El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo de Meng Haoran: Printempa Mateno

| 2014-02-28
Bookmark and Share

 

 

    Meng Haoran (689~740)

 

1.Printempa mateno

 

Dormanton eksurprizas matenhelo

 

Birdkantoj ĉie eĥas ĉe l' orelo.

 

Sed dum la noktaj vent' kaj pluvo,

 

Kiom da floroj ja ekkuŝis sur la tero?

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

0-0/ =0/ =0/ =0/

 

=0/ 0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

(Trad. S.J.Zee)

 

2. Printempa mateno

 

Printempa dormo dolĉis ĝis taghelo,

 

Birdkantoj ĉie tiklas al l' orelo.

 

Bruadis nokte pluvo kaj ventblovo,

 

Kiom da floroj falis al la tero?

 

0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

=0/ 0=0/ =0/ -0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

(Trad. Laŭlum)

 

    Multaj el ni havas la travivaĵon aŭskulti ventpluvon en printempa nokto. Sed ne ĉiu el ni estas tiel sentema kiel poeto inspirita en poemversado pri tio. Meng Haoran (689~740) verkis tion kaj vekis eĥon de multaj legantoj. Lia poemo do cirkulis kaj cirkulos en jarmiloj.

 

    La unuaj du versoj skribis, ke la poeto pro dormo en printempa nokto eĉ ne rimarkas alvenon de matenhelo. Post vekiĝo li aŭdas ĉie birdkantojn. Per la verso "Birdkantoj ĉie tiklas al l' orelo", li prezentis la vivecan matenon de printempo. Legantoj povis scii, ke ĝuste tiuj birdkantoj surprizas la dolĉe dormanton vekigita, kaj ni povis facile imagi, ke ekster la domo ĉie pompas la ĉarma printempo, kaj la poeto sentas la admiron pri la printempo. Ĝuste tiel aminda pejzaĝo vekis la naturan pensasocion de la poeto en la lastaj du versoj: Hieraŭ nokte en sonĝo mi verŝajne aŭskultis neklare bruojn de ventpluvo, do kiom da floroj estas faligitaj de tiuj ventskuoj?

 

    "Kiom da floroj ja ekkuŝis sur la tero?"en tiu simpla verso legiĝis ja kiom abundaj sentoj: ĉu melankolio,tristo, suspiroj aŭ trankvilo?Tiu verso ja kunportis imagon de poeto:de unuloka florfalo li ekpensas pri la florfaloj de la tuta printempo, tra la homa mondo, plivastigante kaj la tempon kaj la spacon. Tial tiu verso "Kiom da floroj ja ekkuŝis sur la tero?" samtempe enhavis la palan ĉagrenon kaj bedaŭron de la poeto pri la forpaso de printempo,kaj lian liberan pensgalopon. Tiu ĉi poemo intime ligiĝis kun la vivo, kun harmonie kunfanditaj pejzaĝoj kaj sentoj, tial ĝuis grandan ŝaton de legantoj.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments