El Popola Ĉinio>头条新闻>

Interparolis Yu Zhengsheng kun Nguyen Thien Nhan

| 2014-02-24
Bookmark and Share


Interparolas Yu Zhengsheng (dekstre) kun Nguyen Thien Nhan 

 

    La 23-an de februaro en Pekino s-ro Yu Zhengsheng, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), interparolis kun Nguyen Thien Nhan, prezidanto de la Centra Komitato de la Vjetnama Patruja Fronto.

 

    Yu Zhengsheng diris, ke Vjetnamio estas grava najbaro kaj partnero de Ĉinio, la ĉina flanko alte taksas la dulandajn rilatojn kaj persiste sekvos la fundamentan politikon amikiĝi kun Vjetnamio. Antaŭ nelonge, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio, laŭ la invito interparolis telefone kun s-ro Nguyễn Phu Trọng, ĝenerala sekrtario de la Vjetnama Komunista Partio. Ili akiris samajn konojn pri la evoluado de la rilatoj inter la du partioj kaj la du landoj por la sekva etapo, tio montris klaran direkton al la disvolvo de la dulandaj rilatoj. Ĉinio volas klopodi kune kun la vjetnama flanko daŭrigi la altrangulajn kontaktojn, plifortigi la strategian komunikadon, profundigi pragmatajn kunlaborojn en diversaj kampoj, ĉefe kunlaborojn surmaran, surteran kaj financan, samtempe kunvene trakti la problemojn ekzistantajn en la ambaŭflankaj rilatoj kaj antaŭenpuŝi la rilatojn inter Ĉinio kaj Vjetnamio al pli granda progreso en la nova situacio.

 

    Nguyen Thien Nhan diris, ke la amikeco kun Ĉinio estas ĉiam prioritata oriento de la ekstera politiko de la vjetnamaj partio kaj registaro. En la lastaj jaroj, la rilatoj inter la du landoj kaj la kunlaboroj inter la Vjetnama Patruja Fronto kaj Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco akiris riĉajn fruktojn. La Vjetnama Patruja Fronto volas pluapaŝe pliigi la interŝanĝojn kaj kunlaborojn kun la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, reciproke lerni unu de la alia kaj akceli senĉesan supreniradon de la rilatoj inter la du partioj kaj la du landoj.

 

    Post la interparolo Yu Zhengsheng kaj Nguyen Thien Nhan kune alestis en la subskriba ceremonio por la "Memorando de la kunlabora projekto de la Centraj Komitatoj de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj Vjetnama Patruja Fronto de 2014 ĝis 2019".

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments