Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Li Daokui: tri kreskaj punktoj de la ĉina ekonomio en la venontaj 10 jaroj

| 2014-02-26
Bookmark and Share

 
Li Daokui (foto de Zhao Xi)

 

    Komence de marto okazos en Pekino la 2-a Sesio de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj tiu de la 12-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK). Nuntempe la ekonomia disvolviĝo de Ĉinio, nova energio, agrikulturo, informa industrio, media protektado ankoraŭ estas fokusaj temoj multe atentataj de ĉinaj popolamasoj.

 

    Li Daokui, membro de ĈPPIK kaj direktoro de la Centro por Ĉinio en la Monda Ekonomio, Tsinghua-Universitato, faris sisteman analizon pri la kreskaj punktoj de la ĉina ekonomio en la venontaj 10 jaroj en la Akademia Seminario pri Liber-komerca Zono kaj la Nova Periodo de la Pordomalfermo de Ĉinio okazigita de la centro en la 7-a de decembro 2013. Li diris en sia prelego, ke la 3-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kiu okazis de la 9-a ĝis la 12-a de novembro 2013 en Pekino, estas turnopunkto de la ekonomia sistemo de Ĉinio.

 

    Konkrete dirante, post la 3-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de KPĈ, la ekonomia sistemo de Ĉinio evoluos pli evidente al la moderna merkato-ekonomia sistemo. La moderna ekonomia merkato bezonas tre bonan sistemon kiel apogilo. Kiel starigi la modernan merkatan ekonomion kaj per kiuj sistemoj oni starigos ĝin, jen la problemo, kiu embarasas la ĉinan ekonomion. Krom tio en la kondiĉoj de la moderna merkata ekonomio ekzistas alia komplikeco: iuj homoj malvenkos en intensaj merkataj konkuroj, kvankam ili ne estas mallaboremaj. Tiuj homoj bezonas subtenon, kompaton kaj komprenon. Tial la moderna merkato-ekonomia sistemo bezonas subtenon de bonstatiga sistemo, kiu estas necesa por starigi merkatan ekonomion. La 3-a plena sesio montris, ke oni devas "ludi la decidigan rolon de merkato" kaj samtempe "pli bone ludi la funkcion de la registaro en administrado".

 

    Li donis la ekzemplon: la lerteca prezentado de sportistoj en konkursejoj kaj konkuro inter ili estas ĉefaj elementoj, kiuj decidis ĉu la konkurso estas ekscita aŭ ne. Samtempe se mankas al la konkurso bona juĝisto por fari justan juĝadon, la konkurso ankaŭ ne povas allogi rigardojn de spektantoj. La registaro estas kiel juĝisto. Ĝi devas travideble, publike kaj efike juĝi la merkatajn konkurojn, konservi la bazan kadron de la merkataj konkuroj. Krom tio la registaro devas ankaŭ liveri la plej fundamentan sekurecon de la socio kaj la plej fundamentajn leĝajn ĉirkaŭaĵojn.

 

    Post la 3-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de KPĈ la reformado de Ĉinio estas vere detalita kaj plenumita. Dum la venontaj 2-3 jaroj la kreska rapideco de la ĉina ekonomio iom malrapidiĝos al ĉirkaŭ 7%. La centra registaro plifortigos regadon al agadoj de lokaj registaroj, limigon al iliaj rekvizicio de terpecoj, reordigon al la banka sistemo kaj tiun al la financa sistemo, kaj likvidon al lokaj ŝuldoj. Nur tiel la merkata ekonomio de Ĉinio povos plimoderniĝi.

 

    Kiel oni moderigos malbonojn kaŭzitajn de la tro rapida malaltiĝo de la kreska rapideco? Pri tio Li Daokui proponas, ke oni devas konvene grandigi dificiton de la centra financo, emision de la centraj obligacioj kaj antaŭenpuŝi investon por publika konsumado per la enspezoj de emisio de obligacioj. La investo por la publika konsumado enhavas konstruadon de bazaj instalaĵoj en urboj, regadon de atmosfera polucio, subvencion al entreprenoj, kiuj estis fermitaj pro troa uzado de brulaĵoj, subvencion por enkonduki novajn produktajn kapitalojn kun malmulta polucio, malalta ellaso kaj malalta fuelo-konsumado.

 

    Dum la mallonga periodo la kreska punkto de la ekonomio venos el investo por la publika konsumado, ekz. por atmosfera superregado, starigo de natur-gasaj elektrejoj kaj fermo de fabrikoj, kiuj produktas elektron per bruligo de karbo. Ia-grade la registaro devas pagi por tio.

 

    Konsiderante el la meza periodo, la dua kreska punkto estas renovigo de produktaj kapitaloj. Nuntempe granda nombro da produktaj kapitaloj devas esti eliminitaj, kaj oni devas aĉeti la novajn. La investo por novaj produktaj kapitaloj ankaŭ alportos ondadon de la ekonomio.

 

    La tria kreska punkto de ekonomio venos el konsumado de la loĝantaro. Ĝi evidentiĝos post 3-4 jaroj. Nun la proporcio de la konsumado de la loĝantaro kaj enlanda produkto-valoro altiĝis de 35% al 42%, almenaŭ je 0.7% jare. El tio oni povas vidi grandan ŝanĝiĝon de la laborforta merkato: manko de laborfortoj kaŭzis altigon de enspezoj de laboristoj, precipe tiuj de kamparano-laboristoj. La altigo de enspezoj nature akcelos la konsumadon. Por kamparano-laboristoj tiu procezo estos ankaŭ procezo de la urbanizo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments