El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping donis gravan instrukcion pri esploro kaj traktado de la terorisma evento en Kunming

| 2014-03-04
Bookmark and Share


Xi Jinping donas gravan instrukcion. 

 


Meng Jianzhu en vizito de vundito 

 


 La Fervoja Stacidomo en Kunming reveninta en bona ordo 

 

    Je la 21-a horo kaj 20 minutoj de la 1-a de marto pli ol 10 perfortuloj kun kovrita vizaĝo kaj en samaj vestoj tranĉile atakis senkulpajn civitanojn sur la placo de la Fervoja Stacidomo en Kunming, ĉefurbo de Yunan-provinco en sudokcidenta Ĉinio, kaj en la biletvenda salono de la stacidomo. Ĝis la 6-a horo de la 2-a de marto la atako kaŭzis morton de 29 homoj kaj vundiĝon de pli 130 homoj. La polico surloke pafe mortigis kvar perfortulojn kaj kaptis unu.

 

    Ĉina prezidanto Xi Jinping donas grandan atenton al la atako okazinta en Kunming. Li postulas, ke justicaj institucioj plenforte laboru por rapide esplori kaj trakti la kriminalan eventon, severe punu laŭleĝe teroristojn kaj firme batu la senbridan arogantecon de teroristoj. Li postulas ankaŭ, ke rilataj departementoj bone faru la laboron pri savado de vunditoj kaj pri konvena traktado de la mortintoj; ke oni profunde konu la severecon kaj komplikecon de la situacio kontraŭ la terorismo, serioze batu diversajn perfortajn kaj terorismajn kriminalajn agadojn kun firma sinteno kaj per fortaj rimedoj, plenforte konservu stabilecon de la socio kaj garantiu sekurecon de la vivo kaj posedaĵoj de la popolanoj. Xi sendis Meng Jianzhu, sekretarion de la Komisiono por Politikaj kaj Leĝaj Aferoj sub la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, Guo Shengkun, ministron pri publika sekureco, kaj aliajn personojn el koncernaj departementoj al Yunnan por gvidi la laboron, viziti vunditojn kaj parencojn de la mortintoj.

 

    Ĉina ĉefministro Li keqiang postulas, ke oni rapide persekutu la krimulojn, firme kaj severe punu ilin. La policoj en diversaj lokoj devu fortigi rimedojn por konservi la publikan sekurecon kaj bone faru antaŭzorgan laboron en la homdensaj publikaj lokoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments