El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Nia libroproduktado en la 2013a jaro

| 2014-02-25
Bookmark and Share

 

 

    Ĉiujare ni resumas la libroproduktadon en Esperantujo, daŭrigante la iniciaton de Hungara Vivo. La statistika bazo estas la rubriko Laste Aperis en la revuo Esperanto, kiu listigas la librojn, kiujn la Libroservo de UEA ekvendis en la aktuala jaro, sendepende de la eldonjaro. Tia statistiko ne estas centprocente fidinda, ĉar ne ĉiujn librojn ricevas kaj vendas la Roterdama libroservo; krome, Laste aperis registras ankaŭ "malnovajn novaĵojn". Sed ĝi donas bonan imagon pri la libroeldonado en Esperantujo, precipe la resumaj tabeloj.

 

    Ĉi-jare la resumo estas iom malpli ampleksa. Ni vidu, kiom da libroj kaj paĝoj oni eldonis, kion oni eldonis laŭĝenre, kaj kiuj eldonis ĉi tiujn librojn en la pasinta jaro kaj dum la 23-jara historio de nia kalkulado.

 

    La pasinta jaro similas al la kelkaj lastaj jaroj. Aperis (legu nun kaj poste: "aperis en la rubriko Laste aperis") 178 libroj iomete pli ampleksaj (142 paĝoj) ol kutime (132 paĝoj). Inter ili estas 145 veraj libroj pli ol 48-paĝaj kaj 33 broŝuroj – pasint-jare estis 120 libroj kaj same 33 broŝuroj.

 

    La tema distribuo estas sufiĉe kutima -- plej multas traduka beletro. Abundas libroj kaj broŝuroj prilingvaj kaj priesperantaj ĝenerale. Tre malmultas libroj teknikaj kaj sciencaj.

 

  1991–2010.
Sume aŭ averaĝe
 2010 20112012 2013 1991–2012.
Sume aŭ averaĝe 
 Nombro de libroj en/pri Esperanto 4020204 172  153178 4523 
Suma paĝonombro de ĉiuj libroj 527.892 28.232 19.775 23.144 25.344 596.155 
Nombro de la eldonintoj  103894  78

78

 921116 
Averaĝa paĝonombro de unu libro 131,1 138  115151 142 132 
Averaĝa prezo de unu libro (EUR) 9.7 12.36 10,28  11,31 11,299,86 
Lernolibroj, vortaroj, informiloj pri Eo 603 32  18 1723 661 
 Originala beletro472  20 13 1928  532
Traduka beletro 819 50 26 41 41 927 
Planlingvistiko kaj esperantologio 440  1637 20 18 515 
Esperanto (historio, kulturo, movado) 540  3826  2025 611 
Politiko, historio, filozofio 394 29 33 22 22 471 
Scienco kaj tekniko, fakaj terminaroj  275  7 4 290
Religio198  6 221
Aliaj temoj 279  295

 

    Vidinde la respondojn al "Kiom?" kaj al "Kion?", ni vidu la respondon al "Kiuj?". Pasintjare donacis al ni librojn 92 eldonintoj, el kiuj 29 estas novaj. Jam la kvinan jaron sinsekve la plej produktema inter la Esperanto-eldonistoj estas Vilhelmo Lutermano, kies MAS en la franca vilaĝo Embres-et-Caltelmaure produktis 13 librojn. Sed paĝonombre ĝin superis – interalie, danke al la Beletraj Almanakoj – la nov-jorka Mondial.

 

2013.  Libroj   2013. Paĝoj 
MAS (Francio) 13  Mondial 2699 
 Mondial (Usono)12  MAS 2090 
Iltis (Germanio)  KAVA-PECH 1414 
 La Blanchetiére (Francio) 8 Fonto  1106
Fonto (Brazilo)  6 La Blanchetiére  767
KAVA-PECH (Ĉeĥio)  6 Inst. für Kybernetik (Germanio)  728
Impeto (Ruslando)   JEI 682
 JEI (Japanio) Panevėžio spaustuvė 644 
Panevėžio spaustuvė (Litovio)  4 Sezonoj (Ruslando) 592 
S. Marček (Slovakio) k. a.  Verda Kukolo (Ruslando) 575 

 

    Tamen en la supro de la resumaj tabeloj por 23 jaroj la unuajn tri lokojn okupas eldonejoj, kiuj ne elstaris en 2013: UEA eldonis pasint-jare nur 3 librojn, FEL 2 librojn, kaj Libro-Mondo ŝajnas velkinta.

 

1991-2013.   Libroj  1991-2013.  Paĝoj
UEA (Nederlando) 153   FEL21335 
Libro-Mondo (Pollando) 133  UEA 18429 
 FEL (Belgio)116   Libro-Mondo17477 

Impeto

 103  Fonto  16507
Fonto  99 Impeto 16334 
Iltis  92 Mondial  16028
MAS 90  KAVA-PECH 14350 
Sezonoj 85  Sezonoj  13834
KAVA-PECH 82   MAS13459 
Mondial 76  Arĥivaro E.Privat (Svislando) 12553 

 

    Dum kelkaj lastaj jaroj Francio ĉiam estas plej supre en la landolisto.

 

2013.  Libroj  2013.  Paĝoj
 Francio31  Francio  3741
Germanio  16  Usono  3055
Usono 15  Brazilo  2074
Brazilo 13  Germanio 2057 
Ĉeĥio 11  Ĉeĥio  1987
Japanio 10  Japanio 1626 
Ruslando  Ruslando 1553 
Nederlando  Italio 1132 
Kroatio  Pollando 863 
Pollando  Nederlando 809 

 

    La resumaj tabeloj restis preskaŭ senŝanĝaj, kaj ili respegulas la realan staton de la Esperanto-eldonado dum la lastaj 23 jaroj. Plej altas en la resuma landlisto Francio kaj Germanio, kiuj, interalie, estas la du landoj kun plej multaj individuaj membroj de UEA.

 

1991-2013. Libroj   1991-2013.  Paĝoj
Francio 528   Francio57665 
  Germanio421  Germanio 50303 
Pollando  329 Japanio 41700 
Nederlando 306  Ruslando 40872 
 Ruslando276  Pollando 37556 
Brazilo 235  Brazilo 35030 
Japanio 235  Nederlando 34351 
Usono 218   Usono27202 
Italio 176  Italio 25940 
 Belgio153  Belgio 25748 

 

    Kompreneble, mi statistikis ankaŭ la traduklingvojn, sed mankas la loko por aperigi la preskaŭ senŝanĝajn tabelojn.

 

Aleksander Korĵenkov

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/02/libroj2013/)

Redaktoro: Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments