El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Korespondon deziras

| 2014-02-21
Bookmark and Share

    Ni volas, kunkrei verajn internaciajn rilatojn kun ĉinaj esperantistoj kaj tutmondaj esperantistoj pere de Esperanto, kiu kunligas nin.

 

    Ni intencas kunlabori kun alilandaj e-istoj, ĉar esperanto estas ponto, kiu ligas diversajn nacianojn. Nia lernejo Instituto Bethanie Rutshuru/Drkongo estas nova lernejo kreita nelonge en distrikto Rutshuru en 2012. Ni jam enkondukis esperanto_instruadon en la instituto. Nia lernejo aktuale enhavas 4 klasojn por la orfaj kaj vundintaj gelernantoj. De kie venis tiuj vundintaj kaj orfaj gelernantoj? Ni pensas, ke la tuta mondo scias, kio okazis en nia orienta provinco Kivu/DR Kongo en la pasintaj jaroj (de aprilo 2012 ĝis oktobro 2013). Estis militoj inter ribelanto M23 kaj konga registaro en distrikto Rutshuru, Nyiragongo eĉ en ĉefurbo Goma.

 

    la 5an de novembro 2013 la konga armeo venkis M23. De tiam, ni estas en paco. Pro tiu okazaĵo, multaj personoj mortis, tial multaj geknaboj orfiĝis. Ni havis projekteton pri peto de lernomaterialoj por tiuj viktimoj (skribiloj, krajonoj, kajeroj...)

 

    Ni deziras koresponi kun e-istoj!

 

    Jen, niaj adreso kaj poŝto:

 

    VERDA STELANO KLUBO

 

    ESPERANTO-KURSOJ.

 

    PO BOX 08 BUNAGANA

 

    KISORO UGANDA.

 

    Rete:vsklubo@gmail.com

 

    Mi estas kongano kiu loĝas en orienta provinco Kivu, distrikto Rutshuru, kiu troviĝas apud nia najbara lando Ugando sed, mi uzas poŝtadreson en tiu lando Ugando. Ĉar en nia orienta provinco Kivu ne ekzistas plu poŝtoficejo, tial ĉiuj orientanoj uzas najbarajn poŝtoficejojn de aliaj lando. Ekzemple: kongano kiu loĝas en urbo Goma devas poŝti leterojn en Ruando,tiu el Rutshuru devas poŝti leterojn en Ugando, tiu el Suda Kivu devas poŝti leterojn en Ruandujo aŭ Burundio. Do, la milito okazis en nia distrikto RUTSHURU lastfoje.

 

    (Honoré SEBUHORO)

 

Redaktoro: Chen Ji

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments