El Popola Ĉinio>Pietro Fiocchi>

Italoj en Pekino zorgas pri la 81a Itala Kongreso de Esperanto

| 2014-02-24
Bookmark and Share

de Pietro Fiocchi

 


La flugfolio de la 81a Itala Kongreso de Esperanto:
Esperanto kaj novaj teknologioj
 

 

    Vivante en Pekino, kiun mi jam amas pro ĝiaj antikvaj belaj parkoj, teejoj kaj bunta homaro, mi senĉese sopiras al Italio, lando iom provinca tamen por mi la plej fascina en la mondo.

 

    Eĉ se jam de longe mi loĝas eksterlande, mi ĉiam klopodas tute vivi mian italecon, ankaŭ enriĉigante ĝin per aliaj kulturoj kaj tradicioj. Ofte mi konatiĝas kun ĉinoj, kiuj aparte interesiĝas pri Italio, kiuj deziras lerni la italan. Tiom da entuziasmo mi renkontis ĉe la ĉinoj pri mia lando, ke mi ne ekskludas fariĝi instruisto de italaj lingvo kaj kulturo por ĉinoj aŭ ĝenerale azianoj. Foje mi havas la impreson, ke nuntempe estas pli facile kaj dezirinde esti italo eksterlande ol hejme.

 

    Hodiaŭ la bela lando havas profundajn malfacilaĵojn, tamen ĝia unikeco pretervivas kaj la plurfaceta potencialo de ĝia homaro pacience atendas pli taŭgajn tempojn por plene flori. Grave estus konscii pri tio kaj ne tro malesperi.

 

    Venontsomere okazos en norda Italio la 81a Itala Kongreso de Esperanto, kies temo estas "Esperanto kaj novaj teknologioj". Tio por mi nepre estas kialo por klopodi reiri hejmen kaj partopreni indan eventon. La fama turista vilaĝo Fai della Paganella, proksime al urbo Trento, gastigos la Kongreson, kiu okazos de la 23a ĝis la 30a de Aŭgusto.

 

    La Esperanto-Kongreso estos eble efika ankaŭ por diskonigi surloke malsamajn interesajn aspektojn de Italio al scivolemaj samideanoj el aliaj mondaj regionoj, en malstreĉita etoso. Samtempe kiel kutime ĉiuj povos ĝui alilandajn, forajn kaj proksimajn kulturojn.

 


Dum ĉina vespermanĝo Gabriele Corsetti diskutas kun mi pri la venonta Kongreso kaj la metodoj por ĝin trafe reklami. 

 

    Pasintsemajne ital-brita esperantisto Gabriele Corsetti, kiu jam kelkajn jarojn vivas en Pekino, invitis min vespermanĝi ĉe li. Li donis al mi faldfoliojn pri la venonta Itala Kongreso por iom helpi reklami ĝin tra la vigla ĉina esperantistaro kaj ni diskutis kiamaniere sukcese konvinki niajn ĉinajn geamikojn por programi someran vojaĝon al Italio kaj partopreni la kongreson. Pluraj povus esti la kialoj por eventuale decidi kuri al Fai della Paganella, unue la rava pejzaĝo, la prelegoj, kiuj tie okazos, malnovaj kaj novaj geamikoj, tamen la distanco, la kostoj de la irrevena flugo kaj similaj bedaŭrinde malhelpos.

 

    Mi rimarkis pli kaj pli ĉe kelkaj junaj ĉinoj sinceran daŭran intereson por Esperanto, kiun la ĉina registaro konkrete subtenas kiel eble plej multe. Precipe por tiuj estus grave partopreni la Italan Kongreson, por konscii en internacia liberala etoso pri la socia forto de nia lingvo kaj certe por amuziĝi. Tiele ili eble daŭre studos kaj transdonos entuziasmon pri lingvo kaj Movado.

 

    Kiu finance subtenos ilian vojaĝon? Ĉu estas noblaj volontuloj?

 

    Por pli da informoj, bonvolu vidi http://kongreso.esperanto.it aŭ skribi al kongreso@esperanto.it

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments