El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua Boeing 777-300ER de la Ĉina Suda Aviada Korporacio komencis flugadon

| 2014-03-03
Bookmark and Share


Interno de la aviadilo  

 


La flugistoj  

 

    La 2-an de marto, la unua aviadilo Boeing 777 enkondukita de la Ĉina Suda Aviada Korporacio kun pli ol 200 pasaĝeroj ekflugis de la flughaveno de Kantono al tiu de Ŝanhajo. Tio markis, ke la flugadon oficiale komencis la ĉina unua pasaĝera aviadilo kun 4 sendependaj kajutoj.

 

    La Ĉina Suda Aviada Korporacio havas la plej multan pasaĝeran trafikon en Azio, kaj estas la unua aviada kompanio sin membrigis en la internacia aviada alianco.

 

    Tiu flugilo fabrikita en Seatle de Usono kun karakterizaĵoj de malpezo kaj oleoŝparo taǔgas por longdistanca flugado. Ĝi povas enteni 309 pasaĝerojn. En ĝia unuaklasa kaj ofica kajutoj oni povas sin kuŝi, kaj ĉe ĉiu sidloko en la aviadilo estas ŝtopilingo por ŝargado. Ĝi estas la plej komforta kaj la plej luksa aviadilo produktita de la kompanio Boeing.

 

    En ĝi estas amuza sistemo, kiu similas al la komputilo iPad, por ke la pasaĝeroj ĝuu ĝojan veturadon. Oni ankaŭ povas ludi komputilan ludon en la unuaklasa kaj ofica kajutoj.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments