El Popola Ĉinio>头条新闻>

La franca eksterafera ministro ricevis profesorecon de ĉina universitato

| 2014-02-26
Bookmark and Share


Faras prelegon Laurent Fabius, ministro pri eksteraj aferoj de Francio. 

 

    La 24-an de februaro Laurent Fabius, ministro pri eksteraj aferoj de Francio, vizitis la Universitaton Nankai en Tianjin, Ĉinio, kaj tie ricevis sian ĉef-profesorecon pri internaciaj rilatoj kaj tutmonda regado super la menciita altlernejo. En la jaro 2009 kaj en la jaro 2011 li dufoje vizitis tiun ĉi universitaton. En la bonveniga ceremonio, li faris prelegon kun la titolo Tutmonda Regado en la 21-a Jarcento.

 

    Laurent Fabius diris, ke ĉijare estas la 50-jara datreveno de la establo de la diplomatiaj rilatoj inter Francio kaj Ĉinio. Francio estas la unua granda eŭropa lando kiu starigis la supre menciitajn rilatojn kun Ĉinio, kaj tiaj rilatoj estas pioniraj. Sekvante la senĉesan disvolvon de la ambaŭflankaj rilatoj kaj la tag-post-tage graviĝan internacian rolon de Ĉinio, la du landoj starigis tutmondajn strategiajn rilatojn inter unu kaj la alia en la jaro 1997 kaj ekokazigis kunlaboron en la kampoj de politiko, ekonomio, scienco, kulturo kaj tutlanda afero. La strategiaj rilatoj inter Francio kaj Ĉinio povas esti la modelo de la tutmonda regado.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments