 2014-02-21
Bookmark and Share


La kupra-medala gajnanto Projekto de Liu Xiaodong pri Hetian kaj lia esplorado al Xinjiang  

 


La honorita ĉina libro Libro-Dezajno  

 

    Lastatempe okazis la elektado en Leipzig, Germanio, kaj doniĝis la premioj por la plej belaj libroj. La koncerna komitato de Ĉinio elektis kaj alsendis du librojn: Projekto de Liu Xiaodong pri Hetian kaj lia esplorado al Xinjiang kaj Libro-Dezajno. Ili reciproke akiris la kupran medalon kaj la honoran premion. Tio estas la unua fojo por ĉinaj libroj ricevi premiojn.

 

    La menciita unua libro estas desegnita de Xiao Ma kaj Cheng Zi, eldonita de la grupo CITIC kaj havas la enhavon pri la pentrada vojaĝo de olepentristo Liu Xiaodong kun la nota formo. Ŝajne la libra bindaĵo estas libera, tamen ĝi povas transdoni la surlokajn sentojn al ĉiu kaj gvidi la legantojn tuŝi la pejzaĝojn sekvante la manpentrojn, skizojn kaj notojn de la pentristo... kiel tempa memoro konservita de notlibro. La alia libro prezentis 60 plej belajn librojn kiuj ĉiuflanke montris la plej altan nivelon de la libra desegnado de Ĉinio en la lastaj tri jaroj.

 

    Laŭ konigo, la premia komitato sume ricevis 567 elektotajn librojn el 30 landoj kaj regionoj de la tuta mondo. Fine 14 verkoj estis honoritaj, ili venis el 9 lokoj de la mondo. En Ĉinio, 21 libroj el 19 eldonejoj kun la titolo "la plej belaj libroj de Ĉinio 2013" reprezentis la ĉinajn librojn ĉeestis al la premia elektado ĉi-jare.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments