El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

Kontraŭjapana Rezistmilito (I)

| 2014-03-03
Bookmark and Share

    En 1936, organize kaj ekonomie plenuminte sian preparon de atako kontraŭ Ĉinio, la japanaj imperiistoj faris multajn konkretajn militajn dispoziciojn. Ili senĉese ekspedis trupojn al norda Ĉinio, konstruigis fuortojn ĉe Gubeikou kaj Fengtai apud Pekino kaj tie starigis multajn garnizonojn. Krome ili sendis multajn militŝipojn al Qingdao, Ŝanhajo kaj aliaj ĉefaj havenoj de Ĉinio por fari minacon. Samtempe kun tio pli kaj pli multiĝis la provokaj eventoj faritaj de japanaj agresantoj kun diversaj pretekstoj en norda Ĉinio kaj aliaj regionoj. En 1937 Japanio transpostenigis parton de siaj elitaj trupoj en nordorienta Ĉinio al Pekino kaj Tianjin. Tiamaniere ili faris plenan preparon por grandskale agresi Ĉinion.

 

    En Ĉinio, post la paca solvo de la Xi'an-a Evento unuapaŝe formiĝis la Kontraŭjapana Nacia Unuecfronto, kiu tamen ankoraŭ ne firmiĝis. La centra registaro de Ĉiang Kajŝek praktikis kompromisan politikon al Japanio. Britio kaj Usono alprenis sintenon de apudstarantoj pri la agreso de Japanio kontraŭ Ĉinio. Ĉio ĉi tio estis favora al la japana agreso.

 

    La Lugouqiao-a Evento

 

    En junio de 1937, Japanio sendis du regimentojn de sia garnizono en norda Ĉinio kaj Tianjin al Fengtai, kaj faris provokan militan manovradon apud Wanping-gubernio en la antaŭurbo de Pekino. Vespere de la 7-a de julio la japana trupo manovranta apud la ponto Lugouqiao postulis lasi ĝin eniri en la gubernian urbon Wanping kaj fari traserĉon, pretekstante ke unu japana soldato "perdiĝis". Kiam tiu absurda postulo estis rifuzita de la ĉina trupo, la japana trupo tuj kanonis kontraŭ la gubernia urbo kaj la ponto. Antaŭ tio la 29-a armeo sub la gvido de Song Zheyuan tie garnizonanta brave leviĝis por rezisto. En la batalo sinsekve mortis vicarmeestro Tong Linge kaj estro de la 132-a divizio Zhao Dengyu. Tio estis la fama Lugouqiao-a Evento.

 

    Post la evento, kiam la ĉina nacio troviĝis en kriza momento, la kuomintanga registaro de Ĉiang Kajŝek ankoraŭ hezitis en la rezisto revante solvi la konflikton per diplomatia vojo. La centra registaro kaj la loka instanco de norda Ĉinio faris sekretan traktadon en Tokio kaj Tianjin kun Japanio, kiu konsentis tion fari nur por nebuligi la okulojn de Ĉinio. Dum la traktado ĝi senĉese sendis militistojn al norda Ĉinio. En la fino de julio la japanaj trupoj okupis sinsekve Pekinon kaj Tianjin. Post tio, por efektivigi la strategion "subjugigi Ĉinion en tri monatoj", la japanaj armeoj komencis atakon al orienta Ĉinio kaj intencis okupi Ŝanhajon, rekte minaci Nankinon kaj devigi la registaron de Ĉiang Kajŝek kapitulaci. Je la 9-a de aŭgusto du japanoj kun provoka intenco en aŭto sturmis la Hongqiao-an Aerodromon de Ŝanhajo kaj estis pafmortigitaj de la ĉinaj gardistoj. Sub tiu preteksto la japanaj imperiistoj komencis ataki Ŝanhajon. Je la 13-a de aŭgusto la japana armeo kanonis kontraŭ la Zhabei-a Distrikto de la urbo, kaj renkontis bravan reziston de la 5-a armeo de Kuomintango gvidata de armeestro Zhang Zhizhong, tiel eksplodis la Ŝanhaja milito. La japana atako al Ŝanhajo rekte minacis la regpotencon de Ĉiang Kajŝek kaj ankaŭ la ekonomiajn interesojn de la subteniloj de lia registaro — egbienula klaso kaj egburĝaro. Ankaŭ tio akrigis la kontraŭdirojn inter la japana imperiismo kaj la usona kaj brita imperiismoj subtenantaj Ĉiang Kajŝek. Nur tiam la kuomintanga registaro publikigis deklaron "praktiki sindefendon kaj rezisti al la perforto" en la 14-a de aŭgusto. Ekde tiam Ĉinio komencis la sanktan nacian revolucian militon kontraŭ la agreso de la japana imperiismo, t.e., Kontraŭjapanan Rezistmiliton.

 

    Formiļo de la Kontraûjapana Nacia Unuecfronto

 

    En la 8-a de julio post la Lugouqiao-a Evento, la Komunista Partio de Ĉinio publikigis al la tuta lando deklaracion pri batalo kontraŭ Japanio, alvokante ĉiujn samlandanojn unuiĝi por "forpeli la japanajn rabistojn el Ĉinio!" kaj "defendi la patrolandon ĝis la lasta spiro!" Ĝi montris, ke "nur la rezistmilito de la tuta nacio estas la eliro de nia lando", alvokis la popolon fondi kaj firmigi la kontraŭjapanan nacian unuecfronton kaj proponis, ke Kuomintango kaj la Kompartio efektivigu intiman kunlaboron surbaze de rezisto kontraŭ la novaj atakoj de la japanaj armeoj.

 

    La tutlanda popolo varme subtenis la alvokon de KPĈ, ĝi mobiliziĝis kaj faris kontraŭjapanajn kaj nacisavajn aktivadojn. Laboristoj, studentoj kaj urbanoj de Pekino mobilizitaj de nacisavaj organizoj aktive partoprenis en diversaj laboroj por rezistmilito. Ĉiuj patriotaj organizoj kaj multaj famaj personoj de Ĉinio unuj post aliaj faris deklaraciojn kaj paroladojn por subteni la rezistmiliton. Ankaŭ diverslokaj gazetaroj sinsekve publikigis artikolojn pri rezistmilito kaj nacisavo. La popolanoj de diversaj tavoloj de la lando unuvoĉe postulis, ke la kuomintanga registaro tuj faru militon kontraŭ Japanio.

 

    Je la 15-a de julio KPĈ donis al la kuomintanga registaro la "Deklaracion de la Komunista Partio de Ĉinio por kunlabori kun Kuomintango", en kiu ĝi proponis mobilizi la tutan nacion al la rezistmilito, praktiki demokration, plibonigi la popolan vivon kaj donis kvar garantiojn — plene praktiki la tri popolajn principojn (naciismo, demokratio kaj bonstato) de D-ro Sun Jatsen, ĉesigi perfortan aktivadon kontraŭ la kuomintanga registaro, aboli la sovetan regionon kaj reorganizi la ruĝan armeon. Je la 17-a de julio la reprezentantoj de KPĈ Zhou Enlai kaj aliaj faris traktadon kun Ĉiang Kajŝek sur Lushan-monto. En la traktado Ĉiang rekonis la registaron de la Shaanxi-Gansu-Ningxia-a Limregiono sub la gvido de KPĈ. La 25-an de aŭgusto la Milita Komisiono de CK de KPĈ donis ordonon reorganizi la Ĉinan Laborist-Kamparanan Ruĝan Armeon de 30,000 militistoj en la Okavojan Armeon de la Nacia Revolucia Armeo kaj nomumi Zhu De la ĉefkomandanto kaj Peng Dehuai la vicĉefkomandanto. Poste, ĝi reorganizis la ruĝan armeon de 12,000 militistoj gerilantaj en sudaj provincoj en la Novan Kvaran Armeon de la Nacia Revolucia Armeo kaj nomumis Ye Ting la armeestro. La Oka-voja kaj la Nova Kvara Armeoj tuj marŝis al la frontoj de norda kaj centra Ĉinio laŭ la ordono por batali kontraŭ japanaj agresantoj.

 

    Premate de la persista batalo de KPĈ kaj la publika opinio de la tutlanda popolo, la 23-an de septembro Ĉiang Kajŝek faris paroladon, en kiu li rekonis la leĝan pozicion de KPĈ en la tuta lando kaj akceptis la proponon de KPĈ pri kunlaboro de Kuomintango kaj KPĈ por rezisti kontraŭ Japanio. Tiel formiĝis la Kontraŭjapana Nacia Unuecfronto proponita de KPĈ kiu kreis favorajn kondiĉojn por la granda kontraŭjapana nacisava afero.

 

    Pasiva rezisto de la registaro de Ĉiang kajŝek

 

    Kvankam la kuomintanga registaro de Ĉiang Kajŝek devigite praktikis la politikon rezisti kontraŭ Japanio, ĝi tamen tre timis la vekiĝon de la popolo kaj kreskon de la popolaj armitaj fortoj en la Kontraŭjapana Rezistmilito. Tial li malaprobis la proponojn de KPĈ mobilizi, organizi kaj armi la popolon, oponis kontraŭ la demokratiaj postuloj de la popolo kaj ĉie limigis kaj persekutis kontraŭjapanajn amasajn organizojn. Ĉar Ĉiang Kajŝek praktikis la politikon rezistmiliti sole de la registaro kaj armeoj, tial la popolamasoj de multaj lokoj ne povis efike subteni la rezistmiliton. Samtempe kun tio la kuomintangaj armeoj alprenis erarajn strategion kaj taktikojn en la milito, frontante al la atako de la potencaj malamikoj ili faris nur pasivan defendon por gardi iujn urbojn kaj regionojn, sed ne koncentris siajn ĉefajn fortojn por ekstermi la vivajn fortojn de la malamikoj. Krome, la konfliktoj inter sektoj kaj kontraŭdiroj inter oficiroj kaj soldatoj multe malgrandigis la batalfortojn de la kuomintangaj trupoj, kio finfine kaŭzis malvenkan retiriĝon de iliaj trupoj sur la ĉefaj batalkampoj.

 

    En la komenca periodo de la Kontraŭjapana Rezistmilito, la japanaj trupoj praktikis strategion "rapide batali kaj rapide fini la militon" kun intenco subjugigi Ĉinion en tri monatoj. Tial ili atakis tre furioze. Kvankam la kuomintanga registaro metis ĉ. 800,000 militistojn sur la batalkampon de norda Ĉinio, tamen tiuj ofte retiriĝis tuj je renkontiĝo kun la malamikoj senbatale, iuj kuomintangaj trupoj retiriĝis eĉ centojn da km. unufoje, lasante la japanajn trupojn senbare marŝi en tiujn lokojn. La japanaj militistoj ĉie faris bruligon, mortigon kaj rabadon senbride, kio dronigis nian popolon en senprecedencan suferon. En unu monato post la Lugouqiao-a Evento, la kuomintangaj trupoj perdis Pekino kaj Tianjin. Okupinte tiujn du urbegojn, la japanoj en kvar kolonoj atakis la provincojn Shanxi, Henan, Shandong kaj Suiyuan. Konkeri Shanxi estis la ĉefa celo de la japanaj armeoj en norda Ĉinio. En la unua tagdeko de aŭgusto, la japanaj armeoj atakis Nankou kaj Zhangjiakou laŭ la Pekin-Suiyuan-a Fervojo por malfermi la vojon al Shanxi. Unue la kuomintangaj trupoj tie garnizonantaj faris defendon, sed en la lasta tagdeko de la sama monato, ili forlasis la lokojn kaj en la unua tagdeko de septembro forlasis plue la gravan urbon Datong de Shanxi. En la dua tagdeko de oktobro kuomintanga generalo Wei Lihuang koncentris 16 diviziojn en Xinkou kaj faris kampanjon, kiu daŭris ĉ. duonmonaton kaj en ĝi pli ol 30,000 japanaj militistoj estis mortigitaj. En la komenco de novembro liaj trupoj forlasis Xinkou kaj baldaŭ ankaŭ la strategie gravan lokon Taiyuan. Ankaŭ en la aliaj lokoj la kuomintangaj trupoj ne faris rezistojn, kaj forlasis la urbojn defenditajn de ili. Marte de 1938 preskaŭ la tuta norda Ĉinio falis en la de la malamikoj.

 

    En centra Ĉinio, la japana armeo komencis ataki Ŝanhajon en la 13-a de aŭgusto de 1937. Aktive subtenate de la popolo la kuomintangaj trupoj garnizonantaj en Ŝanhajo persistis en la batalo kontraŭ la agresantoj dum tri monatoj kaj forlasis ĝin en la 11-a de novembro. Post tio la japanaj trupoj atakis Nankinon, la sidejon de la centra registaro de Kuomintango, kiu deklaris sian translokiĝon al Chongqing de Sichuan-provinco. Je la 13-a de decembro la kuomintanga registaro retiriĝis el Nankino, kaj post tiam la urbanoj dronis en senprecedenca katastrofo. En pli ol unu monato triono de la domoj en la urbo estis forbruligita kaj pli ol 300,000 loĝantoj masakritaj. Ekde marto de 1938 la japanaj trupoj atakis Xuzhou de sude kaj norde. Tiam kuomintangaj trupoj de pli ol 400,000 militistoj komandataj de generalo Li Zongren faris grandan kampanjon en Taier-zhuang de Xuzhou kaj ekstermis pli ol 20,000 japanajn soldatojn, dume ankaŭ la kuomintangaj trupoj suferis grandan perdon. En la mezo de majo la kuomintangaj trupoj forlasis Xuzhou kaj retiriĝis al la orienta Henan-provinco kaj norda Anhui-provinco. Por sin savi el la malvenko, ili eĉ breĉis digon de la Flava Rivero por malhelpi la malamikojn, tio dronigis 890,000 ĉinajn popolanojn, sed ne haltigis la japanojn. Post tio la japanaj trupoj en suda kaj norda kolonoj sieĝis Wuhan. La kuomintangaj trupoj iom rezistis ekster la urbo kaj forlasis ĝin en la 25-a de oktobro. Antaŭ tio, la granda urbo Kantono en suda Ĉinio jam estis konkerita de la japanaj trupoj. Ĝis tiam la ĉinaj provincoj Jiangsu, Anhui, Henan, Jiangxi, Guangdong kaj Hubei falis en la manojn de la malamikoj. En unu jaro kaj tri monatoj la kuomintangaj trupoj retiriĝis de Pekino, Tianjin, Ŝanhajo, Kantono kaj Wuhan al Sichuan. Tio estis neevitebla rezulto de la eraraj politikoj de pasiva rezisto kontraŭ la japanaj agresantoj kaj pura defendo praktikitaj de la kuomintanga registaro.

 

    Kontraste kun la malvenka retiriĝo de la kuomintangaj trupoj, la Komunista Partio de Ĉinio prenis sur si la penigan taskon rezisti kontraŭ la japanaj agresantoj. Sin direktinte post la malamikojn, la Okavoja kaj Nova Kvara Armeoj starigis kontraŭjapanajn bazlokojn en la malfronto de la malamikoj, kaj la batalkampoj de la liberigitaj regionoj fariĝis la ĉefaj lokoj por batali kontraŭ la japanaj trupoj.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments