El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio – milionulino laboras kiel balaisto por instrui filojn pri la senco de laboro

| 2014-02-27
Bookmark and Share

    La ĉina kvindektrijara Youzhen Yu havas 17 apartamentojn kaj aliajn nemoveblaĵojn: la lupagoj kaj la nemoveblaĵaj aĉetoj kaj vendoj permesis al ŝi amasigi (mal)grandan riĉaĵon.

 

    La vivo de s-ino Yu estas tia de multaj ĉinoj kiuj riĉiĝis post la liberaligo en la lando: dum la okdekaj jaroj ŝi investis en konstruado de iuj kunposedaĵoj kiujn poste ŝi parte luis kaj parte vendis.

 

    Malgraŭ tio, s-ino Yu laboras kiel stratbalaisto en sia urbo de Wuhan, en centra Ĉinio, purigante la stratojn kaj malplenigante malpuraĵ-korbojn, por salajro de 150 eŭroj monate.

 

    La kialo de tiu dua laboro ne estas ĉar ŝiaj aferoj ie malbonus kaj eĉ ne la serĉado de hobio, male. La elekto balaisti devenas de eduka afero: Yu volas montri al siaj filoj, kreskitaj komforte kaj bonfarte, ke la laboro necesas laciĝon kaj penon, por eduki ilin suprenfaldi siajn manikojn kaj eviti esti forportitaj de la supraĵeco kaj de la ideo ke ĉio estas laǔdeva (kiel ofte okazas al "riĉuloj de la dua generacio")

 

    La ideo ŝajnas funkcianta, kaj ambaŭ la idoj de la virino trovis por si laboron, post la vidado la patrina ekzemplo.

 

(el Gooddayworld.com)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments