El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pli ol tri mil ĉinaj kaj alilandaj raportistoj intervjuos la du sesiojn

| 2014-03-03
Bookmark and Share


Franca raportistino en la Informa Centro de la du sesioj
 

 

    La 2-an de marto raportisto informiĝis de la Informa Centro de la 2-a Sesio de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj la 2-a Sesio de la 12-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), ke pli ol tri mil ĉinaj kaj alilandaj raportistoj sin anoncis por intervjui la du sesiojn.

 

    Laŭ konigo, dum la venontaj du semajnoj ĉinaj kaj alilandaj amaskomunikiloj donos gravan atenton al la disvolva tendenco de la ĉina ekonomio kaj la de ĝi alfrontota defio, al plenumado de la konkretaj rimedoj por profundigo de la reformado, al protektado de la ekologia medio, reformado en la socia kampo, garantio de la popola vivo, la konstruado de kontraŭkorupteco kaj al tiu de honesta kaj pura registaro, ankaŭ al orientado de la nova diplomatia strategio de Ĉinio.

 

    "La du sesioj profunde ekzamenos kaj diskutos gravajn temojn zorgatajn de la popolamaso kaj plene respondos la zorgojn de ĉinaj kaj alilandaj amaskomunikiloj." Tion diris Zhong Xuequan, vicdirektoro de la Informa Centro de la du sesioj.

 

    Zhong diris: "Ĉi-jare la Informa Centro aranĝos gazetarajn konferencojn de la 2-a Sesio de la 12-a TPK, kolektivajn intervjuojn de raportistoj kaj retajn intervjuojn. La detalajn aranĝojn pri ili ĉinaj kaj alilandaj raportistoj povos ricevi per vizito de retpaĝoj de la Informa Centro de TPK kaj per la publika numero de la babila softvaro WeChat de poŝtelefono."

 

    Laŭ konigo, de la jaro 2006 la Informa Centro de la du sesioj malfermis la retan Informan Centron de TPK kaj tiun de ĈPPIK, poste ĝi liveris al la raportistoj informojn pri intervjuado per sendo de mallongaj mesaĝoj al raportistaj poŝtelefonoj kaj aliaj manieroj. Ĉi-jare la centro malfermis la publikan numeron de MeChat por ke la raportistoj ĝustatempe konu aranĝojn pri la intervjuo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments