El Popola Ĉinio>头条新闻>

Juĝado de plej influaj libroj ĉinaj kaj francaj

| 2014-02-28
Bookmark and Share


En la inaŭgura ceremonio 

 

    La 25an de februaro kiel unu el la aktivaĵoj por festi la 50an datrevenon de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio, estis komencita en Pekino la juĝado de "la dek plej influaj francaj libroj en Ĉinio" kaj "la dek plej influaj ĉinaj libroj en Francio".

 

    La aktivaĵo estas kunorganizita de la Guangming-a Ĵurnalo kaj la Ĉina Internacia Eldona Grupo. Tiutage estis ankaŭ fondita la juĝista komitato konsistanta el literaturistoj, tradukistoj, esploristoj, personoj de ekonomiaj rondoj kaj registaraj funkciuloj de la du landoj. La juĝado sendube estas retrorigardo kaj disvastigo de kulturaj interŝanĝoj inter la du landoj. La juĝistoj unuanime opiniis, ke la juĝado alportos daŭran kaj profundan influon al erudiciuloj, eldonejoj kaj legantoj de Ĉinio kaj al tiuj de Francio.

 

    Interreta kaj reala balotado kaj juĝado estas alprenitaj en tri formoj por 30 ĉinaj kaj 30 francaj verkoj, ekzemple La Sinjorino de Kamelio, La Ruĝo kaj La Nigro, La Mizeroj kaj La Spirito de Leĝoj el Francio, kaj Ruĝdoma Sonĝo, Mirindaĵoj de Estanteco kaj Pasinteco, La Libro de Ŝanĝiĝoj, La Militarto de Sunzi el Ĉinio. La balotado okazas inter la 25a de februaro kaj la 20a de marto, kaj la rezulto estos anoncita en la 25a de marto.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments