El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio – "ekologia" presado per akvo

| 2014-02-27
Bookmark and Share

    Presi per akvo: ĉi tiu estas la nova malkovro farita de la ĉinoj, kiu permesus ŝparon de mono kaj grandan kontribuon al ekologio...

 

    Grupo de esploristoj ĉe la Jilin-a Universitato, en la ĉina urbo Changchun, disvolvis teknikon, kiu permesus presi uzante akvon anstataŭ inko.

 

    La sciencistoj traktis la paperon per akvo reaganta al koloraĵo kaj eltrovis ke, simple anstataŭante la inkon en inkospruĉa presilo per akvo, oni povis normale presi. La teksto ankaŭ povas esti forviŝita kaj reskribita plurfoje sen perdo de kvalito.

 

    La presado, ĝenerale, kuntrenas konsumon de granda kvanto da papero kaj de inko sufiĉe multekosta, kaj ofte la dokumentoj estas uzataj nur por mallonga periodo, kun grava malŝparo. La metodo raportita en tiu esploro de la teamo de Xiao’an Zhang permesus reutiligi plurfoje la paperon, reduktante forĵetaĵon kaj kostojn.

 

(el Gooddayworld.com)

Redaktoro: Chen Ji

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments