El Popola Ĉinio>Pietro Fiocchi>

Alien's-strato en Pekino

| 2014-03-03
Bookmark and Share

de Pietro Fiocchi

 

    Antaŭ kelkaj tagoj, dum esploraj promenadoj, elirante el la metroa stacio Cháoyángmén (aŭ Pordego de la Sunleviĝo, kiu estis unu el la pordegoj ĉirkaŭ Pekino) mi ekvidis aparte interesan konstruaĵon, la Galaxy SOHO komplekso. Ĝi estas blanka, granda, aerodinamika konstruaĵo, kiu aspektas kvazaŭ kosmoŝipo. Galaxy SOHO estas aro da oficejoj, vendejoj kaj trinkejoj. En la placeto sube kaj antaŭ la konstruaĵo renkontiĝas homoj ĉiuspecaj, babilas kaj diversmaniere pasigas sian tempon.

 


En la Galaxy SOHO komplekso ĉe Cháoyángmén 

 


La Galaxy SOHO komplekso ekstere 

 

    Paŝon post paŝo mi havis la impreson trovi min en fascina kvartalo, kie la antikvaj tipaj dometoj lasis la lokon al futurismaj domegoj, kvankam tio okazis kun iom da malĝojo de la malnovaj loĝantoj kaj de iuj nostalgiuloj de la tradicia pekina arkitekturo.

 


La Alien's-strato  

 


La Internacia Bazaro "Lao Fan Jie"  

 

    Hazarde dumvoje mi ekvidis la skribaĵon "Alien`s Street", la strato de la alilandanoj, kaj mi fariĝis scivolema. Fakte sekvante mian intuicion mi malkrovis ion interesan pri kiu mi neniam aŭdis kaj eĉ ne supozis: etan rusan kvartalon. Ĉiaj komercaj kompleksoj, butikoj, vendejoj kaj restoracioj kun buntaj ŝildoj en la rusa lingvo troviĝas tie, du metroajn staciojn for de la ambasadejo de la Rusia Federacio.

 


La internacia komerca centro "Ĵitan - Mondo de Ledaĵoj kaj Peltaĵoj" 

 


Skribite en la rusa "Salon krasoti" (Salono pri korpa estetiko) 

 

    Ĉie oni aŭdas paroli la rusan, eĉ de la ĉinoj, kiuj tie okupiĝas pri malsamaj negocetoj. Kelkaj reklamadas vendejojn, aliaj rapide traveturadas la stratojn per elektrikaj triciklaj taksioj kun siaj pasaĝeroj aŭ se ankoraŭ ne okupitaj ofte ruse demandas: "Pojeĥali?", Ĉu ni iras?

 


Tricikloj servantaj por rusaj negocistoj de la Alien's-kvartalo 

 


Aliaj komercaj kompleksoj en Alien's-strato 

 

    En la "Alien's-strato" troviĝas la malnovstila duetaĝa internacia bazaro Lao Fan Jie. Ĝi estas nur unu el la multaj tieaj komercejoj, kiujn ĝis nun mi plurfoje vizitis, tamen tiu bazaro aparte kaptis mian atenton. Tie kolektiĝas peceto da eksa Soveta Unio, t.e. homoj kaj el la Rusia Federacio kaj el Turkmenistano, Uzbekistano ktp kiuj vigle interkomunikiĝas en la rusa lingvo kun la ĉinaj vendistoj, el kiuj kelkaj scipovas ĝin sufiĉe bone por iom pli interparoli, sed aliaj daŭre ripetas nur la samajn vortojn: "Zdravstvujte!" (Saluton!) aŭ "Ĉto vi ĥotite" (kion vi volas?).

 


Ene de la internacia komerca centro "Ĵitan" 

 


Reklamoj en la rusa lingvo pri la modelkolekto de la nova jaro  

 

    Fojon post fojo mi jam iom babilis kaj kun la vendistoj kaj kun la aĉetantoj. La lastaj ofte aĉetas tie diversajn varojn por poste revendi ilin en siaj hejmlokoj kaj mi ne dubas, ke ili sukcesas fari bonegajn negocojn ĉar ŝajne en la bazaro "Lao Fan Jie" ili povas, ekzemple, aĉeti ankaŭ eŭropajn renommarkajn subvestaĵojn kontraŭ nur kelkaj dolaroj. Aliaj aĉetas por si mem kaj vizitas la bazaron solaj aŭ akompanataj. Mi konatiĝis kun unu tuta familio el Ulan Ude, ĉefurbo de Burjatio, unu el la Respublikoj ene de la Rusia Federacio. De tie ili bezonas nur tri horojn por flugi al Pekino kaj trovi tion, kion ili povus alie nur trovi en Moskvo, sed kiu estas preskaŭ double fora.

 


La parko "Ĵitan", kie troviĝas la antikva altaro de la Suno 

 

    Tuj apud tiu ĉi rusa vigla komerca kvartaleto troviĝas la Parko Ĵitan (aŭ Altaro de la Suno), vere elvokiva malgraŭ la frosta pekina vintro. Tie troviĝas la antikva altaro, kie dum la imperiestraj tempoj oni faris oferceremoniojn al la Suno.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments