El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis en Pekino la gazetara konferenco de la 2-a Sesio de la 12-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK

| 2014-03-03
Bookmark and Share




La gazetara konferenco de la 2-a Sesio de la 12-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK



 



Lu Xinhua, proparolanto de la sesio de la 12-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK 


 
 



Raportisroj faras demandojn. 



 

    La 2-an de marto je la dekkvina horo (laŭ la loka tempo) okazis en Pekino la gazetara konferenco de la 2-a Sesio de la 12-a Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), en kiu ĝia proparolanto Lu Xinhua klarigis la koncernajn aranĝojn de la sesio kaj respondis demandojn donitajn de raportistoj.

 

    La 2-a Sesio de ĈPPIK inaŭguros sian kunvenon en la 3-a de marto je la dekkvina horo en la Popola Halo de Pekino, la kunveno daŭros ĝis antaŭtagmezo de la 12-a de tiu ĉi monato. La ĉefa programo de la sesio estas aŭskulti kaj diskuti la raportojn faritajn respektive de Yu Zhengsheng, prezidanto de ĈPPIK, kaj Han Qide, vicprezidanto de ĈPPIK, pri la laboro de la Konstanta Komitato de ĈPPIK kaj pri la stato de proponoj elmetitaj de komitatanoj.

 

    La sesio aranĝos trifojan paroladon por la komitatanoj pri la temo pri ĉiuflanka profundigo de la reformado, pri konstruado de la ekonomio kaj tiu de la ekologia civilizacio, pri la socia kaj kultura konstruoj, pri la politika kaj unuiga laboroj. Ĝi aranĝos ankaŭ naŭfojajn grupajn diskutojn por diversaj rondoj. koncernaj respondeculoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio aŭskultos la paroladojn de la grupoj kaj ĉeestos al la diskutoj.

 

    Ĉiuj preparaj aferoj de la sesio jam finiĝis, nun la sekretariejo de la sesio ricevis 990 proponojn kaj 303 tekstojn por la paroladoj.

 

    Sekve Lu Xinhua respondis pri la demandoj: Kiujn aferojn en la profundigo de la reformado faris ĈPPIK en la pasinta jaro? Ĉu estos nur portempaj la agoj por laborstila konstruado? Kiel ĈPPIK faros por pli bone ludigi la rolojn de profesiaj komitatanoj en la helpado al la reformado kaj tiel plu?

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments