El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio ellaboris memortagon por viktimoj en la Rezistmilito kontraŭ Japanaj Agresantoj kaj la Nankina Masakro

| 2014-02-27
Bookmark and Share


Rememoron faras 74-jara viktimo postvivanta de la Nankina Masakrado.

    La 25-an de februaro, la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio ellaboris, ke la 3-a de septembro estas memortago por la viktimoj dum la Rezistmilito kontraŭ Japanaj Agresantoj kaj la 13-a de decembro -- memortago por tiuj en la Nankina Masakro.

 

    Ĉinio faras oficialan memoron pri la bataloj kontraŭ japanaj agresantoj en la ĉina historio kun la signifo, ke oni konscie memoru la historion, lernu el la historio kaj kreu belan estontecon, por la monda paco kaj komuna progreso.

 

    La ĉina popolo faris neforviŝeblajn kontribuojn al la tutmondaj bataloj kontraŭ faŝismo, kune kun alilandaj popoloj forigis la faŝistajn fortojn, kiuj minacas la pacon de la mondo, antaŭenpuŝis liberigon de diversaj nacioj en la mondo kaj ludis gravan rolon por la paco de la mondo.

 

    Dum la 2-a Mondmilito, kelkaj landoj unuiĝinte organizis aliancon kontraŭ la faŝista agado kaj venkis la faŝistojn finfine. Baldaŭ venos la 70-jariĝo de la venko kaj ĉiuj flankoj de la alianco devas daŭre kunlabori kaj unuiĝi por protekti la mondan pacon kaj antaŭenpuŝi la komunan disvolviĝon.

 

    "Tiu, kiu malfermas okulojn al la historio, neniam vidas la futuron." Tio estas ĉiam freŝa universala maksimo kun granda signifo.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments