El Popola Ĉinio>头条新闻>

Antaŭmendeblas la enirbiletoj por la inaŭgura kaj ferma ceremonioj de la Nankinaj Junularaj Olimpikoj

| 2014-02-26
Bookmark and Share


La oficiala reto de la Nankinaj Junularaj Olimpikoj www.nanjing2014.org.

 

    La 24-an de februaro, la Organiza Komitato de la Nankinaj Junularaj Olimpikoj deklaris, ke oni povas antaŭmendi enirbiletojn por la inaŭgura ceremonio de la Nankinaj Junularaj Olimpikoj kaj ĝia ferma ceremonio sur la reto www.nanjing2014.org.Kiam la 30 mil biletoj ĉiuj estos venditaj, oni tiros loton por pli multaj biletoj.

 

    Valoras de 600 juanoj ĝis 3 200 juanoj la inaŭgura bileto, tiu de la ferma ceremonio -- de 500 juanoj ĝis 2 800 juanoj. Ĉiuj 10 mil biletoj estos vendeblaj en tri periodoj de nun ĝis la antaŭa tago de la inaŭguro. Ĉiuj homoj povas respektive aĉeti nur unu bileton por ambaŭ ceremonioj per sia identiga karto.

 

    La Junularaj Olimpikoj estis lanĉitaj de Jacques Rogge, eksa prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato kun la celo grandigi la influon de la spirito de la Olimpikoj al la junuloj. La aĝo de sportistoj, kiuj partoprenas en la Internaciaj Junularaj Olimpikoj, estas inter 15 kaj 18 jaroj. En la jaro 2010 Nankino gajnis la rajton por gastigi la 2-ajn Somerajn Junularajn Olimpikojn, kiuj okazos de la 16-a ĝis la 28-a de aŭgusto en Nankino, ĉefurbo de la provinco Jiangsu en sudorienta Ĉinio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments