El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Mesaĝo de Irina Bokova por la Tago de la Gepatra Lingvo

| 2014-02-28
Bookmark and Share

    Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2014:

 

    Mesaĝo de s-ino Irina Bokova, Ĝenerala Direktoro de Unesko

 

    De dek kvar jaroj Unesko kaj ĝiaj partneroj festas la Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo. Ĉie en la mondo estas organizataj aktivaĵoj, konferencoj, koncertoj, seminarioj, por prilumi la gravecon de la lingva diverseco kaj multlingvismo.

 

    La protektado kaj la antaŭenigo de la gepatraj lingvoj estas bazaj antaŭkondiĉoj por tutmonda civitaneco kaj vera reciproka interkompreniĝo. La kompreno kaj parolkapablo en pluraj lingvoj kondukas al pli bona kompreno de la riĉeco de kulturaj interagoj en nia mondo. La agnosko de lokaj lingvoj permesas al pli da personoj sin esprimi kaj aktive partopreni en la komuna vivo. Tial Unesko faras ĉion eblan por progresigi la harmonian kunvivadon de la 7000 lingvoj parolataj de la homaro.

 

    En tiu ĉi jaro ni speciale direktas nian atenton al la temo Lokaj lingvoj por tutmonda civitaneco: la scienco en la fokuso, por montri kiom lingvoj ebligas la aliron al scio, ties transdono kaj plureco. Male al onidiroj, la lokaj lingvoj estas perfekte kapablaj transdoni la plej modernajn sciencajn sciojn en matematiko, fiziko, teknologio ktp. Agnoski tiujn lingvojn signifas ankaŭ malfermi la pordon antaŭ granda kvanto da diversaj tradiciaj konoj sciencaj ofte ignorataj, kaj pliriĉigi niajn konojn.

 

    Lokaj lingvoj estas la pli granda parto de la parolataj lingvoj de nia planedo en la kampo de sciencoj. Ili estas ankaŭ la pli minacataj. Ekskludi lingvojn signifas senigi iliajn parolantojn je ilia fundamenta homa rajto pri akiro de sciencaj konoj.

 

    Samtempe, la alproksimiĝo de popoloj en "mondan vilaĝon" eĉ pli necesigas la strebadojn por interkultura kompreno kaj dialogo. En la hodiaŭa mondo la normo estas uzo de minimume tri lingvoj, unu loka, unu pli vaste uzata kaj unu internacia lingvo por komuniki sur niveloj loka kaj tutmonda. Tiu diverseco lingva kaj kultura estas probable nia plej granda ŝanco por la futuro: por kreemo, novigo, inkluziveco. Ni ne malŝparu ĝin.

 

    La Internacia Tago de la Gepatra Lingvo kontribuis jam de pli ol jardeko al la valorigo de la diversaj roloj de lingvoj en la formado de la pensmanieroj en larĝa senco, kaj al la konstruo de monda civitaneco, kie ĉiu havas la rimedojn por kontribui al la vivo kaj al la defioj de la socioj. Mi alvokas ĉiun membroŝtaton de Unesko, la Internacian Organizaĵon de la Francparolantaro, asociitan al ĉi tiu tago en 2014, la aktivulojn de la civila socio, la edukistojn, la kulturajn asociojn kaj la amaskomunikilojn fari sian maksimumon por daŭre subteni lingvan diversecon en la interesoj de paco kaj daŭrigebla evoluo.

 

Tradukis Stefano Keller, Estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments