El Popola Ĉinio>头条新闻>

Finiĝis la unuafoja helpo de la Ĉina Ruĝa Kruco al la birma

| 2014-02-25
Bookmark and Share


Dum la transdonado de la dokumentoj pri helpaj materialoj inter Ĉinio kaj Birmo.  

 


5 mil skatoloj donacotaj al malriĉaj familioj vivantaj en la regiono Kachin  

 

    La 22-an de februaro la Ĉina Ruĝa Kruco oficiale subskribis koncernajn dokumentojn pri la transdono de helpaj materialoj al la Birma Ruĝa Kruco en la regiono Kachin de Birmo. Samtempe la organizo surloke donis 5 mil skatolojn da materialoj. Tiel la Ĉina Ruĝa Kruco flue finis sian unuafojan material-helpan laboron en la regiono Kachin de Birmo.

 

    Laŭ la peto de la Birma Ruĝa Kruco, la Ĉina Ruĝa Kruco kolektis rizon, manĝeblan oleon, salon, sukeron, lan-kovrilon, koton-kovrilon kaj aliajn materialojn, kaj ilin transportis al Birmo en la lastaj tagoj. La materialoj en la nomo "pofamilia help-skatolo de la Ĉina Ruĝa Kruco" je 10 miloj da pakoj estos donitaj de la birma flanko al 10 mil malfacilaj kaj senhejmaj familioj vivantaj en Kachin.

 

    La ĝenerala sekretario de la Birma Ruĝa Kruco diris, ke la ĉi-foja donaco de la Ĉina Ruĝa Kruco efike solvos malfacilojn de malriĉaj popolanoj en la norda Birmo. Birmo laŭ eble plej rapide disdonos la skatolojn al bezonaj familioj kaj esperas pluapaŝe pliigi la interŝanĝadon kaj kunlaboradon de la ruĝaj krucoj de la du landoj per la ĉi-foja helpo.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments