Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Esperantujo> Kalejdoskopo

Specifeco de korea historio

| 2014-02-21
Bookmark and Share

de HEO SEONGDO

 

    Tiu ĉi artikolo estas parto de la prelego (17 junio 2010) de prof. Heo Seongdo de la fako de ĉinaj lingvo kaj literaturo de Seula Ŝtata Universitato. Per ĝi ni povas kompreni, kiel granda estis la dinastio Joseon (Chosun, 1392~ 1910).

 

    Se Usono ŝanĝis la eduko-sistemon de matematiko en mezlernejoj por la evoluo de kosmologio, kion ni do devas fari por scii nin mem? Tio estas la konkludo de tiu ĉi artikolo.

 

    Tre diversas la vidpunkto de historio, kaj ni lernadis en la elementa lernejo, ke Joseon pereis post 500 jaroj. Multaj el vi verŝajne memoras tion. Ni estis perfortitaj enmemori la 4 kialojn de la pereo de Joseon: 'Konflikto inter 4 partioj', 'Izolismo de la regento Daewon-gun (1860-aj jaroj)', 'Vantaj teorioj bazitaj de Xinglixue (koree Seonglihak, origininta de la dinastio Song, Ĉinio)', kaj 'Diskriminacia socia sistemo de nobelo kaj plebo'. Ĉu vi memoras tion? Tiel ni estis instruitaj.

 

    Se estas tiel, la koreaj junuloj pensas, ke ni estas malfeliĉa nacio, kiu pereis post 500 jaroj fare de Japanio, kio donas al ni tre hontan senton. Sed ni devas kompari nian historion kun tiuj de aliaj landoj, ekzemple tiuj de Ĉinio, Usono kaj Rusio.

 

    La dinastio Joseon stariĝis en 1392, kaj la anekso far Japanio okazis en 1910. Nun ni estas en 2010, kaj do tiu ĉi jaro estas ĝuste la 100-a jaro de la aneksiĝo.

 

    Se en la monda historio la aliaj dinastioj daŭris 600, 700 aŭ 1000 jarojn, kaj nur Joseon pereis post 500 jaroj, ni do devas klopodi trovi la kialojn de la pereo.

 

    Sed se en tiu tempo en la mondo tute ne ekzistis dinastioj daŭrintaj 500 jarojn, kaj nur Joseon daŭris 500 jarojn, kion ni do devas fari? Estas tute racie, ke ni devas klopodi trovi la kialojn, kiel Joseon povis daŭri 500 jarojn.

 

    -

 

    En la historio de la mezepoko neniu dinastio postvivis 500 jarojn en la mondo.

 

    En Eŭropo la Sankta Roma Imperio daŭris 1,200 jarojn, sed ĝi estis imperio, ne dinastio. Kaj Osmanturkio daŭris ĝuste 600 jarojn, sed ankaŭ ĝi estis imperio, ne dinastio. Nur unu dinastio daŭris 500 jarojn, kiu estas la dinastio Hispana. Sed ankaŭ ĝi ne estis regita de unu sama reĝofamilio.

 

    Mi donas ekzemplon. Napoleono trovis, ke la dinastio Hispana ne bone obeas lian kontrolon, kaj tial li ordonis kaj sendis sian fraton Josep Bonapart regi la dinastion Hispana. Tiel ĝi daŭris 500 jarojn. Ne unu reĝofamilio, sed miksita regoforto.

 

    En la tuta mondo nur Joseon daŭris 518 jarojn regite de unu sama reĝofamilio. Neniu alia.

 

    -

 

    Ni momente vidu pli altan historion.

 

    La dinastio Goryeo (Korjo, 918~1392) daŭris 500 jarojn, kaj la unuiĝinta Silla (57 a.K.~935) 1,000 jarojn, Goguryeo (Kogurjo, 37 a.K.~668) 700 jarojn, kaj Baekje (18 a.K.~660) 700 jarojn.

 

    Silla stariĝis en 57 a.K.. Kaj se ni rigardas la mondan historion depost tiu jaro, en tuta mondo nur 2 dinastioj daŭris 500 jarojn: unu sennoma dinastio en Rusio, kaj unu en sudorienta Azio.

 

    Krom tiuj du, neniu dinastio daŭris 500 jarojn. Kaj kompreneble neniu dinastio postvivis 1,000 jarojn kiel unuiĝinta Silla, kaj neniu dinastio daŭris 700 jarojn kiel Goguryeo kaj Baekje.

 

    Tio, kion mi diris ĵus, estas scienco.

 

    -

 

    Korea duoninsulo estas tre mirinda lando. Se stariĝis dinastio, ĝi daŭris 500, 700, 1000 jarojn. Kial kaj kiel eblis tio? Racie ni povas diri, ke almenaŭ unu devas esti kontentigita el inter jenaj du kondiĉoj.

 

    Unu kondiĉo, ke ĉiuj niaj prapatroj estis malsaĝuloj. Kaj tial ili senkondiĉe ĉiam obeis al la registoj kaj al la perfortoj. Sed la historio diras, ke niaj prapatroj ne estis tiaj malsaĝuloj. Tute male, ili havis klaran ideon pri homaj rajtoj, kaj tiujn ili pretendis kaj efektivigis.

 

    Jen la dua kondiĉo, ke la regoforto havis almenaŭ minimuman raciecon pri politiko, ekonomio, impostado kaj kulturo. Jes, ĝuste tio.

 

    Niaj prapatroj havis mastro-konscion pri la lando, kaj plue ilia karaktero ne estis obeema, sed defiema. Kaj tial sen tiu minimuma racieco tute ne eblis tiel longtempa subregado unika en la tuta monda historio. Tion mi povas certe diri.

 

    Spirito de registro

 

    En la Kroniko de Dinastio Joseon ni povas legi, ke okazis popola ribelo post ĉiuj 25 jaroj. La Donghak Ribelo, kiun ĉiuj el vi bone scias, estis tutlanda skalo, same kiel la tutlandskala manifestacio en nuna tempo.

 

    Ni havis la sistemon de apelacio. Ĉiuj popolanoj, eĉ privataj sklavoj kaj drinkservistinoj, povis sendi leteron rekte al la reĝo. Kaj poste aperis homoj, kiuj malkontentis pri la sistemo, ĉar ili ne povis skribi per ĉinaj ideogramoj, siatempe vaste uzataj, kaj tial ebliĝis la apelacio per korea alfabeto, siatempe nomata Eonmun (nuna Han-geul). Sed ankoraŭ ekzistis malkontentaj homoj.

 

    Ili ne povis skribi eĉ la korean alfabeton. Kaj tial establiĝis Sinmun-go, la apelacia tamburo. Oni povis bati la tamburon, anstataŭ skribi leteron. En tiu kazo la deĵoranto de jura ministerio venis kaj aŭskultis la apelacion kaj parole raportis al la reĝo.

 

    Sed ankoraŭ estis malkontento, ĉar la tamburo estis starigita nur apud la reĝodomo. La homoj en kamparoj malkontente diris, "Kial nur la homoj en Hanyang(siatempa nomo de la ĉefurbo Seulo)povas fari tion? Kio ni do estas?" Kaj tial prepariĝis la sistemo 'Gyeok-jaeng' ('Gyeok' signifas 'bati', kaj 'jaeng' signifas malgrandan gongon.): Kiam la reĝo turneas kamparajn lokojn, oni batu gongojn, aŭ faru grandan afiŝon kaj svingu ĝin. En tiu kazo la reĝo rekte aŭskultis la apelacion kaj solvis la problemon.

 

    -

 

    Ni kutime pensas, ke tiaj sistemoj estas nur formalaj. Sed ne. Ekzemple la reĝo Jeongjo solvis entute 5,000 apelaciojn dum sia 24-jara reĝado. Tio signifas, ke li solvis po 200 problemojn en ĉiu jaro, kaj pli ol 1 kazon en ĉiu labortago.

 

    La reĝo Yeongjo regule renkontis popolanojn en fiksitaj tempo kaj loko, ĉar la popolo volis renkonti lin tre multe.

 

    Ĉu vi iam aŭdis pri tia reĝo en eŭropaj landoj?

 

    Tio diras, ke la popolo en korea duoninsulo ne estis tiel facile regebla sen tiaj sistemoj. Ni do povas diri, ke la popolo de nia lando ne estis malsaĝuloj.

 

    Nia popolo ne estas tiel facile kontrolebla popolo. Devas ekzisti almenaŭ minimuma racieco. Kio do estas la racieco? Mi volas paroli pri tio.

 

    -

 

    Unue, la kulturo de registro.

 

    Se vi iras al Egiptujo, vi povas vidi sfinkson, kaj en Ĉinio vi povas vidi la grandan muron. Kion vi do pensas?

 

    "Egiptoj kaj ĉinoj estas tre feliĉaj, tre bonŝancaj, ĉar ili havas tre bonajn prapatrojn, kiuj ebligas ilin mongajni per turismo." Se ni komparas nian Seokguram al ili, ĝi estas kvazaŭ malgranda grajno. "Kio ni do estas?" Ĉu vi ne pensis tiel? Ankaŭ mi pensis tiel. Sed post mia studo je historio, mi nun konfesas, ke nia popolo estas tre feliĉa, ke ni ne havas tiajn restaĵojn.

 

    Kiel feliĉaj estas ni, ke ni ne havas tiel brile grandiozan palacon kiel Versajlo! Se iu reĝo en la tempo de Joseon mobilizus 300 mil homojn dum 20 jaroj por konstrui piramidon, ― tiel ni supozu ― kaj se la reĝo dirus al la popolo, "Mi volas eniri en la piramidon post la morto, kaj tial mi bezonas mobilizi 300 milojn de viaj filoj dum 20 jaroj, bonvole komprenu." Kio okazus?

 

    Ĉu la popolo de Joseon obeeme farus tion dum 20 jaroj? Tute ne. Verŝajne ili respondus: "Via reĝa moŝto, vi mem iru, kaj konstruu vian propran tombon." Ĝuste tial kaj tiel ne restas tiaj grandaj postlasaĵoj ĉe ni.

 

    Se iu reĝo volus konstrui tiel grandiozan palacon kiel Versajlo, la popolo tute certe dirus al la reĝo, ke ili ne volas tion. Tio estas tute normala respondo de la popolo. Kaj tial ni ne havas tian restaĵon.

 

    -

    Kion do niaj prapatroj postlasis al ni? Registro.

 

    Kie estis reĝo, tie estis ankaŭ registristo. La situacion imagu ĉi tiel: Kiam vi ekiras de via domo matene, unu junulo tuj akompanas vin. Kaj li registras ĉion, kion vi diras, kiujn vi renkontas, kaj kion vi parolas ĉe la renkontoj. Se vi estas sola, li skribas, ke vi estas sola. Kiam vi iras al necesejo, li registras tion ankaŭ. Kaj li tion faras ne nur hodiaŭ, sed ankaŭ morgaŭ, ankaŭ en la sekva monato, eĉ ĝis la mateno de via morto. Kia estus via sento?

 

    En Gyeong-guk Daejeon (Nacia leĝaro, publikigita en 1471 por difini la administradon de la dinastio Joseon.) estas skribite, ke la reĝo ne povas renkonti iun ajn sen la akompano de la registristo.

 

    En la dramoj historiaj ni de tempo al tempo vidas, ke la reĝo persone renkontas iujn homojn sen akompano de la registristo. Tio estas mensogo. Reĝo devas ne renkonti iun ajn sen la akompano de la registristo en oficialaj laborhoroj. Tio estis tre severa leĝo, kaj la reĝo Injo eĉ montris sian malagrablan senton kontraŭ la registristo ĉiam lin sekvanta, kaj fojfoje foren forkuris, dirante al la korteganoj "Morgaŭ mi havos kunsidon en tiu ĉambro, vi do venu tien. "Kiam li havis kunsidon en tiu ĉambro, la registristo maltrafis lin. Kaj la registristo finfine trovis la ĉambron kaj eniris en ĝin kun skribilo. La reĝo demandis lin, kial li venas eĉ al la kunsido en neoficiala ĉambro. Kaj la registristo respondis. "Via reĝa moŝto, en la nacia leĝaro de Joseon estas skribite, ke la registristo devas esti ĉe la loko, kie estas la reĝo." Kaj li komencis registri. La reĝo tre malkontentis kontraŭ li, kaj fine li ekzilis foren la registriston kun alia kondamno.Kaj en la post tago venis alia registristo kaj komencis registri. Tiel daŭris la registrado dum 500 jaroj. La rango de la registristo estis relative malalta en la kortego. Tia homo ĉiam sekvis la reĝon kaj registris ĉion dum 500 jaroj. Li skribis per ĉinaj ideogramoj kaj vole ne vole li devis skribi tre rapide kaj malbele. Li do tion ree skribis korekte en sia hejmo en tiu vespero. Tio estas la unua historia malneto. Kaj poste se la reĝo mortas, en unu monato stariĝas komisiono por kompilado de la dinastia kroniko. (daŭrigota) (trad. de BAK Giwan)

 

Redaktoro: Chen Ji

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments