Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

Svisa artisto Not Vital en Ĉinio

| 2014-02-27
Bookmark and Share

de ZHANG SHUANG

 


Not prelegis en la Ŝanhaja Forumo pri Publika Arto en la 12-a de aprilo 2013. 

 

    Not Vital naskiĝis en 1948 en la bela svisa urbeto Sent. Kiam li estis juna, li studis arton en Parizo kaj Romo. Li diris, ke li rigardas la tutan terglobon kiel sian atelieron. Tial li havigis al si plurajn atelierojn en Agadez (Niĝero), argentina parto de Patagonio, Unterengadin (Svislando), Pekino (Ĉinio) kaj aliaj lokoj, kaj estas rigardata kiel migranta artisto. Lia kreado vaste etentiĝas al konstruarto, skruptado kaj pentrado.

 

    En la 16-a de novembro 2013 Not okazigis sian duan ekspozicion nomatan Guarda en Galerio Meile en Pekino (Guarda signifas "rigardadon" en la romanĉa). Al tiuj verkoj Not aldonis diversajn ĉinajn elementojn, nome li verkis tiujn skulptaĵon kaj artaĵojn kun originala stilo el marmoro, ŝtalo, karbo kaj similaj materialoj de Ĉinio.

 

    Lia vivo en Pekino

 


En la ateliero de Not  

 

    Not havas atelieron en la fama artista kvartalo Caochang en Pekino. Depost 2008 li loĝas en Ĉinio por iom da tempo ĉiujare. Kutime li unue vojaĝas al Guilin kaj Yunnan por serĉi en la naturo temojn, kaj poste revenas al Pekino por la arta kreado.

 


Ripozejo de la ateliero 

 

    Enirinte en la atelieron mi trovis min staranta en la mistera mondo kun nur blanka kaj nigra koloroj. La ateliero havas altecon de kvar metroj kaj areon de 400 kvadrataj metroj. Sur la tegmento estas kelkdek grupoj da lampoj duonbrilantaj, tio kaj igas la ĉambron malhela kiel vintra vespero post neĝado. Al tiu atmosfero la vizitantoj malfacile alkutimiĝas. Tamen en la ripozejo kontraste regas varma lumo. La ripozejo kun kvar etaĝoj okupas angulon de la ateliero. Tie de la ŝtuparo ĝis la mebloj, konservaĵoj, ĉio ĉi tio estas bonorde aranĝitaj, simplaj kaj modernaj. Not estas artisto, kiu subskribis kontrakton kun la galerio Meile, kaj de lia ateliero al la galerio necesas piedirado nur je kvin minutoj.

 


Portreto de Not 

 

    En la sama vespero Not okazigis festan bankedon por la ekspozicio en sia ateliero, en kiu partoprenis pli ol cent artistoj ĉinaj kaj alilandaj. Tiutage Not sin vestis per ĉinstilaj vestoj kaj ĝoje babilis kun siaj amikoj svisaj, germanaj, francaj, britaj, usonaj, rusaj kaj ĉinaj. Sur la muroj kaj sur la planko estas kelkaj dekoj da portretoj tiam ĝuste pentrataj, kaj ilin kovras ŝtofoj puraj kaj suplaj. Tie estas lignotablo de Qing-dinastio (ĉinlingve Muji), kie oni metas farbojn nigran kaj blankan, kaj diversaj koloraj nuancoj ankoraǔ arometas kaj ne estas sekiĝintaj. Ordinare, Not akceptas siajn amikojn en tiu ĉi ateliero.

 

    Eldiri senton per verkaĵoj

 

    Laǔ la artista tradicio ĉu la orienta ĉu la okcidenta, pejzaĝoj prezentas ne nur la eksteran mondon, sed ankaǔ la spiritan mondon de artisto. Same kiel jenaj enkondukaj vortoj skribitaj por la ĉi-foja ekspozicio: "Utiligante materialojn naturajn kaj nenaturajn, Not konstruis pejzaĝojn plurtavolajn en la kvar eksponaj haloj por ke la vizitantoj tie povu kaj trankviliĝi kaj alfronti la problemojn elmetitajn de la moderna socio."

 


Not en sia eksponejo 

 

    En la plej granda ekspona halo de la galerio la vizitantoj vidas tuj antaǔ si starantajn montetojn el karbo. Tiuj montetoj el karbo estas konstruitaj sur la ŝtala bazo kaj estas nomata Piz Nair, kiu sitas en Engadin-kanjono de Svislando, la hejmloko de Not. Ĝi profunde impresis lin. Ĉinio estas la plej granda lando de karbo-produktado en la mondo kaj karbo por Not signifas diligentecon kaj progreson de industrio -- pro tio li multe fieras pro tiu verko farita el karbo. 

 


Vizitantoj antaǔ la karba monteto de Not 

 


Marmora skulptaĵo de Not 

 

    En la dua ekspona halo estas serio da skultaĵoj el marmoro. Kiam Not unuafoje vidis tiujn blank-nigrajn vejnojn sur marmoroj de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio, li konstatis, ke li povas uzi tiujn belajn ŝtonojn kiel materialon de siaj verkoj. Li tranportis tiujn marmorojn al sia ateliero en Pekino, ilin tranĉis kaj poluris. Li ekamis tiujn ŝtonojn kaj volis per ili montri sian amon al la hejmloko -- Engadin-kanjono, kie ĉiujare dum kelkaj monatoj la montpinto estas kovrita de neĝoglacio. Kaj la vejnoj de tiuj marmoroj estas tiel molaj kaj malvarmaj kaj similas al la neĝkovrita monto de Engadin-kanjono. Li uzis gipsaĵojn kiel soklon de tiuj marmoraĵoj, kaj skulpis ilin en formoj regulaj kaj neregulaj por ke ili kaj tiuj artaĵoj el marmoroj bele kunfandiĝu. Ĉiuj marmoroj havas delikatajn vejnojn surface, la ondaj strekoj donis al la artaĵoj naturdevenan poeziecon kaj formis por la vizitantoj belan pejzaĝon de Ĉinio.

 


Memskulptaĵo de Not 

 

    En la ekspozicio la portreta skulptaĵo de Not mem estas la sola konkreta verko. Ĝi estas rekte metita sur la planko en milda duonlumo. El la vizaĝo de la skulptaĵo, ovforma kaj milda, samtempe sentiĝas malvarmeco ĉe la abstraktaj konturaj trajtoj. La malmola kaj metaleca materialo montras por la vizitantoj ankaǔ lian individuan vivsintenon kaj internan emocion.

 

    Verkaĵo kun fortaj trajtoj ceremonia kaj simbola

 


Ŝtala ŝtuparo 

 

    En la ekspona halo estas ŝtuparo de rustimun-ŝtalo, kiu staras de la planko ĝis la tegmento etendiĝante la tutan eksponejon kaj per tio ĝi fariĝis la plej brila punkto de la ekspozicio kaj donas al la suprenirantoj ceremonian senton. Ĝi harmonie kunfandiĝis kun la alia verko nomata Domo por Rigardi la Sunsubiron kreita de Not en Agadez en 2005 (Tiu verko estis agnoskita kiel unu el la 1 000 plej grandaj konstruaĵoj en la mondo en la 21-a jarcento). Kvankam al la eksponejo mankas vera subiranta suno, en la koro de la vizitantoj la verko vekas pli vastan mensan vojaĝon. 

 


"Lotusa Radiko" el rustimuna ŝtalo 

 

    En la korto de la galerio estas rustimun-ŝtala skulptaĵo de Vital nomata "Lotusaj Radikoj". Fakte en ĉinaj temploj ofte vidiĝas budhismaj statuoj sidantaj sur lotusoj. La lotusa radiko funkcias kiel nutraĵ-liverilo por la panto, kaj pro tio en la budhismo tiuj lotusoj ricevis la signifon de sankta koro kaj pura ideo. Tial en la korto la statuo ŝtale brilas sub la duonhela lunbrilo en frosta nokto, kaj foje refoje kvazaŭ kondukas nin al budhisma ceremonio por Zen-meditado.

 

Redaktoro: Chen Ji

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments