El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Libroservo de UEA en 2013: "Poŝamiko" venkis, evoluo zorgigas

| 2014-02-24
Bookmark and Share

    La lingvoekzercilo Poŝamiko de B. Allée kaj K. Kováts gajnis jam por la kvara sinsekva fojo la unuan lokon en la listo de la plej furore venditaj varoj ĉe la Libroservo de UEA en 2013. La vendita nombro (178) tamen estas multe sub tiu en 2012 (326) sed pli ol duoblo de tiu de la antaŭa multjara ĉampiono, Vojaĝo en Esperanto-lando. La libro de Boris Kolker leviĝis el la sepa loko en 2012 al la dua en 2013, kvankam de ĝi vendiĝis 10 ekzempleroj malpli ol en la antaŭa jaro.

 

    La sperto de Poŝamiko kaj Vojaĝo en Esperanto-lando spegulas la ĝeneralan malkreskon de la vendoj en 2013, kiu fariĝis malbona jaro por la Libroservo. Ĉiuj vendoj sumiĝis je EUR 77 142, dum en 2012 temis pri EUR 87 377. Ankaŭ en 2012 temis pri malkresko (-12,8%); eta konsolo estas, ke pasintjare la falo estis iom malpli granda (-11,7%).

 

    La malkresko de la vendoj estas zorgiga. Antaŭe la fluktuoj de la vendosumoj grave dependis de la grandeco de la kongresa libroservo. La malkresko en 2012 egalis preskaŭ precize al la diferenco de la vendoj en Kopenhago kaj la multe malpli granda UK en Hanojo. Pensige estas, ke en Rejkjaviko la libroservo vendis iom malpli ol en Hanojo (resp. EUR 14 776 kaj EUR 15 154) malgraŭ tio, ke la kongresanoj de la Hanoja UK estis malpli multnombraj kaj averaĝe malpli aĉetpovaj. Unu kialo de la ĝenerala falo en 2013 estas manko de furoraj novaj titoloj kiel iam PIV, Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Vojaĝo en Esperanto-lando kaj La arto labori kune. Ĉar la Esperanta merkato ŝajnas esti ade ŝrumpanta, eldonistoj malpli emas investi en grandaj eldonprojektoj, kiuj verŝajne ne repagus sin per la vendoj. Ne malgrava estas ankaŭ la influo de la daŭra falo de la abonantaro de tiu ĉi revuo, kies rubriko Laste aperis ĉiam estis la ĉefa reklamtabulo de Esperanto-eldonaĵoj. Eble en alia okazo ni ankoraŭ revenos pli detale al la demando, ĉu la Esperanta libromerkato ĝenerale kaj la Libroservo de UEA aparte havas estontecon.

 

    La unua listo ĉi-sube montras la tutan vendonombron de la menciitaj titoloj. Ĝin ĉefe influas aliaj libroservoj, kiuj mendas samtempe pli ol unu ekzempleron de sama titolo por poste pluvendi al siaj klientoj, ofte en la daŭro de pluraj jaroj. La listo de unuopaj vendoj konsideras nur la vendojn al klientoj, kiuj rekte mendis aŭ aĉetis surloke ĉe UEA.

 

    Vendoj entute

 

    ekz.

 

    178 Poŝamiko (B. Allée & K. Kováts), EUR 5,10

 

    80 Vojaĝo en Esperanto-lando (B. Kolker)*, EUR 18,00

 

    79 Mil unuaj vortoj en Esperanto (H. Amery & S. Cartwright, EUR 10,80

 

    75 Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj Goscinny & Uderzo), EUR 12,00

 

    73 Asteriks kaj Kleopatra (Goscinny & Uderzo), EUR 12,00

 

    63 Internacia Kongresa Universitato 2013 (Red. A. Wandel & R. McCoy)*, EUR 15,00

 

    56 Imperiaj ambicioj (N. Chomsky & D. Barsamian), EUR 12,00

 

    51 Dictionnaire de poche / Poŝvortaro (Red. A. Andrieu), EUR 4,80

 

    47 Gerda malaperis! (C. Piron), EUR 6,60

 

    45 Esperanto Mini-Grammar, EUR 2,70

 

    44 Esperanto de nivelo al nivelo (Red./trad. M. Kovács), EUR 10,50

 

    44 Beletra Almanako 17, EUR 9,90

 

    43 Beletra Almanako 16, EUR 9,90

 

    43 Esperanto via de directe methode (S. Marček), EUR 9,00

 

    39 Detala gramatiko de Esperanto (B. Wennergren), EUR 12,00

 

    39 Pasporta Servo (listo de gastigantoj)*, EUR 9,00

 

    39 Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo (T. Sekelj)*, EUR 4,80

 

    38 Beletra Almanako 18, EUR 9,90

 

    36 Baza Esperanta radikaro (W.F. Pilger)*, EUR 7,50

 

    36 Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA*, EUR 4,50

 

    36 Discover Esperanto (E@I), EUR 1,20

 

    Vendoj unuopaj

 

    ekz.

 

    40 Beletra Almanako 16, EUR 9,90

 

    38 Beletra Almanako 17, EUR 9,90

 

    35 Beletra Almanako 18, EUR 9,90

 

    22 Vojaĝo en Esperanto-lando (Boris Kolker)*, EUR 18,00

 

    20 Asteriks kaj Kleopatra (Goscinny & Uderzo), EUR 12,00

 

    19 La aventuroj de Ŝerloko Holmso (A. Conan Doyle), EUR 19,80

 

    19 Imperiaj ambicioj(N. Chomsky & D. Barsamian), EUR 12,00

 

    18 Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj (Goscinny & Uderzo), EUR 12,00

 

    17 Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo (Tibor Sekelj)*, EUR 4,80

 

    16 Belarta rikolto 2013 (Red. teamo), EUR 9,00

 

    14 La legisto (B. Schlink), EUR 12,00

 

    13 Plena ilustrita vortaro de Esperanto (2005), EUR 66,90

 

    13 Kroze-proze (S. Johansson), EUR 18,90

 

    13 Pri maljunuloj, la aĵoj, kiuj pasas (L. Couperus), EUR 18,90

 

    13 Steloj de Eger (G. Gárdonyi), EUR 10,50

 

    13 Poŝamiko B. Allée & K. Kováts), EUR 5,10

 

    12 Esperanto kaj aliaj lingvoj– kontrastlingvistikaj kaj socilingvistikaj aspektoj (Red. Detlev Blanke)*, EUR 16,50

 

    12 La eta princo (A. de Saint-Exupéry), EUR 14,10

 

    12 Esperanto de nivelo al nivelo (Red./trad. M. Kovács), EUR 10,50

 

    12 Leksikologio, frazeologio, historio, semantiko kaj terminologio: du kontinentoj renkontiĝas en Hanojo (Red. Ch. Kiselman & M. Maradan)*, EUR 10,50

 

     12 Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj Petr Chrdle), EUR 10,20

 

    * Eldonaĵoj de UEA/TEJO.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments