El Popola Ĉinio>头条新闻>

Grandaj pandoj de Ĉinio atingis Belgion

| 2014-02-25
Bookmark and Share


Belga ĉefministro salutas la grandajn pandojn en la flughaveno.  

 


Belgoj bonvenigas la grandajn pandojn. 

 

    La 23an de februaro grandaj pandoj Xing Hui kaj Hao Hao atingis Bruselon per kargo-aviadilo. En la flughaveno du fajrestingaj kamionoj kruce ŝprucigis akvon. Tio estas la plej alta etiketo de belgoj por bonvenigi la du grandajn pandojn. Belga ĉefministro Elio Di Rupo persone salutis ilin en la flughaveno. Kelkcent elementlernejanoj kun ĉinlingvaj sloganoj en la manoj laŭte kriis iliajn nomojn.

 

    Je la 15a horo la du grandaj pandoj ekveturis per du kargo-kamionoj al sia nova hejmo -- paradiza zoologia ĝardeno, je 60 kilometroj sudokcidente de Bruselo, sub la eskorto de polic-aŭtoj kaj medicinaj veturiloj. Dek miloj da belgoj laŭvoje salutis la "honorindajn gastojn".

 

    Dank' al la subteno de la Universitato Gento de Belgio, la zoologia ĝardeno establis projekton pri produktado. Ĝi konstruis laŭ la terformo de ilia hejmloko la halon kun areo de 3 mil kvadrataj metroj por la du grandaj pandoj. Krome, ĝi ankaŭ invitis la plej bonajn belgajn kontraŭepidemiajn kuracistojn kaj dentistojn por starigi fleg-grupon kune kun ĉinaj fakuloj. La paro loĝos en la zoologia ĝardeno por 15 jaroj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments