El Popola Ĉinio>Esperantujo>Kalejdoskopo>

Nia trezoro: Georgi Dimitrov

| 2014-02-27
Bookmark and Share

 

    La nomo de Georgi Dimitrov estas bone konata ne nur en Bulgario, sed en multaj eŭropaj landoj. Li estis unu el la bulgaraj politikistoj, kiuj post la Dua Mondmilito ludis gravan rolon en la politiko de la lando.

 

    Georgi Dimitrov naskiĝis la 18an de junio 1882 en vilaĝo Kovaĉevci, proksime al Sofio. Kiam li estis kvarjara, liaj gepatroj translokiĝis en Sofio. Lia familio estis tre malriĉa, kaj Dimitrov devis frue eklabori. Jam dekdujara li komencis labori en presejo. En 1902 Dimitrov iĝis membro de la socialdemokratia partio kaj komencis tre aktivan politikan kaj socian agadon. En 1909 Dimitrov estis elektita membro de la Centra Komitato de la partio.

 

    En 1913 oni elektis lin deputito. En 1923 li estis gvidanto de ribelo, konata en la bulgara historio kiel la Septembra Ribelo. En tiu ĉi ribelo partoprenis laboristoj kaj vilaĝanoj, kies ĉefa celo estis establo de komunista reĝimo en Bulgario. La ribelo ne sukcesis, kaj Dimitrov fuĝis en Jugoslavion. De Jugoslavio li iris al Aŭstrio kaj dum kelkaj jaroj loĝis en Aŭstrio, Svislando kaj Germanio. En 1933 en Berlino estis bruligita la germana parlamentejo. Dimitrov kaj du bulgaraj komunistoj estis arestitaj kaj akuzitaj pro la bruligo. Post la proceso Dimitrov iĝis sovetia civitano kaj ekloĝis en Moskvo. En 1935 li estis elektita estro de la Komunista Internacio.

 

    Post la Dua Mondmilito Georgi Dimitrov revenis en Bulgarion. En 1946 li iĝis ĉefministro-prezidanto de Bulgario kaj en 1949 ĝenerala sekretario de CK de la Bulgara Komunista Partio. En 1949 li malsaniĝis kaj la 2an de julio 1949 li forpasis en sanatorio Barviĥa, apud Moskvo.

 

    Georgi Dimitrov estis bone informita pri Esperanto kaj Esperanto-movado. Kiam li estis redaktoro de la sindikata ĵurnalo Rabotniĉeski vestnik (Laborista gazeto) li ofte aperigis informojn pri la laborista Esperanto-movado en Bulgario.

 

    Antaŭ la Dua Mondmilito kaj dum la milito en Bulgario estis tre forta laborista Esperanto-movado. Multaj bulgaraj komunistoj estis aktivaj esperantistoj. Unu el ili estis Asen Grigorov, Esperanto-poeto, ĵurnalisto, redaktoro de Esperanto-ĵurnaloj kaj aŭtoro de Esperantaj lernolibroj kaj vortaroj. Dum unu jaro tuj post la militfino, Asen Grigorov estis sekretario de Georgi Dimitrov kaj uzis la eblecon por konversacii kun Dimitrov pri Esperanto.

 

    Evidentiĝis, ke Dimitrov konis la agadon de bulgaraj esperantistoj antaŭ la milito. Li certe bone sciis la rilaton de Stalin al Esperanto, tamen Dimitrov diris al Asen Grigorov, ke oni devas daŭrigi la agadon kaj antaŭ ĉio eldoni en Esperanto broŝuron pri nova demokratia Bulgario, pri ĝia esenco, pri ĝiaj sukcesoj sur la kampo de la rekonstruado ekonomia, sociala, politika kaj kultura. Tiuj ĉi vortoj (vidu la citaĵon paĝosube) montras, ke Dimitrov komprenis, ke Esperanto povas esti tre taŭga ponto de bulgara lando al aliaj landoj kaj montras, ke li estis sufiĉe kuraĝa kaj neglektis la negativan rilaton de Stalin al Esperanto.

 

    Por Georgi Dimitrov estis tre agrable, ke tiutempe belga ĵurnalo aperigis grandan artikolon pri li, verkitan surbaze de letero de bulgara esperantisto, tiam studento, Kunĉo Valev, kiun leteron li sendis al sia belga korespondanto esperantisto, same studento.

 

    Post la milito en Bulgario ne sufiĉis papero por la presado de ĵurnaloj kaj gazetoj kaj kelkfoje Dimitrov helpis, ke la Esperanto-eldonaĵoj en Bulgario havu paperon, kiu estis ege grava por disvastigo de Esperanto. (Entute, Grigorov rakontis pri kvar epizodoj, en kiuj li havis kun Dimitrov interparolojn pri Esperanto, laste kun lia nova sekretario Cvetko Banĉev, ankaŭ esperantisto.)

 

    Danke al pozitiva rilato al Esperanto de Georgi Dimitrov, Esperanto-movado en Bulgario rapide progresis post la Dua Mondmilito.

 

    Georgi Mihalkov

 

    -------------------------------------------

 

    El la rememoroj de Asen Grigorov

 

    Mi havis la feliĉon esti sekretario de Georgi Dimitrov tuj post lia reveno en Bulgario, 1945. Kvankam mia sekretarieco daŭris ne longe (1945–1946), mi konservis pri Dimitrov neforgeseblajn, karajn rememorojn. Tiujn el ili, kiuj rilatas al Esperanto, mi raportos ĉi-sube. Kelkajn tagojn post mia sekretariiĝo, en novembro 1945 mi petis la permeson de G. Dimitrov paroli dum kelkaj minutoj pri Esperanto. Li tuj donis ĝin.

 

    Mi starigis la problemon pri Esperanto sur praktika bazo. Mi ne parolis pri estontaj ebloj de la lingvo, ne teoriumis ĝenerale, ne donis perspektivojn izolitajn de la kuranta momento, sed priskribis la nunan praktikan agadon de la bulgaraj esperantistoj. <...>

 

    Kamarado Dimitrov aŭskultis min atente. Kiam li aŭdis pri la agado, kiun ni per niaj nemultaj fortoj faris, li mem komencis paroli. Li diris:

 

    – Vi devas daŭrigi vian agadon. Antaŭ ĉio vi devas verki kaj eldoni broŝuron pri nova demokratia Bulgario, pri ĝia esenco, pri ĝiaj sukcesoj sur la kampo de rekonstruado ekonomia, sociala, politika kaj kultura. Vi estas neŭtrala organizo, viaj vastaj ligoj kun alilandaj Esperanto-medioj estas valoraj, kaj vi devas ilin bone uzi. Samtempe – li admonis – vi devas esti atentemaj kontraŭ provoj de provoka kaj spiona karaktero.

 

    Mi demandis lin, ĉu mi, estante lia sekretario, rajtas daŭrigi en eksteroficaj horoj la redaktadon de "Internacia Kulturo".

 

    – Jes, vi rajtas, – li diris, substrekante sian konsenton per jesa gesto de la kapo.

 

    <...> Georgi Dimitrov, la gvidanto de la bulgara popolo, la legenda heroo de Leipzig, la fondinto de Popola Respubliko Bulgario, ne estis esperantisto. Sed li amike rilatis al nia afero, al Esperanto kiel unu el la lingvoj, per kiu ni, kiel bonaj patrioroj kaj konsekvencaj internaciistoj, povas servi al nia socialisma patrolando.

 

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/02/dimitrov/)

Redaktoro: Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments