El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis Monda Kongreso de Movebla Komunikado

| 2014-02-26
Bookmark and Share


Prezentado

 

    La 24an de februaro en Barcelono de Hispanio inaŭguriĝis la ĉi-jara Monda Kongreso de Movebla Komunikado. En la sekvaj kvar tagoj pli ol 1 700 kompanioj, inkluzive de preskaŭ cent ĉinaj, prezentos novajn produkton kaj teknikon.

 

    Kun la temo "krei estontecon" la kongreso ne nur prezentas la plej gravajn novigon, progreson kaj planon en la kampo de movebla komunikado, sed ankaŭ dediĉas sin al la esplorado de influo kaj antaŭenigo de la movebl-komunika tekniko al la vertikala industrio. La kongreso unuafoje okazigas la ekspozicion "movebl-komunikado akcelas industrion" por kontentigi la kreskantan intereson de medicino kaj sanservo, turismado, merkatado, reklamado kaj aliaj vertikalaj sektoroj pri movebla komunikado kaj kune "krei la estontecon".

 

    En la jaro 1995 la Unua Monda Kongreso de Movebla Komunikado okazis en Madrido, Hispanio, kaj poste ĝi translokiĝis al Cannes, Francio. Post kelkfoja translokiĝo la kongreso finfine estis fiksita en la urbo Barcelono en februaro 2006. Pro la grandiĝanta skalo la kongreso fariĝis la ejo por montri la plej novan teknikon de la monda movebla komunikado.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments