El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo de Su Shi: Printempa Nokto

| 2014-02-28
Bookmark and Share

 

Su Shi (1037~1101)

 

Printempa nokto

 

Printempa nokta horo egalas al mil oroj.

 

Sub luna ombro ŝvebas plaĉa arom' de floroj.

 

Kantoj kaj flutoj supre en pavilon' teneras.

 

Trapezo en ĝardeno. Noktomezo sen rumoroj.

 

0=0/ =0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ =0/ 0=0/ =0/

 

=0/ 0=0/ =0/ =0/ 0=0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

(Trad. Guozhu)

 

    Fama skulptisto Augeuste Rodin (1840~1917)iam diris:"Ne mankas beloj en la vivo, mankas nur okuloj kiuj scipovas malkovri la belojn."

 

    Poetoj scipovas ne nur malkovri, sed ankaŭ reaperigi belojn. Per siaj senvelkaj versoj poetoj povas reteni belojn eterne senmortaj. La poemo de Printempa Nokto de Su Shi (1037~1101) ja estas bona ekzemplo.

 

    Printempo estas komenco de la nova jaro. Dank' al la facila vento de la printempo ĉio reviviĝas el kateno de vintra frosto. Ŝvebas aromoj de floroj kaj herboj.

 

    Estis tre multaj poemoj pri printempo en ĉina poezio. Mil poetoj versis pri printempo en mil nesamaj manieroj, ĉar nesamaj homoj havis nesamajn komprenojn pri la printempo..

 

    Trajtoj de ĉina verkado:uzu kiel eble plej malmulte da ideogramoj por esprimi kiel eble plej multe da ideoj.

 

    Tiu ĉi poemo legiĝis nelonga. Ĝia ĉina originalo enhavis nur 28 silabojn, sed jam skribis pri floroj, pri la luno, pri sonoj, pri koloroj, pri pejzaĝo kaj pri sento de homo, koncentre prezentante al ni kolektiĝon de bela printempo, belaj foloroj, bela luno kaj bela nokto.

 

    Floroj dissendis bonodorojn. La luno impresis per neklaraj ombroj.

 

    La unuaj du versoj versis pri belo de kvieta nokto. Ja plaĉa pejzaĝo.

 

    Kaj la sekvaj lastaj du versoj versis pri homoj en pavilonoj, kiuj ĝuas muzikon kaj kantojn en la ĉarma nokto.

 

    Por ili en plezuro, tia bela pejzaĝo de printempa nokto estis aparte kara.

 

    La tuta poemo legiĝis pompa, graveda je signifoj kaj remaĉinda.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments